Empiro
Empiro estas
- en malpli larĝa senco franca arto-stilo de la epoko de la 1-a imperio (periodo de la regado de Napoleono) ĝis 1815
- larĝasence la dua evoluperiodo de klasikismo (proksimume 1800-1830).
Empiro koncentriĝis precipe pri arkitekturo, aranĝo de interieroj, artmetioj kaj modo.
En la arto dominis historiaj kaj precipe antikvaj temoj, alegorioj, portretoj, ĝenrobildoj kaj vedutoj.
La arkitekturo estis inspirita de antikvecaj formoj kaj ofte havis triumfan karakteron.
Por empiraj artmetioj (meblaro, ceramiko, tekstilaĵoj) estas tipa eklektikismo.
Ekzemplo de empira arkitekturo - konstruaĵo de senato en Helsinko
Ekzemplo de empira meblaro - el la Reĝa Palaco en Madrido
Ekzemplo de empira modo kaj pentroarto
Portreto de Napoleono la 1-a