Glavo





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri armilo. Por informoj pri ŝipero, vidu la paĝon Stabiligilo.



Glavoj


Glavo estas metala tranĉilo, pikilo konsistanta el longa klingo kaj mallonga tenilo, uzata kiel armilo ĉu por tranĉi, trapiki, vundi iel aŭ frapi. La preciza difino de la termino varias laŭ la historia epoko aŭ la geografia regiono konsiderata. Glavo en la plej mallarĝa senco konsistas el rekta klingo kun du eĝoj kaj tenilo, sed depende el la kunteksto, la termino estas ankaŭ ofte uzata por referenci al klingaj armilopj kun unusola eĝo (referencata ankaŭ kiel sabro). Eŭropaj kaj ĉinaj glavoj kutime havas dueĝajn rektajn klingojn, dum japanaj glavoj (katana) kutime havas unueĝan kurbetan klingon. Al ĉiuj tipoj plej ofte ilin akompanas glavingo por konservi ĝin dum neuzo.


Historie, la glavo disvolviĝis en la Bronzepoko, evoluante el la ponardo; la plej fruaj specimenoj datas el ĉirkaŭ 1600 a.K. La posta Ferepoka glavo restis tre mallonga kaj sen manprotektilo. La romia spatha, kiel evoluis en la malfrua Romia armeo, iĝis la antaŭanto de la eŭropa glavo de la Mezepoko, dekomence adoptita kiel glavo de la elorienteŭropaj popolmigradoj, kaj nur en la Meza mezepoko, disvolviĝis en la klasika kavalira glavo kun manprotektilo.


En la Moderna epoko, la okidenta glavodesegnado diverĝis en du tre apartajn formojn, nome la pikglavojn kaj la sabrojn, kiuj diferencas jene:


La pikglavoj kiaj la rapiro kaj eventuale la glaveto esti dezajnitaj por trapiki siajn celojn rapide kaj okazigi profundajn pikajn vundojn. Ties longa kaj rekta klingo kaj bone ekvilibrita dezajno faris ilin tre facile manovreblaj kaj mortigaj en duelo sed tre neefektivaj se uzitaj en frapa aŭ tranĉa movado. Bon celita impeto kaj piko povus finigi lukton en sekundoj per nur unu frapo per glavo, kio kondukis al disvolvigo de luktostilo kiu ege similas al moderna skermo.


La sabro kaj similaj klingoj kiaj cimitaro estis konstruitaj pli peze kaj estis plej tipe uzataj en milito. Konstruitaj por frapi kaj tranĉi kontraŭ multoblajn malamikojn, ofte el sur rajdata ĉevalo, la longa kurba klingo de la sabro kaj ties ioma pezo ekvilibrita antaŭen havigis al ĝi mortigan intencon ĉefe en batalkampo. Plej sabroj havis ankaŭ akrajn pintojn kaj duobleĝajn klingojn, kio faris ilin kapablaj trabori soldaton post soldato dum kavaleria atako. Sabroj estis plue uzataj en batalkampoj gixs la fino de la 19a jarcento. La usona mararmeo tenis milojn da fortikaj cimitaroj en siaj armilaroj bone en la Dua Mondmilito kaj multaj estis uzataj de marsoldatoj en la Pacifiko kiel ĝangalaj maĉetoj.


Ne-eŭropaj armiloj nomataj "glavo" estas unu-eĝaj armiloj kiaj la mezorienta cimitaro, la ĉinae dao kaj la rilata japana katana. La ĉina ĝjan estas ekzemplo de ne-eŭropa duobl-eĝa glavo, kiel la eŭropaj modeloj derivitaj el la duobl-eĝa Ferepoka glavo.




Enhavo






  • 1 Historio


    • 1.1 Bronzepoko


    • 1.2 Ferepoko




  • 2 Simbolaro


  • 3 Famaj glavoj


  • 4 Uzado


    • 4.1 Sociaj konsideroj




  • 5 Bildaro


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Eksteraj ligiloj





Historio |


Glavoj estis gravaj armiloj tra la mondo ekde ekutiligo de metaloj en la Bronzepoko ĝis post la Mezepoko, sed estas hodiaŭe uzataj ĉefe por sportaj celoj, anstataŭigite de pafiloj en batalo. Glavojn oni kutime trovas ĉu feraj aŭ ŝtalaj, sed el la Bronzepoko ankaŭ restas bronzaj glavoj. Por praktikado kaj ludado ankaŭ uzatas lignaj glavoj. Famas la fikciaj lumglavoj de la filmoj Star Wars, kun ĉion-tranĉa lumradio eligebla el la tenilo, sed en la reala mondo oni (ankoraŭ) ne sukcesis konstrui tiajn.


La unuaj armiloj kiuj povas esti priskribitaj kiel 'glavoj' datas el ĉirkaŭ 3100 a.K. Ili estis trovitaj en Arslantepe, Turkio, fare de Marcella Frangipane el la Roma Universitato; ili estis farita el arsena bronzo, kaj estas ĉirkaŭ 60 cm longaj.[1][2] Kelkaj el ili estas markretitaj per arĝento.



Bronzepoko |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Bronzepoka glavo.



Apatipaj glavoj, 17a jarcento a.K.




La glavoj trovitaj kun la Ĉieldisko de Nebra, ĉirkaŭ 1600 a.K.


La glavo disvolviĝis el la ponardo kiam la konstruo de plei longaj klingoj iĝis ebla, el la fino de la 3a jarmilo a.K. en Mezoriento, unue el arsena kupro, poste en stan-bronzo. Klingoj pli longaj ol 60 cm estis raraj kaj ne praktikaj ĝis la fino de la Bronzepoko ĉar la kontraŭtensia forto de bronzo estas relative malalta, kaj sekve pli longaj klingoj facile rompiĝus. La disvolvigo de la glavo el la ponardo estis laŭgrade; la unuaj armiloj kiuj povas esti klasitaj kiel glavoj sen ajna ambigueco estas tiuj trovitaj en Minoa Kreto, datitaj el ĉirkaŭ 1700 a.K., atingantaj totalan longon de pli ol 100 cm. Tiuj estas la glavoj de "tipo A" de la Egea Bronzepoko.


Unu el plej gravaj, kaj longdaŭraj, tipaj glavoj de Eŭropa Bronzepoko estis la tipo Naue II (tiele nomitaj pro Julius Naue kiu unue estis priskribinta ilin), konataj ankaŭ kiel Griffzungenschwert (laŭvorte "langokapta glavo"). Tiu tipo unuafoje aperis ĉirkaŭ la 13a jarcento a.K. en la civilizo Terramare de Norda Italio (aŭ en la ĝenerala fono de la civilizo Urnfield), kaj survivis al la Ferepoko, kun vivodaŭro de ĉirkaŭ sep jarcentoj. Dum ties vivodaŭro, metalurgio ŝanĝis el bronzo al fero, sed ne ŝanĝis ties baza dezajno.


La glavoj Naue II estis eksportitaj el Eŭropo al la Egeo, kaj tiom for kiom ĝis Ugarit, komence ĉirkaŭ 1200 a.K., t.e. ĝuste kelkajn jardekojn antaŭ la fina dekadenco de la palacaj kulturoj en la Bronzepoka kolapso.[3] La glavoj Naue II estis ĝis 85 cm longaj, sed plej specimenoj estas 60 al 70 cm longaj. Robert Drews ligis la glavojn Naue II, kiuj disvastiĝis el Suda Eŭropo al la Mediteraneo, kun la Bronzepoka kolapso.[4]


La glavoproduktado en Ĉinio estis registrita jam el la Bronzepoka Dinastio Shang.[5] La teknologio por bronzaj galvoj atingis sian altan pinton dum la Militŝtata periodo kaj la Dinastio Qin. Inter la glavoj de la Militŝtata periodo oni uzis kelkajn unikajn teknologiojn, kiaj fandado de altaj stanaj eĝoj ĉe pli mildaj, malaltaj stanaj kernoj, aŭ la aplikado de diamantoformaj modeloj al la klingo. Ankaŭ unike ĉe ĉinaj bronzaĵoj estis la regula uzado de alta stana bronzo (17–21% stano) kiu estas tre forta kaj rompiĝas se oni troe premas, dum aliaj kulturoj preferis pli malaltan stanbronzon (kutime 10%), kiu malformiĝas se onf premas tro for. Kvankam ferglavoj estis faritaj samtempe kun bronzaj, nu je la komenco de la Dinastio Han fero komplete anstataŭis bronzon.[6]


En Suda Azio la plej fruaj disponeblaj Bronzepokaj glavoj el kupro estis malkovritaj en lokoj de Harapo en nuntempa Pakistano, kaj datas reen al 2300 a.K. Oni malkovris glavojn en arkeologiaj kuŝejoj tra la Ganga-Jamuna regiono de Bangladeŝo, konsistaj el bronzo sed plej ofte el kupro.[7] Diversaj specimenoj estis malkovritaj en Fatehgarh, kie estas kelkaj varioj de glavoteniloj.[7] Tiuj glavoj estis varie datitaj por epokoj inter 1700–1400 a.K., sed ili estis probable uzataj plej elstare en la komencaj jarcentoj de la 1a jarmilo a.K.[7]



Ferepoko |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ferepoka glavo.



Glavoj de Hallstatt.



Simbolaro |


Pro sia formo, glavo en Mezepoko kelkfoje akiris falusan simbolecon. ("Glavo kaj rozo.") Notindas ankaŭ la deduktebla religia simboleco de la fasonoj de la glavspecoj de la du krucmilitistaroj: krucecaj glavoj kontraŭ lunarkaj jataganoj.



Famaj glavoj |




  • Ekskaliburo de Reĝo Arturo;


  • Duridano de Rolando;

  • La glavo de Damoklo.



Uzado |


Glavingo estas ingo por teni glavon, tranĉilon, aŭ alian klingarmilon aŭ klingilon. Konsiderinte la danĝeron kiu implicas porti klingo- aŭ pinto-enhavan ilon, oni subkomprenas la neceson uzi ingon kiu protektu el la klingo aŭ pinto kiam oni transportas la ilon sen neceso aŭ intenco uzi ĝin kiel armilo mem.



Sociaj konsideroj |


Glavoj preskaŭ neniam estis demokratiaj (universalaj) armiloj kiuj estas je la servo de la tuta loĝantaro, eĉ malpli ol aliaj armiloj, same rezervitaj por militistoj, kiaj pafarko aŭ lanco. Unuflanke glavoj estis ĉiam pli multekostaj ol aliaj armiloj kiuj ne enhavis tiom da metalo, kiaj tiuj ĵus menciitaj. Sekve tiuj utilis ankaŭ por praktikaj celoj kiaj ĉasado, dum glavoj nur por milito ĉu persona ĉu armea. Duaflanke la efektiva uzado de glavo ĉiam postulis fortan trejnadon, kio ja laŭlonge de la historio iĝis preciza arto kaj rezervis glavojn al la sociaj tavoloj kiuj povis permesi al si ne labori por utila produktado kaj dediĉi sin nur la militista profesio aŭ eĉ plej bone esti parto de la nobelaro. Certe la romiaj soldatoj (kaj tiuj de samtempaj armeoj) uzis glavojn, sed la plej prestiĝaj glavuzantoj ne estis ili, sed la tiel nomataj gladiatoroj (el la latina gladius, glavo). En la Mezepoko jam denove glavoj estis rezervitaj por alttavolaj kavaliroj, dum soldatoj de infanterio plej ofte uzis lancojn aŭ pafarkojn, foje ankaŭ ponardojn. Antaŭ la fino de tiu epoko la apero de la pafiloj jam komencis anstataŭi la glavojn aŭ limigi ilin al pli preciza uzado ĉu ceremonia, persona ktp. Nome ili iĝis eĉ pli alttavolaj. Nuntempe se oni komparas la proporciojn de sportistoj kiuj dediĉas sin al skermo (ĉu praktike aŭ nur kiel publiko) ekzemple kun tiuj kiuj interesiĝas pri futbalo aŭ korbopilko, aŭ okaze de luktosportoj, eĉ kun ĵudo, karateo aŭ boksado, oni povas iel reeniri al la altklaseco de la glavuzantoj.



Bildaro |




Vidu ankaŭ |



  • Jatagano

  • Sabro

  • Skermo

  • Spado

  • Japana glavo

  • Cimitaro



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Glavo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Glavo en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)




  • http://www.oakeshott.org

  • http://mhewer.club.fr/FrCladio1.htm

  • http://www.swordforum.com

  • http://kitap.hakikatkitabevi.com





  1. Oldest Swords Found in Turkey


  2. Frangipane, M. et.al. 2010: The collapse of the 4th millennium centralised system at Arslantepe and the far-reaching changes in 3rd millennium societies. ORIGINI XXXIV, 2012: 237-260.


  3. R. Jung, M. Mehofer, A sword of Naue II type from Ugarit and the Historical Significance of Italian type Weaponry in the Eastern Mediterranean, Aegean Archaeology 8, 2008, 111–136.


  4. DREWS, Robert. (1995) The end of the Bronze Age: changes in warfare and the catastrophe ca. 1200 B.C. Princeton University Press, p. 197–204. ISBN 0-691-02591-6.


  5. (1982) “Studies of Shang Archaeology”, p. 6–7. 


  6. Cao, Hangang. "A Study of Chinese Weapons Cast During Pre-Qin and Han Periods in the Central Plains of China". [1] Alirita la 7an de Februaro 2016.

  7. 7,07,17,2Allchin, pp. 111–114




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár