Preĝejo
Preĝejo[1] aŭ didomo[mankas fonto] estas konstruaĵo destinita por religiaj preĝo kaj kulto.
Ekzistas du manieroj por nomi la preĝejojn por diversaj religioj: Aŭ oni aldonas adjektivan formon de la religinomo al la vorto "preĝejo" (ekzemple "kristana preĝejo", "islama preĝejo", "hindua preĝejo", "juda preĝejo" ktp), aŭ oni uzas la jenajn vortradikojn:
pagodo = budhisma preĝejo
moskeo = islama preĝejo- kirko = kristana preĝejo
sinagogo = juda preĝejo
temploj = preĝejoj de diversaj religioj (interalie de Hinduismo, Ŝintoismo, Zaratuŝtrismo)
spiritisma centro = spiritisma preĝejo
La dua sistemo havas la malavantaĝon, ke apenaŭ eblas enkonduki apartan radikon por la preĝejo de ĉiu religio, kaj ke ĝi necesigas lernadon de pli da novaj radikoj. Aliflanke ĝi havas la avantaĝon, ke eblas pli bone subdiferencigi: "sunaisma moskeo" pli koncizas ol "sunaisma islama preĝejo", "romkatolika kirko" pli koncizas ol "romkatolika kristana preĝejo" ktp. En artikoloj eble pravigeblus simple malmencii la religion, do simple skribi "ŝijaisma preĝejo", "baptisma preĝejo", "aŝkenaza preĝejo", "alevita preĝejo", "jezuita preĝejo", "oomota preĝejo", "metodista preĝejo" ktp., sed tio despli necesigus detalan studon de la adjektivaj novaj radikoj, por scii pri kio temas, kaj en precice difina konteksto kiel ekzemple en vikipediaj kategorioj necesas mencio de la religia aparteno de preĝejo.
Pro tio, ke Esperanto unue disvastiĝis precipe en la kristane influita mondo, la vorto "preĝejo" sen pliklarigo, pri kiu religio temas, ofte estis (kaj ankoraŭ foje estas) uzata por kristanaj preĝejoj. Tamen oni notu bone, ke per si mem la vorto "preĝejo" ne esprimas, ke temas pri kristana preĝejo.
Enhavo
1 Proverbo
2 Galerio
3 Eksteraj ligiloj
4 Referencoj
Proverbo |
Ekzistas pluraj proverboj pri preĝejo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

„ Malriĉa kiel muso preĝeja. ”

„ Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo. ”

„ Preĝejo proksima, sed Dio malproksima. ”
Galerio |

budhisma preĝejo (templo) en la urbo Kuta, Indonezio

preĝejo de Hare Krishna (templo) en la urbo Anantapur, Barato

hinduisma preĝejo (templo) en la urbo Kuta, Indonezio

islama preĝejo (moskeo) en la urbo Kinabalu, Malajzio

judisma preĝejo (sinagogo) en la urbo Plzeň, Ĉeĥio

kristana preĝejo (kirko) sur Lofot-insuloj, Norvegio

kristana preĝejego (katedralo) en Laŭzano, Svislando
romia preĝejo (templo) en Nimo, Francio
Eksteraj ligiloj |
Artikoloj pri preĝejoj esperante
Referencoj |
↑ vortaro.net
↑ Lernu