Frajo






Rana frajo


Frajo estas ovaro de diversaj animaloj, ekz. fiŝoj kaj ranoj. Frajado estas la sistemo de animala reproduktado laŭ kiu la gepatroj demetas respektive ovojn kaj spermon libere en akvo ĉe akvaj animaloj.


Frajo evoluas en la inseksaj animaloj (femaloj), en la ovario el praovoloj (oogonium), dum kvarparta oogenezo. Tio daŭras en fiŝoj ĉe kontinenta klimato 12 monatojn, ĉe junbestoj ĝis la unua reproduktiĝo.


Strukturo de frajo



  • ekstera ŝelmembrano

  • interna ŝelmembrano

  • vitelo (nutra rezervo de ovo)

  • ovolo (ovoĉelo)


La frajo fekundiĝas per spermatozoo (spermatocito), penetranta inter la du ŝelmembranojn tra la ĝermopordo (mikropile). Tra la ekstera membrano difuziĝas akvo inter la du membranojn kaj estiĝas t.n. ekstervitela areo tre ŝveliĝanta. La ŝveliĝo karakterizas la speciojn, 3-30obla. La frajoformo estas ĝenerale globa aŭ kokovoforma, sed ĉe kelkaj maraj fiŝospecioj ĝi estas kvadrata.




Salma frajo en japana bazaro


La ŝveliĝinta frajo grandas ĉe ornamfiŝoj 0,2 mm, karpo 1,5–2 mm, truto 4–6 mm. La frajo de kelkaj specioj ŝvebas (herbokarpo (Ctenopharyngodon idella), glavbramo (Pelecus cultratus), sed ĉe la plimulto ties ekstera membrano sekrecias gluaĵon, kiu adherigas la frajon al la grundo (al ŝtono, herbo) (ekz. karpo, siluro, sandro).


Vidu ankaŭ: kaviaro




Frajo de ekino



Eksteraj ligiloj |



  • http://markus.nolf.org/file.php?id=73 video-aĵo pri frajo





  • Kategorio Frajo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

Aikido

The minimum number of groups for any class cannot be less than 2 error

SMOTE: ValueError: Expected n_neighbors <= n_samples, but n_samples = 1, n_neighbors = 6