Reo (luno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon REO. |
Reo | |
Natura satelito de Saturno (V) | |
Oficiala nomo | Saturno V[1] |
Historio | |
Malkovrinto | Giovanni Domenico Cassini[1] |
Dato de malkovro Loko de malkovro | 23-a de decembro 1672[1] Parizo[1] |
Unua superflugo | Sondilo Voyager 1 (12-an de novembro 1980) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 527 108 km |
Discentreco | 0,0010 |
Klinangulo | 0,345° (rilate al la ekvatoro de Saturno) |
Periodo | 4,518 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | (1 529,0 ± 4,0) km (averaĝe) |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido | (2,306518 ± 0,000353) × 1021 kg (1,233 ± 0,010) × 103 kg/m3 0,264 m/s2 635 m/s |
Rotacia periodo | Ligita rotacio |
Aksa kliniteco | 0° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | 0 |
Surfaca temperaturo | 55 al 99 K (averaĝe) |
Albedo | 0,6[2] |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 10[3] |
Reo estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno, la dua plej granda post Titano.
Enhavo
1 Malkovro
2 Fizikaj ecoj
3 Ringoj
4 Notoj kaj referencoj
5 Eksteraj ligiloj
Malkovro |
La 23-an de decembro 1655, Reon malkovris la franca italdevena astronomo Giovanni Domenico Cassini, kiu ankaŭ malkovris Japeton, Dionon kaj Tetison.
John Herschel en 1847 donis al ĝi la nomon de la titanino Rhea, patrino de Zeŭso.
Fizikaj ecoj |
Reo estas glacia astro, kies denso, 1 233 kg/m3, indikas, ke ĝi konsistas el 25% da ŝtono (denso ĉ. 3 250 kg/m3) kaj 75% da glacio. Ĝia inercimomanto, mezurita de la kosmosondilo Cassini indikas ke ĝi ne havas rokan kernon.
Reo estas forte koverta de krateroj kaj de helaj markoj. Oni povas dividi ĝin en du malsimiulaj regionoj: la unua regiono entenas kraterojn de pli ol 40 km de diametro, kaj la dua regiono kie estas nur malgrandaj krateroj. Tio, kiu pensigas, ke grava evento, okazinta dum la formiĝo de Reo "glatigis" ties surfacon.
Ringoj |
La 6-an de marto 2008 la kosmosondilo Cassini, pasante apud Reo, malkovris perturbon en la fluo da elektronoj kaptitaj de la magneta kampo de Saturno[4]. Tiu perturbo estus ŝuldata al disko da polvoj kaj rompitaĵoj orbitanta ĉirkaŭ Reo. Oni jam malkovris similajn ringojn ĉirkaŭ Eŭropo, Ganimedo kaj Kalisto.
Komparaj grandoj de Tero, de Luno kaj de Reo
Reo sur la fono de Saturno
Rea mondmapo
La ringoj de Reo (arta desegno)
Notoj kaj referencoj |
- ↑ 1,01,11,21,3Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
↑ Planetary Satellite Mean Orbital Parameters, Jet Propulsion Laboratory - Solar System Dynamics (angle)
↑ Retejo de la Observatorio ARVAL (angle)
↑ E. Lakdawalla,« A Ringed Moon of Saturn? Cassini Discovers Possible Rings at Rhea (Ringita saturna luno ? Cassini malkovris eblajn ringojn de Reo) (angle)
Eksteraj ligiloj |
france Bildo de rotacianta Reo
france Reo Saturna satelito (el la paĝaro de Jean-Michel)
angle Reo, el la paĝero de NASA
angle La plej granda glacia saturna luno
|