Kelkopa asteroido
Kelkopa asteroido aŭ asteroida sistemo estas sistemo de pluraj asteroidoj orbitantaj ĉirkaŭ komuna baricentro (analoge kun kelkopaj steloj).
243 Ida estis la unua malkovrita kelkopa (duopa) asteroido, ĝia satelito 243 Ida I Dactyl estis vidita de la kosmosondilo
Galileo en 1993. De tiam, multenombraj duopaj asteroidoj estis malkovrataj.
Kiam ambaŭ komponantoj de asteroida sistemo estas proksimume samgrandaj, oni parolas
pri "duopa asteroido" aŭ "duobla asteroido", ekzemple 90 Antiopo : du korpoj ĉiuj de 85 km de
diametro, interspacitaj de 171 km. Kiam unu estas rimarkinde pli granda ol la alia,
oni prefere parolas pri asteroida luno.
Nomo | Tipo de asteroido | Diametro (km) | Satelito | Diametro de la satelito (km) | Distanco inter komponantoj (km) |
---|---|---|---|---|---|
90 Antiope | Ĉefa zono | 85 | S/2000 (90) 1 | 85 | 171 |
3749 Balam | Ĉefa zono | 1,5 | S/2002 (3749) 1 | 1,5 | 350 |
107 Camilla | Ĉefa zono | 223 | S/2001 (107) 1 | 9 | 1 000 |
3671 Dionysus | Marsrenkonta asteroido | 7 | S/1997 (3671) 1 | 0,4 | 140 |
283 Emma | Ĉefa zono | 148 | S/2003 (283) 1 | 12 | 370 |
1509 Esclangona | Ĉefa zono | 12 | S/2003 (1509) 1 | 4 | 810 |
45 Eugenia | Ĉefa zono | 215 | 45 Eugenia I Petit-Prince | 13 | 1 190 |
121 Hermione | Ĉefa zono | 209 | S/2002 (121) 1 | 13 | 795 |
243 Ida | Ĉefa zono | 108 | 243 Ida I Dactyl | 1,4 | 108 |
22 Kalliope | Ĉefa zono | 181 | 22 Kalliope I Linus | 38 | 1 063 |
617 Patroclus | Troja asteroido | 105 | 617 Patroclus I Menoetius | 95 | 610 |
762 Pulcova | Ĉefa zono | 137 | S/2000 (762) 1 | 20 | 810 |
87 Sylvia | Ĉefa zono | 261 | 87 Sylvia I Romulus | 15 | 1 370 |
87 Sylvia II Remus | 7 | 706 | |||
(26308) 1998 SM165 | Transneptuna objekto | 465 | S/2001 (26308) 1 | 180 | 6 000 |
(47171) 1999 TC36 | Plutoneno | 680 | S/2001 (47171) 1 | 290 | 8 000 |
(66391) 1999 KW4 | Terrenkonta asteroido | 1,2 | S/2001 (66391) 1 | 0,4 | 2,2 |
58534 Logos | Transneptuna objekto | 80 | 58534 Logos I Zoe | 64 | 8 000 |
Alfrapo de duobla asteroido |
La kanada lago "Lac à l'Eau Claire" ("Lago kun Klara Akvo"
franclingve) konsistiĝas el du samaĝaj (ĉ. 290 milionoj da jaroj)
alfrapaj krateroj de 36 kaj 26 km de diametro. Tia duobla kratero
povas rezulti nur de alfrapo de duobla asteroido[1].
Noto kaj referencoj |
↑ Doublet Craters in the Inner Solar System (Duobla kratero en la sunsitemo) (angle)
Eksteraj ligiloj |
france Kial serĉi duopajn asteroidojn ?
france Disigo pro rotacio estigas duopajn asteroidojn
france Asteroidoj, satelitoj kaj duopaj sistemoj
angle Studo pri suna puŝo al asteroidoj kaj ties lunoj
angle Asteroidoj kun satelitoj
angle Orbitoj de duopaj asteroidoj. Paĝaro de Frank Marchis