Futsalo
Futsalo, el la portugala futebol de salão (ĉambra futbalo) estas ĉambra versio de futbalo. Ĝi estas sporto ludata de du kvinhomaj teamoj sur ortangula ludokampo (ĉambro). La celo estas enŝoti la pilkon, ne uzante la brakojn (ĉu per kapo, ĉu per brusto, sed ĉefe per la piedoj), en la golejon defendatan de golulo de la kontraŭa teamo. La golulo estas la nura ludanto kiu povas tuŝi la pilkon per manoj.
La sporto aperis en Brazilo en San-Paŭlo ĉirkaŭ 1940. Oni komencis ludante ĝin en korbopilkaj ludokampoj.
Internaciaj Ĉampionadoj |
Ĉampionadoj de FIFUSA:
1982 (en San-Paŭlo, Brazilo): venkis Brazilo,
1985 (en Madrido, Hispanio): venkis Brazilo,
1988 (en Melburno, Aŭstralio): venkis Paragvajo,
1991 (en Milano, Italio): venkis Portugalio,
1994 (en Argentino): venkis Argentino,
1997 (en Meksiko): venkis Venezuelo,
2000 (en La-Pazo, Bolivio): venkis Kolombio,
Ĉampionadoj de AMF (Asocio Monda de Futsalo):
2003 (en Argentino): venkis Paragvajo,
2007 (en Asunciono, Paragvajo): venkis Paragvajo.
Ĉampionadoj de FIFA:
1989 (en Roterdamo, Nederlando): venkis Brazilo,
1992 (en Honkongo): venkis Brazilo,
1996 (en Barcelono, Hispanio): venkis Brazilo,
2000 (en Gvatemalo): venkis Hispanio,
2004 (en Tajvano): venkis Hispanio.
2008 (en Brazilo): venkis Brazilo.
2012 (en Tajlando): venkis Brazilo.
- www.alertadeporte.com - Er ĵurnalo cifereca del Futsalo (Hispanio)