Wojciech Jaruzelski








































































































Wojciech Jaruzelski

Wojciech Jaruzelski
Foto de Wojciech Jaruzelski farita en 1968, dum tempo, kiam li fariĝis Ministro de Defendo de Pollando.





1-a Prezidento de Pollando



En funkcio:
31-a de decembro 1989 – 21-a de decembro 1990
Antaŭulo

(Li estis prezidento de Popola Respubliko de Pollando)
Sekvanto

Lech Wałęsa



Prezidento de Popola Respubliko Pollando


En funkcio:
19-a de julio 1989 – 31-a de decembro 1989
Antaŭulo
Ŝtata Konsilantaro
Sekvanto

(Li fariĝis prezidento de Respubliko Pollando)



6-a Prezidento de Ŝtata Konsilantaro


En funkcio:
6-a de novembro 1985 – 19-a de julio 1989
Antaŭulo
Henryk Jabłoński
Sekvanto

(Li fariĝis prezidento de popola respubliko de Pollando)



8-a Ĉefministro de Popola Respubliko Pollando


En funkcio:
11-a de februaro 1981 – 6-a de novembro 1985
Prezidento
Henryk Jabłoński (Prezidanto de Ŝtata Konsilantaro)
Antaŭulo
Józef Pińkowski
Sekvanto
Zbigniew Messner



6-a Unua Sekretario de Centra Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio


En funkcio:
18-a de oktobro 1981 – 29-a de julio 1989
Antaŭulo
Stanisław Kania
Sekvanto
Mieczysław Rakowski



4-a Ministro de Nacia Defendo de Popola Respubliko Pollando


En funkcio:
1969 – 1985
Antaŭulo
Marian Spychalski
Sekvanto
Florian Siwicki

Naskiĝo
la  6-an de julio 1923(nun 1923-07-06)
en Kurów ĉe Lublin, Dua Respubliko de Pollando
Morto
la 25-an de majo 2014 (90‑jara)
en Varsovio
Nacieco

polo
Politika partio

Pola Unuiĝinta Laborista Partio
Edz(in)o
Barbara Jaruzelska
Profesio

soldato
Religio

ateisto
Subskribo

Wojciech Jaruzelski, subskribo







v  d  r


Information icon.svg





Jaruzelski enkondukis la 13-an de decembro 1981 militleĝon (armean gvidadon), por rompi la kreskantan populariĝon de Solidarność, televida studio, 13an de decembro 1981




Jaruzelski kun Nicolae Ceaușescu




La grupa foto je la fino de la kunsido de la Varsovia Pakto, de la maldekstro: Gustáv Husák (Ĉeĥoslovakio), Todor Ĵivkov (Bulgario), Erich Honecker (Orienta Germanio), Miĥail Gorbaĉov (Sovetunio), Nicolae Ceaușescu (Rumanio), Wojciech Jaruzelski (Pollando) kaj János Kádár (Hungario), la 29an de majo 1987




Wojciech Witold Jaruzelski





























Wojciech Jaruzelski

Wolski

Jaruzelski (dekstre, en uniformo) kun Fidel Castro en Pollando, majo de 1972
Jaruzelski (dekstre, en uniformo) kun Fidel Castro en Pollando, majo de 1972

Naskiĝo

6-an de julio 1923
en Kurów
Morto

25-a de majo 2014
en Varsovio
Soldata kariero
Rango: Generalo de Pollando (laŭ la decido de Pola Sejmo degradita /la 6an de marto 2018)
Militoj:
Dua mondmilito
Medaloj:
Virtuti Militari Virtuti Militari Grand Cross.jpg







v  d  r


Information icon.svg



Generalo Wojciech Witold JARUZELSKI (laŭ la decido de Pola Sejmo degradita /la 6an de marto 2018) (naskiĝis la 6-an de julio 1923 en Kurów ĉe Lublin, mortis la 25-an de majo 2014 en Varsovio) estis pola politikisto kaj oficiro, ŝtatestro de Pollando en la jaroj 1985–1990.


Jaruzelski venas el katolika etnobela familio kaj plenkreskis en proksimo de Wysokie en (hodiaŭa) nordorienta Pollando. Post la enmarŝo de la germanaj trupoj en Pollandon en 1939, la familio fuĝis al Latvio kaj la sovetiaj instancoj deportis ilin al la Siberio. Jaruzelski kaj lia patro devis trudlabori. Lia patro, Władysław Mieczysław Jaruzelski, mortis en Bijsk (Altaja Regiono).


Pli poste Jaruzelski aliĝis al la polaj trupoj, starigitaj sur teritorio de Sovetunio kaj batalis en la Dua Mondmilito. Li estis edukita ĉe militfino ĉe la Pola Infanteria Altlernejo kaj la Ĝeneralstaba Akademio.


Jare 1945-1947 Jaruzelski batalas kontraŭ polaj kontraŭkomunismaj partizanoj proksime Częstochowa kaj Piotrków Trybunalski. Li kunlaboris kun Milita Informaĵo (Główny Zarząd Informacji) kiel agento sub pseŭdonimo "Wolski".


Jaruzelski aniĝis en 1947 en la Pola Unuiĝinta Laborista Partio. En 1956 li iĝis generalo (laŭ la decido de Pola Sejmo degradita /la 6an de marto 2018), en 1964 ano de la CK de PULP, en 1968 'ministro pri defendaj aferoj En 1968 dum la Marto 1968 (Pollando) li gvidis la antisemitan "purigadon" de pola armeo pri judoj kaj same partoprenis la enmarŝon de la Varsovia Pakto en Ĉeĥoslovakion por likvidi la Pragan printempon.


Jaruzelski iĝis en 1981 unua sekretaro (gvidanto) de PULP, kiam la sindikato Solidarność de Lech Wałęsa akiris pli kaj pli da nacia kaj internacia konateco. Li iĝis la 11-an de februaro ĉefministro de Pollando kaj enkondukis la 13-an de decembro 1981 militleĝon (armean gvidadon), por rompi la kreskantan populariĝon de Solidarność, sed tio ne sukcesis ĉar ĝi agadis plu kaŝe. Li devis rekoni en aprilo de 1989 la Solidarecon kaj tiu akiris ĉiujn lokojn en la parlamento, dum la duonliberaj elektoj, la 4-an de junio.


Li estis de 1989 ĝis 1990 Ŝtatprezidanto de Pollando, kiam Lech Wałęsa anstataŭis lin.


Lia decido en 1981 pri enkonduko de dekreto pri militleĝo (militara gvido) estas disputata eĉ hodiaŭ: unuflanke oni vidas tion superflua, aliflanke oni vidas tion savagado por eviti la batalojn kun la sovetaj trupoj, puĉo.


Jaruzelski petis pardonon en aŭgusto de 2005 pro partopreno de Pollando en la enmarŝo.


La 28-an de marto 2006, aljuĝis krucon Siberia Ekzilo la pola prezidento Lech Kaczyński. Oni deklaris hazarda eraro la aljuĝon kaj Jaruzelski redonis la premion la 30-an de marto 2006.


La pola registaro serĉas pruvojn kontraŭ Jaruzelski por lia agado kiel spiono en 1946 kaj kontraŭleĝaj agadoj en 1981 (la militleĝo). Post fino de la militleĝo (milita stato en Pollando) li ricevis kiel unusola polo platenan-oran Ordenon de Lenin kaj Vjaĉeslav Molotov en sia memorlibro - tute malkonata en Pollando - konstatis, komentante enkondukon de la militleĝo (milita stato): Bolŝevikoj estis malmultaj inter poloj. Jaruzelski anstataŭis nin.


Pro liaj krimaj agadoj en la jaro 1946 kontraŭ Anatemitaj Soldatoj, la Pola ribelo de Decembro 1970 kaj kontraŭleĝaj agadoj en 1981, la militleĝo, (milita stato en Pollando) en la jaro 2016 laŭ propono de defend-ministro Antoni Macierewicz kaj laŭ decido de Pola Sejmo (la 6an de marto 2018) li estis degradita de la rango generalo.



Vidu ankaŭ |



  • Marto 1968 (Pollando)

  • Pola ribelo de Decembro 1970

  • Milita stato en Pollando

  • Ryszard Kukliński



Ektseraj ligiloj |



  • Multimedialna strona


  • Ryszard Kukliński: Jaruzelski’s Attitude Behaviour and Style raporto al CIA el 1983






  • Wojciech Jaruzelski en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Wojciech Jaruzelski en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)














Antaŭe: Prezidento de Pollando Poste:
Ŝtata Konsilantaro
1989 - 1990
Lech Wałęsa




Popular posts from this blog

Franz Schubert

Erzsébet Schaár

Ponta tanko