a-ha
































a-ha

A-ha cologne1.jpg

Bazaj informoj
Deveno

Norvegio Oslo, Norvegio

Ĝenroj

Sintezila popmuziko
Nova ondo
Pop-rokmuziko

Aktivaj jaroj

1982 – 1994
1998 - nuntempo

Eldoninto

Warner Bros. Records
Warner Music Group
Polydor Records
Universal Music Group
Retejo

a-ha
Membroj

Morten Harket
Magne Furuholmen
Paul Waaktaar-Savoy









v  d  r


Information icon.svg




a-ha estas norvega muzikgrupo kiu estis plej disvastigita en la 1980-a jardeko. Tamen, la grupo plu estas populara tra la 1990-a jardeko kaj la 2000-a jardeko. La stilo de la grupo apartenas al la "Sintpopo" (Synth Pop) kaj "Roko" (Rock) stiloj.




Enhavo






  • 1 Membroj de la bando


  • 2 Historio


  • 3 Albumoj


  • 4 Koncerta albumo


  • 5 Videoj (VHS kaj DVD)


  • 6 Eksteraj ligiloj





Membroj de la bando |


La bando estas triopo kiu konsistas el:




  • Morten Harket - kantado (unua voĉo)


  • Magne Furuholmen (Mags) - sintezilo, piano, gitaro, kantado (dua voĉo)


  • Paul Waaktaar-Savoy (Pål Waaktaar) - gitaro, sintezilo, piano, kantado (dua voĉo)



Historio |


La membroj de a-ha unue renkontiĝis en 1979, dum la "Norvega Rok-Konkurso". Magne kaj Paul havis bandon nomatan "Bridges", kaj tie Morten spektis ilin. Artistoj kiel Jimi Hendrix, Janis Joplin kaj precipe The Doors influis la muzikon de Bridges. Tiam, Morten estis kantisto de la muzikgrupo "Soldier Blues", kiu ludis bluson kaj soulon.


Post tio, a-ha estis kreita en 1982, en Norvegio. En januaro de 1983 ili vojaĝis el Norvegio en Londonon, por fari muzikokarieron.


En 1982, Magne trovis la nomon "a-ha" en la notlibro de Paul, kiel parton de kantoteksto.
Tiu nomo estis elektita kiel la
nomo de la grupo ĉar en multaj lingvoj ĝi esprimas bonan surprizon aŭ bonajn
aferojn ĝenerale. Ĝi ankaŭ estas mallonga kaj facile prononcebla.


a-ha atingis sian plej grandan sukceson per sia unua albumo, kun la furorkanto
"Take On Me". Tiu muzikaĵo kondukis la bandon ĝis la unua pozicio de populareco
en Usono kaj en Britio.


En la 1990-a jardeko, post la lanĉo de la albumo "Memorial Beach", la
bandmembroj okupiĝis pri siaj unuopaj karieroj.


Post ludi "The Sun Always Shines On TV" kaj "Summer Moved On" (nova kanto
tiam) en la koncerto de Nobel-premio en 1998, la triopo reunuiĝis en la studion
por registri la albumon "Minor Earth | Major Sky".


En 2009, post la lanĉo de "Foot of the Mountain", a-ha anoncis ke la bando disigos ĉe la fino de 2010. Ĝis tiam, dum la tuta jaro 2010, ili faros grandan adiaŭan turneon tra la tuta mondo.



Albumoj |



  • "Hunting High And Low" (28 de oktobro de 1985);

  • "Scoundrel Days" (06 de oktobro de 1986);

  • "Stay on These Roads" (03 de majo de 1988);

  • "East of the Sun, West of the Moon" (22 de oktobro de 1990);

  • "Memorial Beach" (14 de junio de 1993);

  • "Minor Earth Major Sky" (17 de aprilo de 2000);

  • "Lifelines" (02 de aprilo de 2002);

  • "Analogue" (04 de novembro de 2005);

  • "Foot of the Mountain" (12 de junio de 2009)



Koncerta albumo |


  • "How Can I Sleep With Your Voice In My Head" (2003)


Videoj (VHS kaj DVD) |



  • "Headlines And Deadlines - The Hits of a-ha" (1991) - VHS / DVD

  • "a-ha - Live in South America" (1993) - VHS / Laser Disc (Laser Disc nur en Japanio)

  • "a-ha live at Vallhall - Homecoming" (2001) - DVD

  • "a-ha - The Videos" (2003) - DVD (nur en Hispanio)



Eksteraj ligiloj |




  • A-ha en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio A-ha en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





  • a-ha.com Oficiala retejo (en la angla kaj en kelkaj aliaj lingvoj)


  • Through the eyes of a fan (en la portugala)


  • a-ha notícias (en la portugala)


  • Cold as stone (en la angla)


  • a-ha France (en la franca)




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár