Vojo









Disambig.svg
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Vojo (Escrivá)




Montara vojo kun turniĝoj en la francaj Alpoj





Interstate 80, la dua plej longa usona ekspresvojo, iras de Kalifornio ĝis Nov-Ĵerzejo


Vojo estas identigebla pado inter du aŭ pluraj geografiaj lokoj.
Vojoj povas esti preparitaj, ekzemple per pavimo, por faciligi la suriradon, tamen tio ne estas deviga. Historie multaj vojoj estis rekoneblaj sen formalaj konstruaĵoj.


Laŭ Francisko Azorín vojo estas Spaco trairota por sin movi de unu loko al alia. Loko speciale preparita por veturiloj aŭ piedirantoj. Spaco trairita de moviĝanta korpo.[1] Li indikas etimologion el la latina via (vojo). Kaj li aldonas la terminojn fervojo, por vojo kun reloj por vagonaro; vojkruciĝo, por loko, en kiu du aŭ pluraj vojoj renkontiĝas transverse; vojforko, aŭ duforkiĝo, por loko, kie unu vojo dividiĝas en du; subvojo, supravojo, akvovojo, tramvojo, ĉefvojo.[2]




Enhavo






  • 1 Tipoj kaj teĥnikoj


  • 2 Gravaj vojoj


  • 3 Proverbo


  • 4 Referencoj


  • 5 Aliaj projektoj





Tipoj kaj teĥnikoj |




  • Ŝoseo

    • Pavimo

    • Asfalto



  • Aŭtoŝoseo

  • Kanalo

  • Fervojo




Konstruo de vojo



Gravaj vojoj |



  • Beringio

  • El Camino Real

  • Galeón de Manila

  • Jakoba vojo

  • Rivero Janceo

  • Orient Express

  • Siberia fervojo

  • Silka vojo

  • Triangula komerco



Proverbo |


Ekzistas pluraj proverboj pri vojo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:









  • Citaĵo

     Ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj. 







  • Citaĵo

     Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas. 







  • Citaĵo

     Vojon batitan herbo ne kovras. 



Referencoj |




  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 212.


  2. Azorín, samloke.


  3. Lernu



Aliaj projektoj |




  • Vojo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Vojo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Vojo en ReVo









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár