Universitato de Göttingen






Universitato de Göttingen, Wilhelmsplatz


La Universitato de Göttingen (en la germana Georg-August-Universität Göttingen) malfermiĝis al studentoj en la jaro 1737 fondita de Georgo la 2-a Aŭgusto, princo-elektisto de Hanovro kaj reĝo de Britio en la jaro 1734. Tuj akiris elstaran lokon en la scienca medio. Jam en 1823 ĝi studigis 1.547 studentojn. Ĝi startis per kvar altlernejoj (Teologio, Medicino, Juro kaj Literaturo) kaj tuj konvertiĝis en unu de la universitatoj plej vizitataj de Eŭropo.




Biblioteko SUB.


La universitato nune havas 13 altlernejojn kaj 24.000 studentojn. Tie laboras 2.500 profesoroj kaj aliaj universitatanoj, asistitaj de kromaj 8.000 teknikoj kiuj laboras en administrado. Postmilite ties etendo okazigis la setlejon de nova "universitata" kvartalo norde de la urbo, situa en Weende. La arkitekturo de la malnova universitato vidiĝas en la Auditorium Maximum (1826/1865) aŭ la granda prelegejo (1835/1837) en la Wilhelmsplatz (Vilhelmaplaco).


La biblioteko de la universitato (Niedersächsische Staats- und Universitätsbibliothek, SUB) enhavas pli da 4,5 milionoj de libroj kaj valoregaj manuskriptoj; la akademio de sciencoj, planita kiel Reĝa Societo por la Sciencoj kaj kvar institutoj priserĉadaj de Societo Max Planck por la helpo de sciencoj kun laboras kun la universitato.


Inter la docentoj de la universitato estas ekzemple



  • Sepo de Göttingen


  • Adolf Busemann, frua pioniro de aerodinamiko,


  • Gerald Hüther, konata neŭrosciencisto kaj


  • Claude Trésorier, romanisto kaj esperantisto


  • Georg Friedrich Benecke, germanisto




  • Universitato de Göttingen en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Universitato de Göttingen en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár