August Batsch






August Batsch, ĉ. la jaro 1802


August Johann Georg Karl BATSCH [baĉ] (naskiĝinta la 29-an de oktobro 1761 en Jena, mortinta samloke la 29-an de septembro 1802) estis germana botanikisto.



Vivo |


Batsch studis en Jena, iĝis doktoro pri filozofio kaj medicino kiel ankaŭ profesoro pri naturhistorio (poste pri medicino kaj filozofio). En 1793 li fondis la societon Naturforschende Geselschaft kies altvaloran kolekton transprenis poste la Friedrich-Schiller-Universitato Jena.


Krom fari studojn pri fungoj li strebis pliperfektigi la t.n. naturan sistemon influite de Antoine Laurent de Jussieu. Bedaŭrinde li konis nur la hejmajn kreskaĵojn kiujn li listigis en 78 familiojn kaj 9 klasojn. Kiel multo da samtempuloj liaj ideoj pri parencaro botanika en formo de mapo bremsis la progreson sciencan.



Verkoj |




  • Dispositio generum plantarum Jenensium secundum Linnaeum et familias naturales, quam speciminis inauguralis loco extulit, Jena 1786*Botanik für Frauenzimmer, Weimar 1795 (tradukoj en la francan, danan, svedan)


  • Tabulae affinitatum regni vegetabilis, 1802


  • Elenchus Fungorum latine et germanice, Halae 1783-89 (42 kolorigitaj tabuloj)



Eksteraj ligiloj |


Biografio ĉe NDB














Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)