Pachyptila
Fajnbeka priono | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Familioj de subdivizioj | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Pachyptila estas genro de marbirdoj de la familio Procelariedoj kaj de la ordo Procelarioformaj. La membroj de tiu genro kaj la Blua petrelo formas sub-grupon nome prionoj.
Enhavo
1 Etimologio
2 Taksonomio
3 Specioj
4 Kutimaro
5 Teritorio kaj habitato
6 Notoj
7 Referencoj
Etimologio |
La nomo Pachyptila derivas el la grekaj vortoj παχύς paĥis, ("dika" aŭ "fortika") kaj πτίλον ptílon, ("plumo"). Ankaŭ el la greka, priono devenas el la vorto πριόνι (prióni, "segilo"), alude al la segilecaj bordoj de ties beko.[1]
Taksonomio |
Ĉiuj membroj de tiu genro, kun la resto de la Procelarioformaj, kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, il havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko. Ankaŭ la naztruoj de la albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de la Procelarioformaj estas same unikaj ĉar ili disiĝas al inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Ili produktas stomakoleon formitan el vaksecaj esteroj kaj trigliceridoj kiuj estas stokita en la proventrikulo. Tiu estas uzata kontraŭ predantoj same kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[2] Fine ili havas ankaŭ salglandon situantaj super la naza pasejo kiuj helpas sensaligi ties korpojn, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ili elpelas tre salan solvaĵon tra siaj nazoj.[3]
Specioj |
Pachyptila turtur, Feturta priono, reproduktiĝas ĉe subtropikaj kaj ĉeantarktaj insuloj[4]
Pachyptila belcheri, Fajnbeka priono, reproduktiĝas ĉe Krozetoj, Kergelenoj, Falklandoj, kaj insulo Noir[4]
Pachyptila crassirostris, Fulmara priono
Pachyptila crassirostris crassirostris, reproduktiĝas ĉe Insuloj Snares, Buntio, kaj Chatham-insularo[4]
Pachyptila crassirostris eatoni, reproduktiĝas ĉe Insulo Herdo kaj Aŭklandoj[4]
Pachyptila vittata, Larĝbeka priono, reproduktiĝas ĉe insuloj ĉe Novzelando kaj ĉe Tristan da Cunha[4]
Pachyptila desolata, Antarkta priono
Pachyptila desolata desolata, reproduktiĝas ĉe Krozetoj, Kergelenoj, kaj Makvora Insulo[4]
Pachyptila desolata altera, reproduktiĝas ĉe Insulo Herdo kaj Aŭklanda Insulo[4]
Pachyptila desolata banksi, reproduktiĝas ĉe insularo Scotia, Sud-Georgio, Sud-Sandviĉaj Insuloj, kaj Insulo Scott[4]
Pachyptila salvini, Salvina priono
Pachyptila salvini salvini, reproduktiĝas ĉe Princ-Eduardaj Insuloj kaj Krozetoj[4]
Pachyptila salvini Macgillivrayi, reproduktiĝas ĉe Amsterdam-Insulo kaj insulo Sankta-Paŭlo[4]
Kutimaro |
La membroj de tiu genro ĉefe manĝas zooplanktonon per filtrado de akvo tra sia supra beko. Kelkaj eĉ hidroplanas, nome teknikon per kiu ili filtras manĝerojn el akvo dumfluge per sia beko en la oceano. Ili reproduktiĝas kolonie, kaj faras tion kun la sama partnero dumvive. Ambaŭ seksoj helpas al kovado de la ovo, kaj al idozorgado.[5]
Teritorio kaj habitato |
Ili estas pelagaj kaj apenaŭ venas al tero, escepte por reproduktiĝi. Ili restas en la Suda Hemisfero, kaj reproduktiĝas en ĉeantarktaj insuloj escepte ĉe la Feturta priono kiu reproduktiĝas ĉe subtropikaj insuloj.[4]
Notoj |
↑ Gotch, A. T. (1995)
↑ Double, M. C. (2003)
↑ Ehrlich, Paul R. (1988)
- ↑ 4,004,014,024,034,044,054,064,074,084,094,10Clements, James (2007)
↑ Maynard, B. J. (2003)
Referencoj |
- . Systema Naturae 2000 / Classification - Genus Pachyptila. Project: The Taxonomicon (14a Aŭgusto 2008). Alirita 22a Julio 2009.
- CLEMENTS, James. (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, 6‑a eldono, Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
- Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
- EHRLICH, Paul R.. (1988) The Birders Handbook. New York, NY: Simon & Schuster, p. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
- GOTCH, A. F.. (1995) “Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels”, Latin Names Explained A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. ISBN 0-8160-3377-3.
- Maynard, B. J. (2003). "Shearwaters, petrels, and fulmars (Procellariidae)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 123–133. ISBN 0-7876-5784-0.
|