Endre Marton




Endre Marton, hungare Marton Endre estis hungara reĝisoro, teatrestro kaj profesoro.


Endre Marton naskiĝis la 17-an de marto 1917 en Budapeŝto. Li mortis la 12-an de oktobro 1979 en Budapeŝto.



Biografio |


Endre Marton finis reĝisoran lernejon en 1941 en Budapeŝto, poste li aliĝis al Teatro Madách. Post la 2-a mondmilito li reĝisoradis en Vígszínház, ekde 1949 en Nacia Teatro (Budapeŝto), kie li estis ĉefreĝisoro, poste li estris la teatron. Li reĝisoradis ankaŭ en Hungara Radio. Ekde 1950 li instruis en la aktora altlernejo. Li ricevis premiojn Kossuth en 1957 kaj 1970, inter 1954-1966 ankaŭ aliajn premiojn.



Liaj reĝisoraĵoj (elekto) |



  • diversaj teatraj reĝisoraĵoj, ekzemple William Shakespeare: La Tragedio de Reĝo Lear; Julio Cesaro; József Katona: Bánk (banuso); Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo); Mózes; Johann Wolfgang von Goethe: Faust; Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde; Ferenc Molnár: Liliom (Lilio); A hattyú (La cigno)

  • 3 kinejaj filmoj inter 1961-1967

  • 2 televiziaj filmoj en 1971 kaj 1972



Fontoj |


  • Hungara Vikipedio



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár