Ronald Reagan




































































Ronald Reagan

Ronald Reagan
Oficiala portreto de Ronald Reagan en 1981





40-a Prezidento de Usono


En funkcio:
20-a de januaro 1981 – 20-a de januaro 1989
Vicprezidento

George H. W. Bush
Antaŭulo

Jimmy Carter
Sekvanto

George H. W. Bush



33-a Guberniestro de Kalifornio


En funkcio:
3-a de januaro 1967 – 7-a de januaro 1975
Antaŭulo

Edmund G. "Pat" Brown, Sr.
Sekvanto

Edmund G. "Jerry" Brown, Jr.

Naskiĝo

6-an de februaro 1911 (1911-02-06)
en Usono Tampico, Illinois, Usono
Morto

5-an de junio 2004 (2004-06-05) (93-jara)
en Usono Bel Air, Los Angeles, Kalifornio, Usono
Nacieco

usonano
Politika partio

Respublikano
Edz(in)o
Nancy Reagan
Infanoj

Maureen Reagan
Christine Reagan
Michael Reagan (adoptita)
Patti Reagan
Ron Reagan
Alma mater

Eureka College
Okupo

aktoro
Subskribo

Ronald Reagan, subskribo







v  d  r


Information icon.svg
































Ronald Reagan

Reagan en Cowboy from Brooklyn en 1938.
Reagan en Cowboy from Brooklyn en 1938.


Naskonomo
Ronald Wilson Reagan
Naskiĝo

6-an de februaro 1911 (1911-02-06)
en Tampico, Ilinojso, 46 Star US Flag.svg Usono
Morto

5-an de junio 2004 (2004-06-05) (93-jara)
en Bel Air, Kalifornio, Flag of the United States.svg Usono
Aktivaj jaroj
Kiel aktoro: 1937 - 1965
Edz(in)o Nancy Reagan
Oficiala retejo
web.archive.org/web/20090122181836/http://www.whitehouse.gov/about/presidents/ronaldreagan/







v  d  r


Information icon.svg



Ronald Wilson REAGAN [ron'ld rejg'n] (naskiĝis la 6-an de februaro, 1911, mortis la 5-an de junio, 2004) estis la kvardeka prezidanto de Usono. Li vivis plej longe el la usonaj prezidantoj.


Reagan naskiĝis en Tampico, Ilinojo. Li laboris unue kiel radio-anoncisto de sportaj eventoj, kaj poste (1937) kiel aktoro por Warner Brothers. Post la dua mondmilito li apogis la liberalan Demokratan Partion, sed dumtempe helpos la fifaman komunisto-ĉasan Holivudan komisionon. Li batalis kontraŭ komunistoj en la kinofilma industrio kaj elektiĝis sepfoje kiel la prezidanto de la sindikato de kinofilmaj aktoroj "The Screen Actors Guild". (Ĝis 1966 lia politika konvinko ŝanĝiĝis kaj en 1966 li komencis sian politikan karieron per esti alelektita guberniestro de Kalifornio (37 jarojn post tio denove venkis aktoro tie, nome Arnold Schwarzenegger). Li reelektiĝis en 1970. En 1980 li estis alelektita prezidanto de Usono kaj gajnis duan periodon en 1984. En 1984 li venkis en 49 el la 50 ŝtatoj. En la centro de lia politiko staris la antikomunismo (nomis Sovetunion Akso de la Malbono). Li parolis tre klare kaj efike al la civitanoj kaj promesis reakiri la memfidon post la Vjetnama fiasko. Li parolis ofte pri la aparta valoro de Usono.


Li edziĝis dufoje; la unua edzino estis Jane Wyman, kaj la dua estas Nancy Davis. Li estis presbiteriano. En 1994, li verkis "Leteron al la Usona Popolo" en kiu li skribis ke li suferas pro la morbo de Alzheimer. Post tio li ne surprenis oficialan sinprezenton, sed li vizitis sian buroon ĝis 1999.


Subtenantoj de Reagan opinias ke lia firma sinteno pri la Sovetunio helpis en ĝia disfalo. Kritikoj atribuas la disfalon al internaj kaŭzoj, kiujn antaŭhelpis la eksport-malpermeso de la plej modernaj teknologioj, la devigita armado tiel ekonomia kolapso en la Sovetunio. (La armadon kaj la ekonomian kreskon de la Reagan-a periodo financis aliaj ŝtatoj per aĉeto de ŝtataj valorpaperoj).


Reagan intencis vundi kaj helpi detrui Komunismon. Tiucele li sendis helpon al la Pola sindikato nekomunista Solidarnośc, li sendis helpon al tiuj en Afganujo kiuj batalis kontraŭ la soldatoj Sovetuniaj, li malpermesis sendi modernajn teknologion al la Sovetunio por ne helpi la ekonomion Sovetan. Per la usonaj misiloj "Stinger", Afganaj batalantoj detruis multajn aeroplanojn sovetajn. Kiel la Komunistoj ŝtatoj antaŭe sendis helpon al Vjetnamaj soldatoj kiuj mortigis Usonajn soldatojn, Usono sendis helpon al Afganaj soldatoj kiuj mortigis Sovetajn soldatojn.


Kiel prezidento Reagan parolis elokvente kontraŭ Komunismo. Li priskribis la Sovetunion kiel "la malbona imperio". En Berlino li paroladis pri la fifama Berlinmurego dirante "Sinjoro Gorbaĉev, disfaligu tiun muron!" Liaj prelegoj donis esperon al la kontraŭkomunistaj malliberuloj en la Sovetunio.



Order of White Eagle Poland-Order Star.jpg

Ronald Reagan estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Dum lia administrado (1981-1989) okazis;




  • 1981- Sensukcesa murda atenco je la 30-a de marto fare de John Hinckley. James Brady estis paralizita en la atako.

  • 1981- La ekonomia politiko de Supply-Side (Reaganomics}

  • 1981- La milito kontraŭ la disvastiĝo de komunismo - Libio, Nord-Koreio, Kubo, Nikaragvo


  • 1986- Skandalo Iran-Contra

  • 1986- Reagan renkontas Gorbachev en Islando pri la usona Plano por Strategia Defendo (ĵurnale Star Wars)




Eksteraj ligiloj |




  • Ronald Reagan en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Ronald Reagan en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Ronald Reagan en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)




  • http://www.whitehouse.gov/history/presidents/rr40.html

  • http://www.reagan.utexas.edu

  • http://www.hooverdigest.org/043/friedman.html

  • Ronald Reagan - Video & Audio | Biography | Speeches | Photos | Quotes - by Hagberg Media

  • Esperanta traduko de la Letero al la Usona Popolo de Ronald Reagan pri lia malsano Alzheimer

















Antaŭe: 40-a Prezidento de Usono
Poste: Flago-de-Usono.svg
Jimmy Carter 1981-1989 George H. W. Bush















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár