Nová Baňa (hungare Újbánya germane Königsberg) estas urbo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žarnovica.
Enhavo
1Situo
2Historio
3Vidindaĵoj
4Legendo de la pilgrimejo
Situo |
La urbo situas en valo de Hron, laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ la ĉefvojo Bratislavo-Zvolen, laŭ fervojo Zvolen-Levice. La lasta troviĝas 27 km.
Historio |
Germanoj fondis la komunumon en 1345, kiu tuj iĝis privilegia urbo. Oni minis arĝenton kaj oron.
Alianco de minurboj dum la mezepoko en la regiono (la loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920)), poste laŭ la nuna slovaka formo:
Körmöcbánya Kremnica
Besztercebánya Banská Bystrica
Bakabánya Pukanec
Újbánya Nová Baňa
Libetbánya Ľubietová
Selmecbánya Banská Štiavnica
Okazis pesto en 1645. La turkoj faris ĉion ruina kaj la homojn granparte murdis en 1665. Emeriko Thököly rabis la urbon en 1670. Slovakoj rekonstruis la urbon kaj la minejon en 1720. La minado daŭris ĝis 1887, la fortikaĵo preskaŭ tute malkonstruiĝis. En 1910 en la urbo loĝis 4813 da loĝantoj (4256 slovakoj, 470 hungaroj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Bars. Poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2002 loĝis en la urbo 7505 da homoj (7318) slovakoj.
Vidindaĵoj |
gotika katolika paroĥa preĝejo el la 14-a jarcento, en la 18-a jarcento tute renovigita
hospitala preĝejo omaĝe la Arpadida Sankta Elizabeta de 1390
urbodomo, origine ĉaskastelo el la 14-a jarcento, kie ofte gastigadis reĝino Maria, ĝi barokiĝis en 1730
pilgrimejo
Legendo de la pilgrimejo |
Estis tre seka vetero en 1863, kiam ŝafistoj ekrigardis, ke ŝafo skrapadas la teron, baldaŭe naskiĝis fonto. Onidire okazis miraklaj resanigoj kaj lumoefikoj. Episkopo de Banská Bystrica nomumis ĝin pilgrimejo en 1866.
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton . Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) Aikido Japana Nomo: Kanji 合気道 Hiragana あいきどう Spiradaj ekzercoj Aikido , aŭ Ajkido , estas moderna japana luktarto (Shin Budo) kompilita de Ueshiba Morihei dum la periodo inter la 1930-aj jaroj ĝis 1960-aj jaroj. Ĝi estas senperforta kaj multaj el ĝiaj teĥnikoj evoluis el Daito-Rjuo (speco de ĵuĵicuo) kaj el glava batalado. La filozofio de aikido devenis ĉefe de la religio Oomoto pro la kontaktoj inter O´Sensei ("granda majstro", esprimo uzata de la aikidistoj por nomi Ueshiba Morihei) kaj Deguchi Onisaburo Sensei el Oomoto. Oni konsideras, ke aikidisto havu iom da spiriteco, interalie pri la uzo de la Ĉi, KI, ĝi postulas nenuran teknikan trejnon. La nepo de la kreinto, Ueshiba Moriteru, nun estas "Doshu", tiu kiu montras la vojon. Enhavo 1 Aikido - Oomoto - Esperanto...
Ponto de Mostar Tivadar Csontváry Kosztka [tivadar ĉontvAri kostka], hungare Csontváry Kosztka Tivadar estis indivudueca hungara pentristo kaj apotekisto. En la hungara medio sufiĉas Csontváry. Memportreto de Csontváry Ruinoj de greka teatro en Taormina Pilgrimado al cedroj Soleca cedro Skulptaĵo pri Csontváry Enhavo 1 Vivo 2 Verkaro 3 Postvivo 4 Figuro de Csontváry en artoj 4.1 Filmoj 4.2 Romano 4.3 Dramo 4.4 Esperanto Vivo | Csontváry naskiĝis en Kisszeben en la 5-an de julio 1853 (kiel Kosztka Mihály Tivadar ), li mortis en Budapeŝto, en la 20-a de junio 1919. Lia patro Kosztka László estis apotekisto, tiun profesion praktikadis ankaŭ Tivadar. En 1880 antaŭ la apoteko li desegnis sur apoteka papereto ĉaron kun bovoj. Tiun ekvidis la ĉefapotekisto kaj ekkriis: „Ja vi naskiĝis pentristo!”. Tiam Csontváry aŭdis ankaŭ dian voĉon: „Vi estos la plej granda sunovoja pentristo de la mondo, pli granda, ol Raf...
Situo de la centro de Essen Centro formas kune kun la Okcidenta Kvartalo, la Norda Kvartalo, la Suda Kvartalo, la Orienta Kvartalo kaj la Sudorienta Kvartalo la „urbomezon“ de Essen. La interno de la urbocentro estas la laŭ areo plej malgranda urboparto de Essen. Enhavo 1 Karaktero kaj historio de la urbocentro 1.1 Bankokvartalo 1.2 La iama teksistokvartalo 2 Blazono 3 Referencoj Karaktero kaj historio de la urbocentro | Rigardo sur la urbocentron ekde sudo – klare videblaj punktoj: en la malfono la ĉefa stacidomo, dekstre malantaŭe Haus der Technik , maldekstre apude Hotelo Handelshof, malantaŭe kun verda tegmento la katedralo, dekstre de tio la vendejaro Rathaus Galerie kun la malhela tura urbodomo; maldekstre malantaŭ la ĉefa stacidomo ĉefpoŝtejo, malantaŭe la Deutschlandhaus Ĉe la strato Kettwiger Straße , ĉe Burg-Placo kun la katedralo troviĝas la ĝermo de la urbo. La preĝejo estis tiu de la Abatinujo Essen, kiun fondis proksimume...