Uranio





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri kemia elemento. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Uranio (muzo).
























































































































































Nd

U


Uqb



Protaktinio
Uranio
Neptunio


















































































































































[86Rn ]5f36d17s2









238
U
92
















































































































































































































































Ĝeneralaj informoj

Nomo (latine),
simbolo, numero
Uranio,
U , 92
CAS-numero 7440-61-1
Loko en Perioda tabelo
3 grupo,

7 periodo,
bloko f



Karakteriza grupo

aktinoido

Pezono en terkrusto
0,0003 %
Nombro de naturaj izotopoj
3

Aspekto
hela grizo



Disko de uranio iomete radioaktiva


Atomaj ecoj

Relativa atompezo
238,0289 amu

Atomradiuso
138,5 pm (α- uranio)

Kovalenta radiuso
142 pm

radiuso de van der Waals
186 pm

Elektrona konfiguracio
[86Rn]5f36d17s2

Elektronoj en ĉiu energia ŝelo
2, 8, 18, 32, 21,9,2

Oksidiĝaj nombroj

6, 5, 4, 3
Fizikaj ecoj

Materia stato

solida

Kristala strukturo

romba kristalsistemo (α) aŭ

tetragona kristalsistemo (β) aŭ

centrita kuba kristalsistemo (γ)



Denso
19,1 g/cm3 (20 oC)

Malmoleco
2,5-3 (Mohs-skalo)

Magneta konduto
forte paramagneta (magneta impresemeco χm{displaystyle chi _{m}} = 4,1 · 10−4)

Degelpunkto
1132,2 °C (1405,3 K)

Bolpunkto
4131 °C (4404 K)

Unumola volumeno
12,49 · 10−6 m3/mol

Degeliga varmo
9,14 kJ/mol

Boliga varmo
417,1 kJ/mol

Premo de satura vaporo
100 Pa (2859 K)

Rapido de sono
3155 m/s (20 oC)

Specifa varmokapacito
117 J/(kg.K) (20 oC)

Elektra konduktivo
3,57 · 106S/m

Elektra rezistivo
0,28 · 10−6 (V/A).m (0 oC)

Termika konduktivo
27,6 W/(m.K) (ĉ. 300 K)
Diversaj

Redoksa potencialo
-1,798 V (U3+ + 3 e →U)

Elektronegativeco
1,38 (Pauling-skalo)

Jonigaj energioj
1-a 597,6 kJ/mol
2-a 1420 kJ/mol
3-a 1236 kJ/mol
Plej stabilaj izotopoj



































































Izotopo

Naturapero

Duoniĝa tempo: t1/2

Radioaktiveco de disfalo

Energio de disfalo MeV

Produkto de radioaktiva disfalo

232U

{sin.}
68,9 jaro

α
5,414

228Th

233U
{sin.}
159 200  jaro
α
4,909

229Th

234U
0,006 %
245 500  jaro
α
4,859

230Th

235U
0,72 %
7,038·108  jaro
α
spon.
4,679

231Th

236U
{sin.}
2,342·107  jaro
α
spon.
4,572

232Th

237U
{sin.}
6,75 tago

β
0,519

237Np

238U

99,275 %
4,468·109  jaro
α
4,270

234Th


Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Atentu, veneno!

Uranio estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon U kaj la atomnumeron 92. Ĝi estas metalo kaj la kvara elemento en la aktinoida serio. Uranio estas peza, arĝent-blanka, kaj nature ete-radioaktiva elemento. Ĝia izotopo Uranio-235 estas uzata kiel brulaĵo por nukleaj reaktoroj.


Kvankam uranio ne havas stabilajn izotopojn,
ĝi ekzistas nature sur la tero.
Ĝiaj du plej stabilaj izotopoj havas
duoniĝtempon de resp. preskaŭ aŭ pli ol unu miliardo da jaroj:




  • 235U: 7,038 · 108 jaroj


  • 238U: 4,468 · 109 jaroj


Tial inter la pezaj elementoj surteraj,
iam produktitajn de supernovao,
ankoraŭ restas multe da uranio.
Uranio estas trovata ĉiam en erco de plumbo,
elemento al kiu transformiĝis ĝia pliparto.


Urania metalo ekzistas laŭ tri alotropaj formoj[1]:



  • α (ortoromba), stabila ĝis 660 °C;

  • β (tetragona), stabila de 660 °C ĝis 760 °C;

  • γ (korpocentrita kuba) de 760 °C ĝis fandopunkto — ĝi estas la plej etendebla kaj plasteca stato.


Uranio malbone konduktas elektajn ŝargojn, sed iĝas superkonduktiva materialo je 0,2 kelvino kiel krita temperaturo)[2] (proksimume de absoluta nulpunkto).




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Tokseco


  • 3 Aplikoj


  • 4 Komponaĵoj


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Referencoj





Historio |


Uranio estis malkovrita, en 1789, de la prusa kemiisto Martin Heinrich Klaproth, kiu ekzamenis pecon de roko. Tiu roko estis uraninito (ĉefe UO2), uranio-erco. Klaproth donis la nomon de uraniumuranit al la komponaĵo, kiun li agnoskis, reference al la malkovro de la planedo Urano fare de William Herschel, 8 jarojn antaŭe (1781).


Nur en 1841, la franca kemiisto Eugène-Melchior Péligot establis, ke la uranit estis formita de du atomoj de oksigeno kaj metalo, kiun li izolis kaj nomis uranium, esperante uranio.



Tokseco |


Uranio, pro sia disfala vico, kreas danĝeran gason, la radono; ĉi tiu estas tre radioaktiva kun maldaŭra duoniĝa tempo, tial ĝi kreas radioaktivajn partiklojn, kiuj fiksiĝas en la pulmoj.


La ekspluatado de uranio kaŭzas mediajn poluojn, ĉar ĝi estas ne nur radioaktiva sed ankaŭ venena, pro tio indiĝenoj en Kanado, Niĝero kaj Aŭstralio protestas.


Minaj laboristoj malsaniĝas pro kancero pli ol aliaj. Suplementa risko de pulma kancero rilatante al navahaj ministoj estis, ekzemple, registrita kaj ligita al ilia laboro[3]. La Radiation Exposure Compensation Act, lego de 1990, postulis monon da $100,000 kiel "kompatopagon" favore al ministoj de uranio diagnozitaj viktimoj de kancero aŭ aliaj spiraj malsanoj [4].



Aplikoj |


Ĉar uranio havas grandan specifan mason (pli ol 19 g/cm³),
ĝi estas milite uzata por kirasoj kaj por kugloj.
Por tio oni uzas malriĉigitan uranion,
kiu konsistas preskaŭ nur el la izotopo 238U.
Ĉar eĉ tiu plej stabila izotopo estas radioaktiva,
urania municio povas veneni batalejojn kaj la homojn tie loĝantajn – pro la polvo.
Tio okazis ekz-e en la du Irakaj Militoj de la usonaj prezidentoj Bush "la pli maljuna" (en 1991) kaj "la pli juna" (en 2003).



Komponaĵoj |



  • Kalia duuraniato

  • Kalia uraniato



Vidu ankaŭ |


  • Riĉigita uranio


Referencoj |





  1. (angle) A. D. Rollett. (2008) Applications of Texture Analysis (Aplikoj de teksturanalizo). John Wiley and Sons. ISBN 0-470-40835-9.


  2. >(angle) http://superconductors.org/Type1.htm


  3. (angle) Gilliland, Frank D. MD; Hunt, William C. MS; Pardilla, Marla MSW, MPH; Key, Charles R. MD, PhD (March 2000). “Uranium Mining and Lung Cancer Among Navajo Men in New Mexico and Arizona, 1969 to 1993 (Urania minado kaj pulmokancero de Navahoj en Nov-Meksiko kaj Arizono)”, Journal of Occupational & Environmental Medicine 42 (3), p. 278–283. doi:10.1097/00043764-200003000-00008. 


  4. (angle) (2002) “The History of Uranium Mining and the Navajo People (Historio de urania minado kaj Navahoj)”, American Journal of Public Health 92 (9), p. 1410–9. doi:10.2105/AJPH.92.9.1410. Alirita 2010-05-24.. 







  • Uranio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Uranio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)






Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár