Kareaĵo
Kareaĵo[1] estas manĝaĵo konsistanta el viando, ofte birdaĵo, fiŝaĵo, aŭ moluskaĵo sole aŭ kombine kun vegetaĵoj en kareo, spicaĵo, konsistanta el diversaj pulvoroj. Multaj kareaĵoj estas tute vegetaraj.
Kareaĵoj povas esti aŭ "malsekaj" aŭ "sekaj". Malsekaj kareaĵoj entenas signifan kvanton da saŭco bazitaj sur jogurto, kokossuko, legoma pureo, brogaĵo, aŭ butero kaj akvo. Sekaj kareaĵoj estas preparitaj kun malmulte da likvaĵo kiu estas lasita vaporiĝi, postlasante la ceteraĵon tegitan kun spica miksaĵo. Kareaĵaj puristoj limigas la uzon de la vorto "kareaĵo" al malsekaj kareaĵoj.
Karekolbaso (germane currywurst, prononco: [kœʁiˌvʊɐ̯st]) estas rapidmanĝaĵo de germana origino konsistanta el vaporigita kaj poste fritita porka kolbaso (germane Bratwurst) tipe tranĉita en tranĉaĵoj kaj superverŝita per karea keĉupo, saŭco bazita je spicigita keĉupo aŭ tomata saūco, superŝutita per karea pulvoro aŭ pretfarita keĉupo spicigita per kareo kaj aliaj spicoj. La manĝo estas ofte servata kun pomfritoj.
Enhavo
1 Nomo
2 Karea pulvoro
3 Varieco
3.1 Barato
3.2 Bangladeŝo
3.3 Pakistano
3.4 Srilanko
3.5 Nepalo
3.6 Japanio
3.7 Indonezio
3.8 Filipinoj
3.9 Tajlando
4 Eksteraj ligiloj
5 Referencoj
Nomo |
Kareo (el la tamila kari) estas spicomiksaĵo el Suda Azio. Ĝi konsistas el almenaŭ ses diversaj muelitaj spicoj, ekzemple : kajena pipro, kurkumo, kariofilo, karvio, kardamomo, koriandro, zingibro, cinamo kaj pipro. La vorto devenas el la tamila vorto kari.
Notendas, ke en Barato mem oni ne uzas tiun vorton - kiu estas precipe uzata en Okcidento - sed masala, kiu signifas "miksaĵo". Ĉar la konsisto de tiu miksaĵo malsimilas laŭ ĉiu recepto, neniam ĝi estas pretigita kaj kunmetita antaŭtempe. Sed en Okcidento oni vendas jam pretigitan miksaĵon sub tiu nomo.
Ĝi fajnigas la guston de rizaĵoj, viandaĵoj, ovaĵoj, fiŝaĵoj kaj saŭcoj.
Karea pulvoro |
Karea pulvoro estas miksaĵo de spicoj de ĝenerale varia kunmetaĵo, evoluigita de la britoj dum ilia koloniisma regado de Brita Hindio.
"Kareo" elvenas de Suda Barato kaj temas pri saŭco ia ajn. "Karea pulvoro" estis evoluigita de brito, kiu deziris preni guston de hinda manĝaĵo hejmen, sen bezoni uzi freŝajn spicojn. Rezulte "karea pulvoro" en okcidenta mondo havas laŭregulan normigitan guston, sed nepre ekzistas milionoj da kareaj gustoj en Barato.
Spicaj miksaĵoj, kiuj revenis al Anglio dum imperia rego, estis tre malmultaj, kaj tiel ili ne havas gravan efikon, se iom, sur hodiaŭa spica kulturo en Britio.
Barataj kuiristoj havas facilan aliron al larĝa gamo de freŝaj spicoj, el kiu ili povas fari siajn proprajn miksaĵojn. Efektive, plej multaj barataj kuiristoj havas siajn proprajn specifajn miksaĵojn por malsamaj receptoj. Ĉi tiuj estas ofte transdonataj de patrinoj al filinoj.
Plej multaj receptoj kaj produktistoj de karea pulvoro kutime inkluzivas koriandron, kurkumon, kuminon kaj fenugrekon en sia miksaĵoj. Laŭ recepto, suplementaj ingrediencoj kiel zingibro, ajlo, fenkolo, cinamo, kariofilo, sinapa semo, verda kardamomo, nigra kardamomo, muskato, ruĝa pipro, longa pipro kaj nigra pipro eble ankaŭ estu aldonataj.
Estas ankaŭ nomo aldonita al malsama miksaĵo de spicoj, kiu inkluzivas kareajn foliojn, kiuj estas uzataj en sud- kaj orient-barata kuirarto.
Varieco |
Barato |
Bangladeŝo |
Pakistano |
Srilanko |
Nepalo |
Japanio |
Karē (カレー) aŭ karē raisu (カレーライス, "kareaĵo kun rizo") estas nuntempa nacia kuiraĵo en Japanio. La kareaĵo alvenis al Japanio de Barato tra Anglio en la 19a jarcento. Tio estas manĝata en hejmoj, restoracioj, lernejoj, stacidomoj kaj kampadejoj.
Indonezio |
Filipinoj |
Tajlando |
Eksteraj ligiloj |
Receptoj de kareaĵo ĉe Vikilibroj (angle).
Receptoj de kareaĵo (hispane).
"La domo de la kareaĵo" (angle).
Referencoj |
↑ PIV