Biblioteko Tutmonda




Biblioteko Tutmonda estas kolekto de literaturaj kaj sciencaj verkoj, laŭ formato de 17X10 cm, eldonita en la 1920aj jaroj de la grava firmao Rudolf Mosse el Berlino. Trompiĝinte je la aĉetpovo de la Esperantistoj, Mosse transdonis la tutan librokvanton al la firmao Ellersiek, ankaŭ el Berlino. Entute aperis 25 numeroj.



Eroj de la serio |



  • 1. Mateo Falcone kaj aliaj rakontoj de Prosper Mérimée, tradukis J. Borel

  • 2-4. La Malgranda Johano de Frederik van Eeden, tr. H. J. Bulthuis, L. K.

  • 5-6. La Arto de Memdisciplino: Psikagogio de Charles Baudouin

  • 7-8. Norda Vento de Frederiko Karinthy, tr. Karlo Bodó

  • 9. La Sonĝo de Makaro de Vladimir G. Koroleno, el la rusa trad. M. Ŝidlovskaja

  • 10. Niĉjo Mensogulo de I. Al. Brătescu-Voineşti, trad. T. Morariu

  • 11-12. Grekaj Papirusoj de Julius Penndorf

  • 13-14. La Vojaĝoj kaj mirigaj aventuroj de Barono Münchhausen tradukis Applebaum

  • 15-17. La Kapitanfilino de A. S. Puŝkin, tr. M. Ŝidlovskaja

  • 18-19. La Homa Lingvo de W. E. Collinson

  • 20. Bonhumoraj Rakontoj de Janus Korczak, tr. Anna Weinstein

  • 21-22. La Evoluo de Telefonio de Ir. J. R. G. Isbrücker

  • 23-25. La Cikoni-kalifo de Miĥaelo Babits



Bildaro |




Eksteraj ligiloj |






Portala ikono Portalo pri Literaturo




  • Enciklopedio de Esperanto/B en sia originala formo en la Interreto


  • Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).




Popular posts from this blog

Franz Schubert

Erzsébet Schaár

Ponta tanko