Alsópetény




Alsópetény (alŝOpetEnj), slovake Dolné Peťany estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Rétság. Alsó kaj dolné signifas: suba.




Kastelo de Alsópetény




Preĝejo kaj memorŝtono de Alsópetény




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Situo


  • 3 Historio


  • 4 Vidindaĵoj


  • 5 Famuloj





Bazaj informoj |




  • Areo: 20  km²


  • koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.8762/19.2462


  • Loĝantaro: 750


  • Poŝtkodo: 2617


  • Telefonprefikso: 35



Situo |


Alsópetény situas inter montoj 423 kaj 446 m-ojn altaj, laŭ traira flankovojo. Rétság troviĝas 13, Vác 16, Balassagyarmat 24, Budapeŝto 70 km.



Historio |


La unua mencio devenis el 1268. Dum la turkoj la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis. Poste alvenis slovakoj.



Vidindaĵoj |



  • katolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) el la 16-a jarcento, en 1724 barokiĝis


  • piramido de István Werbőczy

  • baroka Kastelo de Alsópetény aŭ de Gyurcsányi-Prónay [djurĉanji-prOnai] kun parko proksimume de 1750



Famuloj |



  • Werbőczy tie verkis kodon de la lando

  • en la vilaĝo naskiĝis botanikisto Gábor Andreánszky




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár