Ĉeboksari
Ĉeboksari | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 428000–428038 [+] | ||
Retpaĝaro | gov.cap.ru/default.aspx?gov id=81 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 489 498 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 1 951 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 56° 8′ N, 47° 15′ O56.13333333333347.25Koordinatoj: 56° 8′ N, 47° 15′ O [+] | ||
Alto | 150 m [+] | ||
Areo | 250,87 km² (25 087 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cheboksary [+] | |||
Ĉeboksari (ĉuvaŝe Шупашкар (Ŝubaŝkar), ruse Чебоксары) estas ĉefurbo de Ĉuvaŝio en Rusio, kaj situas sur la dekstra bordo de rivero Volgo. En la urbo loĝas 446 800 loĝantoj (laŭ informoj de 2005). Alternativa esperantigo: Ĉeboksaro.
- Koordinatoj: 56°09′N 47°15′O / 56.15°N, 47.25°O / 56.15; 47.25 (Ĉeboksari)Koordinatoj: 56°09′N 47°15′O / 56.15°N, 47.25°O / 56.15; 47.25 (Ĉeboksari)
La unua mencio pri la urbo venas de la jaro 1469. Dum la foslaboroj estis trovitaj setlaĵoj de bolgaroj, kiuj datiĝas de la 14a jarcento. En 1555 Ĉeboksari fariĝas fortikaĵo de Moskva ŝtato. En la jaro 1781 ĝi fariĝas urbo.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 97401.
La interurba telefona kodo estas 8352, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).
La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).
En la urbo estas fervoja stacio, fino de linio de Kanaŝ.
En jaro 1959 la urbo havis 94 mil loĝantojn.
En jaro 2003 estis konstruita la Monumento al Patrino Mastrino.
Enhavo
1 Esperanto-movado
1.1 Lingva Festivalo
2 Urbaj simboloj
3 Eksteraj ligiloj
Esperanto-movado |
Ĉeboksari estas konata en la esperanto-movado pro la Lingvaj Festivaloj, Novjarfestoj en Betularo (NEBO), ĉeforganizo de pluraj rusiaj esperanto-aranĝoj: Volgia Esperanto-Renkontiĝo (VER, 1990), trifoje EoLA (1993, 2002, 2008), OkSEJT (1998), Rusia Esperantista Kongreso (REK, 2000). Ekde la jaro 1997 estas Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko (JEAĈR), kiu ĉefrolas en la Esperanto-movado de Ĉeboksari. La Asocio havas oficejon, konatan ankaŭ kiel Ĉeboksara Esperanto-Centro.
La Esperanto-artisto JoMo verkis kanton kiu nomiĝas "Ĉeboksaro". Ĝia teksto rakontas pri la brileco de la urbo kaj la ĉarmeco de ties enloĝantoj.
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Lingva Festivalo |
- En Ĉeboksari studis elstara rusia esperantisto Aleksandr Blinov;
- En Ĉeboksari loĝas konata rusia esperantisto Sergeo Beznosko;
- En Ĉeboksari loĝas Olga Kolcova, dank' al kies helpo estis eldonita pluraj informiloj de SEJM-2 kaj apudSEJM-aj rondoj (Jene, Pado sunen, Ien ktp);
- En Ĉeboksari loĝis konata rusia esperantistino Jelena Saldirkina, nun loĝanta en Norvegujo;
- En Ĉeboksari estis presita informilo Jene redaktita de Aleksandr Blinov. La presadon realigis Olga Kolcova.
Ekde 1996 en Ĉeboksari okazas ĉiujara tradicia Lingva Festivalo, kie dekoj da lingvoj estas prezentataj. Tradicie la Festivalo okazas antaŭlastan semajnfinon de oktobro. Bazaj programeroj de la Lingva Festivalo estas prezento de lingvoj, lingvaj teritorioj, lingvaj konkursoj, kvizoj, rondaj tabloj pri lingvaj temoj, malfermaj dialogoj kun honoraj gastoj, internacia koncerto k.a. Krom la festivala programo estas ankaŭ tiel nomata antaŭfestivala programo kun konkursoj inter studentaj teamoj, karavanoj - kulturaj etfestivaloj en mezlernejoj, lingvaj konkursoj en amaskomunikiloj, ekspozicioj ks.
Urbaj simboloj |
La urbo Ĉeboksari havas propran flagon, blazonon kaj himnon.
Eksteraj ligiloj |
- Novjarfestoj En Betularo
- Lingva Festivalo
- 14-a EoLA
Ĉefurbo: Ĉeboksari
Alatir |
Civilsk |
Ĉeboksari |
Jadrin |
Kanaŝ |
Kozlovka |
Mariinskij Posad |
Novoĉeboksarsk |
Ŝumerla