Manĝebla frukto






fruktokorbo


Ĉi tie temas pri fruktoj de diversaj plantoj, kiujn la homo povas manĝi. Kelkaj lingvoj, ekzemple la ĉeĥa kaj la germana lingvoj havas kolektivan esprimon por nomi la fruktojn, manĝeblaj kaj ĝueblaj por la homo. Plej ofte oni manĝas la fruktojn krudaj, do ne kuiritaj. Sed kelktempe oni ankaŭ kuiras kaj bakas la fruktojn. Relative ofte oni preparas marmeladon, ĵeleon aŭ aliajn pli aŭ malpli dolĉajn manĝaĵojn el ili. Relative grava ankaŭ estas la konservado de fruktoj en ladskatoloj, vitraj konservujo, frostigita aŭ sekigita.
La potaga konsumo de fruktoj en industrilandoj estas relative malalta. Ekzemple en Germanujo la pokapa taga konsumo de krudaj fruktoj kaj fruktproduktoj (sen fruktsukoj) ĉe viroj en 2008 estas nur 230 g kaj ĉe virinoj 278 g.




Enhavo






  • 1 Klarigo de la esprimo


  • 2 Rigardu ankaŭ


  • 3 Listo de fruktoj laŭ plantfamilioj


    • 3.1 Aktinidiacoj


    • 3.2 Anakardiacoj


    • 3.3 Anonacoj


    • 3.4 Apocinacoj


    • 3.5 Arumacoj


    • 3.6 Arekacoj


    • 3.7 Asteracoj


    • 3.8 Bombakacoj


    • 3.9 Bromeliacoj


    • 3.10 Burseracoj


    • 3.11 Dileniacoj


    • 3.12 Ebonacoj


    • 3.13 Eleagnacoj


    • 3.14 Erikacoj


    • 3.15 Filantacoj


    • 3.16 Flakurtiacoj


    • 3.17 Kaktacoj


    • 3.18 Kaprifoliacoj


    • 3.19 Karikacoj


    • 3.20 Kornusacoj


    • 3.21 Kukurbacoj


    • 3.22 Kluziacoj


    • 3.23 Laŭracoj


    • 3.24 Malpigiacoj


    • 3.25 Malvacoj


    • 3.26 Meliacoj


    • 3.27 Mirtacoj


    • 3.28 Morusacoj


    • 3.29 Muzacoj


    • 3.30 Oksalidacoj


    • 3.31 Pandanacoj


    • 3.32 Pasifloracoj


    • 3.33 Poligonacoj


    • 3.34 Punikacoj


    • 3.35 Ramnacoj


    • 3.36 Rozacoj


    • 3.37 Rubiacoj


    • 3.38 Rutacoj


    • 3.39 Sapindacoj


    • 3.40 Sapotacoj


    • 3.41 Saksifragacoj


    • 3.42 Solanacoj


    • 3.43 Vitacoj




  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Literaturo





Klarigo de la esprimo |




fruktobazaro en Barcelono.


La distingo inter fruktoj kaj legomoj estas malpreciza. Laŭ la difino en la nutraĵindustrio fruktoj estas de multjaraj plantoj kaj legomoj de unujaraj plantoj. La sukerenhavo de fruktoj plej ofte estas pli alta ol ĉ legomoj. En Botaniko frukto estiĝas el fertiligita floro. Legomoj ofte devenas de aliaj plantpartoj kiel radikoj (karotoj), tigoj (asparago, folioj [spinaco], burĝonoj (florbrasiko)) aŭ semoj (faboj). Kapsikoj, tomatoj, legomkukurboj aŭ "zuchini", kukurboj kaj kukumoj ankaŭ estas laŭ la botanika difino fruktoj, ĉar ili kreskas el fertiligitaj floroj. Ĉar mankas al ili dolĉa gusto kaj ĉefe la acido, oni nomas ilin fruktolegomoj. Escepte rabarbo estas folitigo, do ofte estas rigardata kiel frukto.






Ĉiuspecaj sur fruktofoiro en Berlino



Rigardu ankaŭ |


La sekva listo, ordigita laŭ la plantfamilioj, nur entenas sukajn fruktojn. Nuksoj aŭ aliaj fruktsimilaj sekaj manĝeblaj plantpartoj serĉu ĉi tie:


  • nuksoj

Lau la supra difino de fruktoj kaj legomoj. Serĉu la legome uzataj plantoj ĉi tie:


  • legomoj




Listo de fruktoj laŭ plantfamilioj |



Aktinidiacoj |




kivetoj: maturaj fruktoj

























latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Actinidia arguta

kiveo
malgranda verda frukto, tre dolĉa,

Actinidia deliciosa
verda kivo
verda fruktokarno, pli acida ol la ora kivo

Actinidia chinensis

ora kivo
flava fruktkarno, pli dolĉa ol la verda kivo


Anakardiacoj |













































latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Mangifera indica

mango
tre grava frukto, multaj varioj

Mangifera caesia

baŭno aŭ binjao
sinonimo: Mangifera verticillata, ne tre konata ekster sudorienta Azio

Bouea macrophylla

gandario
malaja parenco de mango

Spondias dulcis

ambarelo
simile: Spondias cytherea,disvastigita en la tropikaj malaltaĵoj

Anarcadium occidentale

akaĵuo
La vera frukto estas nukso, sed la ŝvelinta pedunklo donas sukan pseŭdofrukton, tre agrabla k riĉa je vitaminoj.

Spondias purpurea

jokoto
"jamaika ĉerizo"

Spondias mombin

flava mombino
el Sudameriko


Anonacoj |




























































latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Annona macroprophyllata

ilamo aŭ rozea ĉerimolio
el Mezameriko

Annona reticulata

reteta anono
similas al ĉerimolio

Annona squamosa

sukerpomo
similas al ĉerimolio, originas en tropikaj regionoj el Sudameriko

Annona cherimola

ĉerimolio
ŝatata tropika frukto

Annona muricata

graviolo aŭ pikilanono
graviolon oni uzas por ĵeleo,glaciaĵo kaj trinkaĵo

Annona senegalensis

senegala anono
ofte uzata en la tradicia medicino

Annona x atemoya

atemojo
hibrido de anono kaj ĉerimolio

Asimina triloba

papaŭo
similas al ĉerimolio

Annona mucosa

biribao
tropika Ameriko

Stelechocarpus burahol

kepelo
el sudorienta Azio


Apocinacoj |















latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Carissus cordata

karando
Hindio kaj Birmo


Arumacoj |















latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Monstera deliciosa

serimao
ankaŭ ofta ĉambroplanto en Eŭropo


Arekacoj |

























latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Bactris gassipaes

peĵibajo
el Sudameriko, eble la origina centro estas en Peruo.

Phoenix dacylifera

daktilo
tre malnova kulturplanto, fruktoj vendataj freŝe kaj sekigite

Salacca zalacca

salako
sinonimo: Salacca edulis, la salakpalmo havas pseŭdotrunkon same kiel bananujo


Asteracoj |















latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Vernonia amygdalina

amarfolio
afrika arbusto, folioj estas manĝenblaj


Bombakacoj |





















latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Durio zibethinus

durio
Ĝi tiom odoraĉas, ke multaj flugkompanioj ne transportas ĝin. Por multaj sudazianoj ĝi tamen estas la plej delikata frukto de la mondo!

Quaraibaea cordata

ĉupo aŭ ĉupaĉupo
multe da provitamino A


Bromeliacoj |















latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Ananas commosus

ananaso
La ananaso estas pluropa frukto tre ŝatata. Estas multaj aliaj specioj uzataj kiel florornamaĵoj.


Burseracoj |















latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Dacryodes edulis

safuo
oleoriĉa frukto el Afriko.


Dileniacoj |















latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Dillenia indica

hinda dilenio
frukto el Azio, manĝebla kuirita kiel legomo.


Ebonacoj |



































latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Diospyros virginiana

usona diospiro
Ĝi venas el suda Usono.

Diospyros lotus

lotusdiospiro

Itale frutti de loti.

Diospyros kaki

kakinoko, japania persimono
Ŝatata oranĝkolora frukto.

Diospyros nigra

nigra sapoto
Ĝi estas tre parenca al la filipina "mabolo" (Diopyros discolor).

Diospyros montana
montara persimono aŭ tandamo
Devenas el sudorienta Azio kaj Aŭstralio


Eleagnacoj |




















latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Shepherdia argentea

bubalbero
Usona vakeroj spicis la bubalviandon per tiu frukto.

Hippophae rhamnoides

ramnoida hipofeo
Uzata por fari sukon kaj marmeladon, tre riĉa je vitamino C


Erikacoj |



































latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Vaccinium myrtillus

mirtelo

Arbusto kun bluaj beroj, ŝatata en Nordio.

Vaccinium vitis-idaea

vakcinio
Uzata por fari konfitaĵojn.

Vaccinium oxycoccus

oksikoko au "torfbero"
En la sveda "tanbär" .

Vaccinium macrocarpum

oksikoko amerika aŭ grubero
La pli granda "frato" de vakcinio.
Specioj de Arbutus

arbuto aŭ "fragarbo"
La fruktoj de tiu arbedo aŭ arbo similas al fragoj


Filantacoj |


antaŭe: Eŭforbiacoj





























latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Baccaurea motleyana

rambajo
Planto el Malajzio, malaja nomo "paloh".

Antidesma bunius

bunio
Alta arbo el sudorienta Azio kaj okcidenta Australio.

Phyllanthus acidus

groselo aŭ stel-groso
sinonimo: Cicca acida, fruktoj uzataj por siropo kaj ĉatnio en Tajlando.

Baccaurea-specioj
51 specioj, kiuj ĉiuj estas manĝeblaj


Flakurtiacoj |






























latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Flacourtia indica

ramonĉio
La frukto venas el Madagaskaro kaj Sudazio.

Flacourtia inermis

lovio
beroj kun 2-cm grandeco. Por fari ĵeleon, siropon kaj ĉatnion.

Dovyalis caffra

umkokolo
El Sudafriko.

Dovyalis hebecarpa

ketembilo
Similas al umkokolo.


Kaktacoj |




















latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Opuntia ficus-indica

opuntio, nopalo aŭ figokakto
Grava frukto el la aridaj tropikaj kaj subtropikaj zonoj.

Hylocereus undatus

drakofrukto

Kolombio produktas la plej multajn.


Kaprifoliacoj |















latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Sambucus nigra

sambuko
La fruktoj liveras bongustan siropon kaj ĵeleon.


Karikacoj |




















latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Carica papaya

papajo
Grava frukto kun medicina valoro.

Carica × heilbornii var. pentagona

babako aŭ montpapajo
Grava frukto kun medicina valoro.


Kornusacoj |















latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Cornus mas

kornusa ĉerizo
sovaĝa frukto


Kukurbacoj |






























latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Cucumis melo

melono, sukermelono, mielmelono kaj multaj aliaj tipoj
Laŭ la difino (rigardu supren] melono estas legomo, ĉar la planto ne estas plurjara.

Citrullus lanatus

akvomelono
Grava frukto ŝatata en somero.

Sicana odorifera

sikano
refreŝiga frukto

Cucumis metuliferus

pikilhava kukumo
refreŝiga frukto


Kluziacoj |






























latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Mammea americana

mameo
Fruko el Karibio kun abrikotsimila gusto.

Garcinia mangostana

mangostano
La arbo, kies fruktoj estas unu el la plej bongustaj, venas el Malazio.

Garcinia intermedia

?
sin. Rheedia edulis, el tropika Mezameriko kaj Sudameriko

Platonia insignis

bakurio
frukto el Sudameriko, simila al papajo


Laŭracoj |















latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Persea americana

avokado
tre malnova kulturplanto


Malpigiacoj |




















latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Byrsonima crassifolia

nanco
grava frukto por fari sukon kaj ekstrakti Vit. C, aŭ por miksi kun alifruktaj sukoj por kolorigi kaj aldoni vitaminon C

Malpighia punicifolia

acerolo
grava frukto por fari sukon kaj ekstrakti Vit. C, aŭ por miksi kun alifruktaj sukoj por kolorigi kaj aldoni vitaminon C


Malvacoj |

























latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Hibiscus sabdariffa

sabdarifo
karneca kaliko kun agrable acida gusto, uzata por fari dolĉaĵojn, limonado, marmelado kaj likvoroj

Grewia asiatica

grevio
dolĉe-acida frukto, el la frukto oni faras la trinkaĵo

Durio zibethinus

duriano
valora frukto el tajlando


Meliacoj |




















latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Lansium domesticum

lanzono
grava fruktarbo en Tajlando, Indonezio kaj Malajzio

Sandoricum koetjape

santolo
en Hindĉinio disvastigita arbo


Mirtacoj |





















































































latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Myrciaria cauliflora

jabutikabo
brazila frukto kiu liveras bonegan ĵeleon.

Myrciaria rubra

jamamono
orientazia frukto

Eugenia brasiliensis

brazila ĉerizo
ĉerizsimila gusto, braszila endemito

Eugenia uniflora

pitango
Fruktoj por freŝa konsumo kaj por ĵeleo, ŝorbeto kaj trinkaĵoj

Eugenia stipitata

arazo
alia nomo: amazon-gujavo, nur loka signifo en meza kaj suda Amerikoj

Ugni molinae

ĉilia gujavo, ĉilia mirto
Ĉilia mirta kaĉo gustas kiel miksaĵo inter pomo kaj mirtelo

Psidium cattleianum

fraga gujavo
konata en Sudamriko, simila frukto: Psidium quineense (brazila gujavo)

Psidium friedrichsthalianum

kostarika gujavo
kultivata en meza Ameriko kaj la karibaj insuloj

Syzygium cumini

sizigio
La frukto estas manĝata freŝa.

Syzygium aqueum

blanka jamboso
Ŝatata de infanoj. Uzataj por trinkaĵoj kaj siropo

Syzygium javanicum
Java jamboso
fruktoj povas esti verd-blankaj aŭ ruĝaj.

Syzygium malaccense

malaka jamboso, ruĝa jamboso aŭ malaja rozpomo
freŝe la frukto estas preskau sengusta.

Syzygium jambos

jamboso
la plej ŝatata el la fruktoj de la genro Sizigio.

Acca sellowiana

feiĵoo aŭ brazila gujavo
Feiĵoo havas guston kaj aspekton similajn al de gujavoj.

Psidium guajava

gujavo
grava tropika frukto.


Morusacoj |


















































latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Ficus carica

figo
grava frukto, oni manĝas ĝin freŝe, sekigite kaj kiel konfitaĵo.

Moruso alba

moruso blanka
flav-blanka frukto, arbo por nutri silkraŭpojn.

Morus rubra

moruso ruĝa
ruĝa beroj. La bero estas agrable acida

Morus nigra

moruso nigra
nigraj beroj, la plej grava morusfrukto.

Artocarpus heterophyllus

jakvo
La gusto de la frukto estas daktilsimila. Ankaŭ vendata kiel konservo

Artocarpus atilis sin. A. incisa

panfrukto
Panfruktarbo estas ĝis 20m alta kun granda bela foliaro.

Artocarpus sericicarpus

sericikarpo
trebongusta frukto

Artocarpus integer

ĉempedako
frukto el la tropika Azio


Muzacoj |















latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Musa inkluzive Australimusa kaj Eumusa

banano
Multaj genroj, specioj kaj kulturvarioj.


Oksalidacoj |




















latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Averrhoa bilimbi

bilimbo
fruktoj riĉaj je kalio kaj vitamino A

Averrhoa carambola

karambolfrukto aŭ stelfrukto
Tre akveca frukto,la kversekca (transversa) tranĉo aspektas kiel stelo.


Pandanacoj |















latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Pandanus tectorius

pandano
pli spicaĵo ol frukto, hejmiĝas en Afriko


Pasifloracoj |








































latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Passiflora laurifolia
akvolimono
Ekster sudorienta Azio apenau konata.

Passiflora ligularis, Passiflorus edulis f. flavicarpa

Flava grenadilo
Brazilo estas la ĉefa eksportlando de la suko de tiu frukto.

Passiflora quadrangularis

badeo, aŭ gigantgrenadilo
La plej granda pasiflora frukto.

Passiflora molissima

kurubo
Flava oblonga frukto.

Passiflora edulis

grenadilo aŭ marakujo
Violkolora frukto plej parte por fari siropon kaj trinkaĵon, sed ankaŭ por manĝi freŝe.

Passiflora alata

dolĉa grenadilo
frukto preskaŭ senacida, parte por fari trinkaĵon, sed ĉefe por manĝi freŝe.


Poligonacoj |















latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Persicaria odorata

raǔramo, vjetnama koriandro, vjetnama mento, kambaĝa mento
folioj uzataj kiel legomoj kaj spicaĵoj.


Punikacoj |















latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Punica granatum

granato
Fruktoj por freŝa konsumo kaj preparo de siropo.


Ramnacoj |

























latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Ziziphus mauritiana

hinda jujubo aŭ hinda daktilo
multaj kultivaroj

Ziziphus zizyphus

jujubo
malgrandaj fruktoj

Hovenia dulcis

Hovenio
frukto kaj rakio manĝebla, ankaŭ oramarbo en orienta Azio


Rozacoj |





























































































































latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Aronia

aronio
grava liveranto de vitamino C, precipe du specioj: Aronia arbutifolia kaj Aronia melanocarpa.

Rosa

rozo
oni uzas rozpetaloj por prepari marmeladon kaj rozakvon. El la rozfrukto oni faras pulpon por kuiri marmeladon.

Fragaria ananassa

frago

Fragaria vesca, la arbara frageto, ne havas komercan signifon. La multe pli granda ananasfrago estas gravega frukto. Ekzistas multegaj kulturvarioj.

Rubus fruticosus

kultivitaj rubusoj aŭ rubuso
Ofte uzata por kuiri marmeladon.

Rubus chamaemorus

kamemoro aŭ marĉrubuso
Ŝatata kaj multekosta sovaĝa frukto en Nordio.

Rubus arcticus

arkta rubuso
En Nordio uzata por kuiri marmeladon.

Rubus glaucus

anda rubuso ("Mora de Castilla")
sudamerika parenco de la nigra rubuso

Rubus x loganobaccus

loganbero
hibrido el Rubus ursinus x Rubus idaeus

Rubus idaeus

frambo
en Belgio oni spicas bieron per framboj.

Rubus fruticosus x idaeus

tajbero
hibrido el frambo kaj nigra rubuso el Skotlando

Malus domestica

pomo
Unu el la plej gravaj fruktoj de la mondo.

Pyrus communis

piro
Multaj kultivaroj kun diveraj gustoj.

Cydonia oblonga

cidonio
Nur kuirite manĝebla kiel ĵeleo.

Chaenomeles japonica

japania kenomelo
Pli malgrandaj fruktoj ol cidonio, sed samgustaj.

Mespilus germanica
germania mespilo
manĝebla nur kuirita. La "pomo" de la antikvaj ĝermanoj.

Eriobotrya japonica

japania eriobotrio aŭ lokvato
Ofte ĝi nomiĝas nacilingve ankaŭ "lana mespilo" aŭ "japania mespilo" kvankam ĝi ne apartenas al genro mespilo

Prunus domestica

pruno
diversaj tipo de prunoj oni povas dividi en a) ronda pruno, b) oblonga slivo kaj c) verda renklodo.

Prunus domestica, subspeco syriaca

mirabelo
eta, rondforma, flava pruno

Prunus spinosa

prunelo
Nur uzebla kiel ĵeleo aŭ en likvoro.

Prunus armeniaca

abrikoto
granda signifo ankaŭ kiel sekigita frukto.

Prunus persica

persiko
La glathaŭtaj varioj nomiĝas Nektarino.

Prunus avium

acida ĉerizo aŭ grioto
precipe por marmelado kaj sukoj. Ekzistas en Belgio ankaŭ griot-biero.

Prunus cerasus
dolĉa ĉerizo
precipe por la freŝa merkato. Ofte ankaŭ en konservo.


Rubiacoj |




















latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Genipa americana

genipo
nur maturaj fruktoj manĝeblaj, nematuraj fruktoj uzeblaj por fari nigran koloraĵon

Morinda citrifolia

nonio
"reĝino de la plantoj"


Rutacoj |














































































































latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Aegle marmelos

marmeloso
frukto uzata en hinduismo

Citrus sinensis

dolĉa oranĝo
La multajn variojn oni povas meti minimume ene de tri grupo: umbilikaj-oranĝoj, sangoranĝoj kaj blondoranĝoj.

Citrus X aurantium
amara oranĝo au bigarado
Uzata nur por konfitaĵo.
Citrus limettioides
limedo
Preskaŭ senacida frukto kun senkolora internaĵo
Citrus X aurantium (Citrus clementina )

klementino
similas al mandarino
Citrus X aurantium (Citrus unshiu)

mikano
similas al mandarino kaj oranĝo

Clausena lansium

Vampio
frukto en tropika Azio

Fortunella margarita
ovala fortunelo
la ronda formo Fortunella japonica, la ovala formo F. margarita

Citrus reticulata

mandarino
Ekzistas multaj aliaj specioj tre proksimaj, ekzemple: tangerinoj, mikanoj, tangeloj tangoroj,k.a.

Citrus medica

cedrato
Cedrato oni nur uzas en kandita formo kiel spicaĵo.

Citrus limon

citrono
Ofte konsumita kiel suko, raspitaĵo de ŝelo aŭ tranĉaĵoj en pladoj.La ŝelo donas valoran oleon.

Citrus aurentium subsp. bergamia

bergamoto
el la fruktŝelo estas farata bergamotan oleon

Citrus aurantifolia

limeo
Limeo (aŭ meksika limono) ne estas tiom granda kiel citrono.

Citrus latifolia
Persa limono
Persa limono (komerce - Verda citrono) kaj limeo estas acidlimedoj, laŭ specialistaj kriterioj.

Citrus grandis

pampelmuso
la "granda frato" de grapfrukto

Citrus paradisi

grapfrukto
Supozeble,rezulto de natura krucado de pampelmuso kaj oranĝo. Lau NPIV ankaŭ "paradiza citruso".
Citrus hibrido

mineolo
ĝi estas tangelo (=kruciĝo inter grapfrukto kaj mandarino)
Citrus hibrido

uglio
ĝi estas tangelo (=kruciĝo inter grapfrukto kaj mandarino)
Citrus hibrido

hasakuo
japana hibrido
Citrus ×floridana

limkvato
relative nova hibrido inter diversaj citrusoj, inter alie de kumkvato kaj alia tipoj


Sapindacoj |






























latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Blighia sapida

akio
la arilo de la matura frukto estas manĝebla

Nephelium lappaceum

rambutano aŭ hara liĉio
Grava índonezia frukto

Litchi chinensis

liĉio
Grava frukto en Ĉinujo.

Dimocarpus longan

longano
liĉisimila frukto


Sapotacoj |













































latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Chrysophyllum cainito

stelpomo aŭ kainito
la genro enhavas 43 speciojn

Manikara zapota

manikaro
maĉguma arbo, ĉiklo

Pouteria viridis

verda sapoto
unu el la manĝebla fruktoj de la genro Poŭterio

Pouteria sapota

mameja sapoto
simile al Manilkara zapota

Pouteria campechiana

kanistelo, ovofrukto aŭ flava soboto
Mezameríka arbo, riĉa je vitamino A, niacino kaj karotino

Pouteria lucuma

lukumo
malnova kulturplanto en la Andoj, ne intermiksu ĝin kun ka greka dolĉaĵo lukumo

Synsepalum dulcificum

miraklobero
la bero plifortigegas la gustan senton


Saksifragacoj |






























latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Ribes rubrum

ruĝa ribo
La blankaj varioj ankaŭ apartenas al tiu specio.

Ribes nigrum

nigra ribo
Ofte uzata por fari ĵeleon aŭ sukon

Ribes grossularia

groso aŭ dorna ribo
ekzistas verdaj kaj ruĝaj varioj

Ribes × nigridolaria

jostabero

hibrido el Ribes nigrum kaj Ribes uva-crispa


Solanacoj |

































































latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Lycium barbarum

goji-bero aŭ lupobero
grava ingredienco en la ĉina kuirarto

Lycium chinense

ĉina goji-bero
tre similas al Lycium barbarum

Solanum betaceum

tamarilo aŭ arbotomato
tomatsimila frukto, sinonimo:Cyphomandra betacea

Solanum incanum

jeriĥo-tomato, amara pomo
fruktoj por fari kompoton, kreskas de orienta Afriko ĝis Hindujo

Physalis peruviana

fizalido aŭ perua fizalido
Ofte ankaŭ nomata "kaba groso"

Physalis philadelphica

meksika fizalido aŭ meksika tomato
sinonimo: Physalis ixocarpa, grava nutraĵo de la aztekoj kaj majaoj

Solanum quitoense

luluo, "kito-oranĝo",
fruktoj estas malgrandaj kiel malgrandaj tomatoj

Solanum muricatum

pepino
similas al malgranda melono.

Solanum pseudolulo

pseǔdolulo
ne tre delikata frukto el la nordo de Sudameriko

Solanum sessiliflorum

kokono
tropika flava frukto

Solanum torvum
fruktarbusto el Ameriko
krude Kaj kuirite manĝebla


Vitacoj |















latina nomo
esperanta nomo
rimarkoj

Vitis vinifera

vinbero
blankaj kaj ruĝa/bluaj varioj


Vidu ankaŭ |


  • Listo de manĝeblaj fruktoj


Literaturo |



  • Franke,Wolfgang : Nutzpflanzenkunde: nutzbare Gewächse der gemäßigten Breiten, Subtropen und Tropen. 6. Auflage. Thieme, Stuttgart 1997, ISBN 3-13-530406-X

  • Liebster, G.: Warenkunde Obst. Hädecke, 1999, ISBN 3-7750-0301-0

  • Pierre-Marie Valat, Pascale de Bourgoing: Der Apfel und andere Früchte. Mannheim 1992, ISBN 3-411-08541-X

  • Bendel,Lothar : Das große Früchte- und Gemüselexikon, Patmos, 2002, ISBN 3-491-96066-5

  • Kranz, Brigitte: Das große Buch der Früchte, München 1981

  • Daßler, E., G. Heitmann: Obst und Gemüse - eine Warenkunde. Berlin kaj Hamburg 1991




Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)