Prezidanto de Argentino







Bernardino Rivadavia la unua prezidanto de Argentino


La prezidanto de la Argentina Nacio (en hispana Presidente de la Nación Argentina), kutime konata kiel prezidanto de Argentino, estas la ŝtatestro de Argentino. Laŭ la nacia konstitucio, la prezidanto estas ankaŭ la Ĉefministro de la federa registaro kaj Ĉefkomandanto de la armeo.


Tra la argentina historio, la ŝtatestreco suferis multajn ŝanĝojn, kaj laŭ la titolo kaj laŭ siaj trajtoj kaj povoj. La lasta prezidanto estis Cristina Fernández de Kirchner, el la 10-a de decembro 2011 ĝis decembro 2015. La nuna prezidanto estis Mauricio Macri, el la 10-a de decembro 2015.




Enhavo






  • 1 Statistiko


  • 2 Bildaro


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Bibliografio


  • 5 Eksteraj ligiloj





Statistiko |



  • Prezidanto elektita por plej regotempoj: Juan Perón, tri regotempoj, sinsekve en 1946 kaj 1951, kaj en 1973.

  • Prezidanto elektita kun plej diferenco inter la venkinto kaj la dua: Cristina Fernández de Kirchner en 2011 kun 54,11% super 16% de Hermes Binner

  • Prezidanto kiu oficis plej tempon: Julio Argentino Roca, dum 12 jaroj, en du regotempoj (1880–1886 kaj 1898–1904).

  • Prezidanto kiu oficis plej tempon kontinue: Carlos Menem, dum 10 jaroj kaj 5 monatoj, en du regotempoj (1989–1999).

  • Prezidanto kiu oficis malplej tempon: Arturo Rawson, dum tri tagoj: 4-a al 6-a de junio, 1943.

  • Unua prezidanto: Bernardino Rivadavia, 1826.

  • Dua prezidanto: Vicente López y Planes, 1827.

  • Unua prezidanto laŭ la nuna konstitucio: Justo José de Urquiza, 1854 al 1860.

  • Unua prezidanto Argentine naskita, ne hispano: Bartolomé Mitre, en 1821.

  • Unua prezidanto elektita en la 20-a jarcento: Manuel Quintana, en 1904.

  • Unua prezidanto elektita en la 21-a jarcento: Néstor Carlos Kirchner, en 2003.

  • Unua de facto prezidanto: José Félix Uriburu, 1930.

  • Lasta de facto prezidanto: Reynaldo Bignone, lasis en 1983.

  • Unua virina prezidanto: Isabel Perón (1974–1976).

  • Unua elektita virina prezidanto: Cristina Fernández de Kirchner, en 2007.

  • Unua reelektita virina prezidanto: Cristina Fernández de Kirchner, en 2011.

  • Prezidantoj kiuj mortiĝis dumrege: Manuel Quintana (1906), Roque Sáenz Peña (1914) kaj Juan Perón (1974).

  • Prezidantoj kiuj estis murditaj: Justo José de Urquiza (1870) kaj Pedro Eugenio Aramburu (1970), ambaŭ post fini siajn regotempojn.

  • Vivantaj iamaj prezidantoj ĉe la 17-a de majo 2013: Isabel Perón, Carlos Menem, Fernando de la Rúa, Adolfo Rodríguez Saá kaj Eduardo Alberto Duhalde, kaj diktatoroj Roberto M. Levingston kaj Reynaldo Bignone.



Bildaro |




Vidu ankaŭ |


  • Listo de ŝtatestroj de Argentino


Bibliografio |


  • Mendelevich, Pablo (2010). El Final. Buenos Aires: Ediciones B. ISBN 978-987-627-166-0.


Eksteraj ligiloj |




  • Oficiala retejo de la Argentina prezidanteco hispane


  • ElHistoriador.com.ar (prezidantoj kaj ministrejoj de la Argentina Respubliko).


  • Apodos: la historia también tiene sentido del humor hispane




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár