Prunuso










Prunuso

Ĉerizarbo

Ĉerizarbo (Prunus avium)

Biologia klasado






































Regno:

Plantoj

Plantae

Divizio:

Angiospermoj

Magnoliophyta

Klaso:
Magnoliopsidoj
Magnoliopsida

Ordo:
Rozaloj
Rosales

Familio:
Rozacoj
Rosaceae
Subfamilio: Prunoideoj
Prunoideae

Genro:
Prunuso
Prunus


Prunuso[1] ( Prunus ) estas holarktisa [2]genro de fruktodonantaj arboj kaj plantoj. Ĝi enhavas la persikon, la prunon, la migdalon, la ĉerizon, kaj aliajn. Entute la genro ampleksas plurajn centojn da specioj. Prunusoj estas parto de la sama biologia familio kiel rozoj -- la familio "Rozacoj".


La frukto, kiun la prunuso donas, nomiĝas "drupo" kaj estas karna frukto kun malmola, iom granda kerno aŭ "ŝtono" ene. La floroj de prunuso emas esti blankaj aŭ rozkoloraj, kaj havas kvin petalojn kaj kvin sepalojn.


Multaj prunusaj specioj estas tre valorindaj ambaŭ pro sia suka frukto kaj pro sia abundo de floroj, kiujn multaj homoj uzas por ornami sian ĝardenon aŭ domon.




Enhavo






  • 1 Ekzemplaj Prunusaj Specioj


    • 1.1 Orienta Duonsfero


    • 1.2 Nordameriko




  • 2 Referencoj





Ekzemplaj Prunusaj Specioj |



Orienta Duonsfero |




  • Prunus armeniaca - Abrikotarbo (Armenia prunuso Abrikoto). Centra Azio kaj Ĉinio.


  • Prunus avium - birda prunuso Ĉerizarbo, al kiu apertenas plej da manĝeblaj ĉerizoj. Eŭropo kaj Okcidenta Azio.


  • Prunus cerasifera - mirobolan-prunuso. Sudorienta Eŭropo kaj Sudokcidenta Azio.


  • Prunus cerasus - Grioto. Eŭropo kaj Sudokcidenta Azio.


  • Prunus communis - Migdalarbo. Sudorienta Eŭropo kaj Sudokcidenta Azio.


  • Prunus domestica - Prunarbo (Pruno). Okcidenta Azio.

  • Prunus domestica subsp. domestica- slivo, pli longa pruno


  • Prunus dulcis - Migdalo. Sudorienta Eŭropo kaj Sudokcidenta Azio.


  • Prunus institia - Prunarbo (Pruno).


  • Prunus institia syriaca - Mirabelarbo. Mezoriento.


  • Prunus laurocerasus - Laŭra prunuso. Sudorienta Eŭropa kaj Sudokcidenta Azio.


  • Prunus mume - Umeo. Ĉinio kaj Japanio.


  • Prunus padus - Paduso aŭ Grapolĉerizarbo. Nordaj Eŭropo kaj Azio.


  • Prunus persica - Persikarbo (Persiko). Origino ne konata -- eble Okcidenta Azio.


  • Prunus persica nectarina - Nektarinarbo (Nektarino).

  • Prunus sargentii


  • Prunus spinosa - Prunelujo. Eŭropo, Nordafriko, Okcidenta Azio.


  • Prunus subhirtella - Sakuro. Orienta Azio.


  • Prunus yedoensis - Sakuro. Japanio.



Nordameriko |




  • Prunus americana - Amerika prunuso. Orienta Usono kaj sudorienta Kanado.


  • Prunus caroliniana - Karolina prunuso. Sudorienta Usono.


  • Prunus mexicana - Meksika prunuso. Meksiko kaj okcidenta Usono.


  • Prunus nigra - Nigra prunuso. Sudorienta Kanado.


  • Prunus serotina - Malfrua prunuso. Suda Kebekio, Orienta Usono, Meksiko



Referencoj |





  1. PIV2, p. 932


  2. Bortiri, Esteban; and others 2001 : Phylogeny and Systematics of Prunus (Rosaceae) as Determined by Sequence Analysis of ITS and the Chloroplast trnL-trnF Spacer DNA, Systematic Botany, 26/4, 797–807 [1] angle







Portala ikono Portalo pri Biologio




  • Prunuso en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Prunuso en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Prunuso en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)









Popular posts from this blog

Aikido

The minimum number of groups for any class cannot be less than 2 error

SMOTE: ValueError: Expected n_neighbors <= n_samples, but n_samples = 1, n_neighbors = 6