Klariono






klariono (Syntagma musicum)




Muta klariono en aldoregistro (kun enfrezita buŝilo), kurba klariono, tenorklariono




Tri buŝiloj por la kurba klariono (kun 5 Cendomonero) kaj la enfrezita buŝilo de la muta klariono


La klariono (korneto; ĉar tiu ĉi havas nur malmultegan komunan kun la moderna valvokorneto, la nomo klariono estas preferinda; ankaŭ Lituus, Itale Cornetto, Angle Cornett) estas historia muzikilo, kiu havis sian florepokon en la frua 17-a jarcento. Ĝi estis fabrikata plejparte el ligno, malofte ankaŭ el eburo, kaj estas rigardata kiel latuna instrumento.




Enhavo






  • 1 Konstruo kaj sonamplekso


    • 1.1 Subspecoj




  • 2 Historio


  • 3 La klariono kaj la malnova muziko


  • 4 Kelkaj famaj klarionistoj


  • 5 Ligiloj





Konstruo kaj sonamplekso |


La klariono principe estas priblovata simile al la trumpeto, t.e. la sono estas produktata en kaldronbuŝilo, regule el ligno, kerato aŭ eburo, per la lipoj. Tial oni rigardas la klarionon malgraŭ ĝia materialo kiel latuna instrumento. Ofte oni rigardas la klarionon kiel miksaĵo inter bekfluto kaj trumpeto.
La klarionistoj metas la buŝilon flanken sur la lipojn.


La sonamplekso teorie situas je preskaŭ tri oktavoj. Fakte en la kutima literaturo sufiĉas la amplekso de a ĝis d’’’. La klariono estas kutime meztone agorditaj. Pro tio la literaturo estas limigita je tonaloj sen kromsignoj aŭ kun nur unu ĝis du diesoj aŭ bemoloj.


La klariono estas malfacilege lernebla kaj ekzercintensa instrumento, ĉar kaj la intonacio kaj la almetado devas esti trejnata multjare kaj ekzistas nur relative malmultaj altkvalitaj instruistoj.



Subspecoj |


La klariono havas konusan tubon kun sep fingrotruoj. Oni distingigas inter:



  • Kurbaj klarionoj (Cornetto curvo), iomete kurba, fabrikata el du duonoj elkavigitaj, kungluataj kaj poste kovrita per ledo, ĉefe en jenaj formatoj:

    • en normala sopranregistro (Cornetto) – plej malalta tono a, prenata en G;

    • la pli malgrandaj kaj pli alte sonantaj diskantoklarionoj (Cornettino);

    • la pli malaltaj sonantaj tenorklarionoj, pli longe kaj plejofte kurbigita s-forme;



  • Rektaj klarionoj (Cornetto diritto), pli maloftaj;

  • Mutaj klarionoj (Cornetto muto), same rektoforma el unu lignopeco kun enfrezita, ne forigebla buŝilo . La sono de la muta klariono estas pli mola kaj mallaŭta ol ĉe aliaj variantoj;

  • la Serpento kiel basformo de la istrumentfamilio.


La klariono estis ekde la 15-a ĝis meze de la 17-a jarcento unu el la plej gravaj instrumentoj. Ĝis estis fama pro tio, ke ĝi povas bonege imiti la homan voĉon.



Historio |


Ĝi estis uzata komence de la urbofajfistoj kiel supra voĉo de trombono-ensemblo (trumpetoj estis rezervitaj por la nobelaro kaj krome malpli moveblaj), antaŭ ol ĝi ekirante de Italio iĝis virtuoza soloinstrumento.
Kun la aperado de la violono la klariono iom post iom perdis sian gravecon kiel soloinstrumento. Plej malfrue oni uzis la klarionon en norda Eŭropo, kie en la 18-a jarcento ekestis la lastaj originalaj verkoj por klariono. La serpenton oni ne malofte uzis ĉ. 1800 en la liberaera muziko, kaj ĝi aperas eĉ kiel orkestra instrumento en partituroj de la Romantika muziko.



La klariono kaj la malnova muziko |


Kiel rezulto de la renaskiĝo de malnova muziko en la malfruaj 1970-aj jaroj de la 20-a jarcento oni remalkovris la klarionon kaj sekve iom post iom muzikistoj lernas la uzadon malgraŭ la malfacilaĵoj.


En multaj pecoj, precipe en tiuj el la frua ĝis meza barokepoka muziko multaj komponistoj postulas la uzadon de la klariono kiel deviga instrumento, ekz. Claudio Monteverdi, Giovanni Gabrieli, Francesco Cavalli, Girolamo Frescobaldi, Giovanni Battista Riccio, Dario Castello, Antonio Bertali, Pavel Josef Vejvanovský, Jan Křtitel Tolar, Michael Praetorius, Johann Hermann Schein, Samuel Scheidt, Sebastian Knüpfer, Johann Schelle, Johann Pachelbel, Giovanni Felice Sances, Johann Joseph Fux, Johann Heinrich Schmelzer, Heinrich Ignaz Franz von Biber, Andreas Hofer, Alessandro Stradella, Matthew Locke, John Adson y Heinrich Schütz), kaj la rezultado ne estas la sama, se alia, moderna instrumento anstaŭas ĝin. La kutime anstataŭaj instrumentoj estas la violono, la bekfluto, la moderna valvotrumpeto en B-bemola, la hobojo kaj la sopransaksofono.
Hodiaŭ ree ekzistas klarionistoj kaj instrumentfabrikantoj, kiuj estas egalrangaj al tiuj el la florepoko de la klariono. Por komencantoj oni ankaŭ produktas klarionoj el plasto.



Kelkaj famaj klarionistoj |



  • Bruce Dickey

  • William Dongois

  • Holger Eichhorn

  • Fritz Heller

  • Jean Tubéry

  • Roland Wilson

  • Jeremy West


  • Ekkhard Boehringer, kiu ankaŭ proponas kursojn pri klarionkonstruado, ekz. en Burg Fürsteneck (Germanio)



Ligiloj |



  • Paĝo pri la klariono en la Angla


  • Christopher Monk Instruments, unu el la plej famaj ludantoj nuntempaj


  • The English Cornett and Sackbut Ensemble, muzikensemblo kiu uzas la klarionon en siaj interpretaĵoj.




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár