Esperanto-gazeto






Kovrilpaĝo de la 2015-11a numero de la revuo Esperanto


Esperanto-gazeto estas periodaĵo (tradicie, sed malprecize nomita gazeto) aŭ en Esperanto aŭ en alia lingvo pri Esperanto. Kelkfoje oni inkluzivas ankaŭ alilingvajn periodaĵojn, kiuj dum certa tempo publikigis regulan rubrikon skribitan en Esperanto. Kontraŭ la bibliografia kutimo en bibliotekoj oni tradicie ne inkluzivas publikigaĵojn kun longa aper-ritmo kiel jarlibroj, kongreslibroj, regule aperantaj adreslibroj kaj similaj.


La terminoj por Esperanto-periodaĵoj forte varias, ekzemple letero, folioj, informilo, cirkulero, gazeto, revuo, ĵurnalo, magazino kaj aliaj. La uzo ofte estas malpreciza. Tiu ĉi artikolo pro tio ne distingas periodaĵojn laŭ tiuj kategorioj.





La Esperantisto, 1889


De la unua Esperanto-periodaĵo, La Esperantisto, aperis pli ol dek mil titoloj de tre malsama amplekso, enhavo, daŭro kaj kvalito (vidu la bazan literaturon malsupre). La plejmulto nur mallonge aperis, la averaĝa daŭro estas ĉirkaŭ 5 jaroj.




Enhavo






  • 1 Klasifikoj


  • 2 Ŝanĝo de la gazetara merkato


  • 3 Konservado de Esperanto-gazetoj


  • 4 Baza literaturo


  • 5 Listo de Esperanto-periodaĵoj


    • 5.1 Beletraj


    • 5.2 Fakaj


    • 5.3 Tutmondaj


    • 5.4 Listo laŭ kontinentoj


      • 5.4.1 Afriko


      • 5.4.2 Ameriko


      • 5.4.3 Azio kaj Oceanio


      • 5.4.4 Eŭropo




    • 5.5 Songazetoj


    • 5.6 Retgazetoj


    • 5.7 Novaĵagentejoj


      • 5.7.1 Paperaj


      • 5.7.2 Enretaj




    • 5.8 Nacilingvaj/informaj


    • 5.9 Malaperintaj/ĉesintaj gazetoj


    • 5.10 Historiaj Esperanto-gazetoj


      • 5.10.1 Naciaj kaj aliregionaj






  • 6 Bibliografio


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Eksteraj ligiloj





Klasifikoj |


Oni povas klasifiki Esperanto-periodaĵojn laŭ multaj aspektoj, ekzemple laŭ:




  • temo: ekzemple literatura, faka, movada, politika, prireligia, porjunulara, porinfana, kaj tiel plu


  • eldonisto: ekzemple (internacia aŭ nacia) Esperanto-organizaĵo, komerca Esperanto-entrepreno, ekstermovada instanco kiel ŝtata informejo, kaj tiel plu


  • nombro da redaktoroj: periodaĵo de unuopulo aŭ de skipo


  • profesieco: amatora, profesia

  • ankoraŭ aperanta aŭ malaperinta


  • aper-ritmo: regula / laŭokaza, taga, semajna, monata, dumonata, trimonata aŭ sesmonata


  • aper-periodoj: ekzemple frua Esperanto-gazetaro (antaŭ la unua mondmilito), intermilita periodo, 1950-aj jaroj, kaj tiel plu


  • eldon-loko: laŭ landoj, regionoj, urboj, kaj tiel plu


  • eldon-formo: manskribita, stencilita, kopiita, presita, elektronika, reta, kaj tiel plu kun aŭ sen ilustraĵoj


  • prilaboriteco: ekzemple kun aŭ sen jarindekso, registrita aŭ ne en elektronikaj bibliografioj, kaj tiel plu



Ŝanĝo de la gazetara merkato |





Geologio internacia, 1968


La merkato de Esperanto-periodaĵoj ĉiam estis ŝanĝema kaj ekzistas nur malmultaj konstante dum multaj jaroj aperintaj gazetoj, kiel ekzemple Heroldo de EsperantoMonato. Dum la lastaj jaroj malaperis pluraj konataj periodaĵoj. Post la kolapso de la iama soveta bloko en 1989/1990, malaperis preskaŭ ĉiuj periodaĵoj el tiuj landoj, post kiam la antaŭaj ŝtataj subvencioj forfalis (tipa ekzemplo estas Hungara Vivo). Sed ankaŭ en okcidenteŭropaj landoj ĉesis aperi periodaĵoj kun eĉ jardeke longa tradicio, kiel ekzemple La Brita Esperantisto de la tiea Esperanto-organizo aŭ La Espero de la Sveda Esperanto-Federacio. La laborista Esperanto-gazetaro hodiaŭ estas multe malpli forta ol dum la 1930-aj aŭ 1950-aj jaroj. Pri la kialoj ne ekzistas tute klara bildo. Rolon povas ludi ebla malfortiĝo de la landaj kaj aliaj Esperanto-organizoj, sed ankaŭ la kreskanta disvastiĝo de aliaj inform-kanaloj kiel la reto, retpoŝtaj dissendolistoj, kaj tiel plu. Multaj gazetoj jam tute ne plu aperas en papera, sed nur en elektronika formo (ekzemple El Popola Ĉinio); aliaj havas eldonojn en ambaŭ formoj (ekzemple Esperantologio, Berlina informilo); tria grupo ankoraŭ restas nur kiel tradiciaj, presitaj komunikiloj. Tia evoluo ne estas aparta fenomeno de la esperanta gazetaro, sed simile trafas ankaŭ la ekstermovadan.



Konservado de Esperanto-gazetoj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Esperanto-arkivo kaj Esperanto-biblioteko.



La biblioteko “Hector Hodler”, ene de la Centra Oficejo de UEA


La plej gravaj Esperanto-bibliotekoj ankaŭ kolektas kaj registras Esperanto-periodaĵojn.


Konservado de Esperanto-gazetoj estas malfacila, kapital-intensa kaj urĝa tasko, ĉar dum preskaŭ cent jaroj ili estis presita sur acida papero, kiu facile detruiĝas kaj disfalas. Por savi ilin de pereo kaj facile alirigi ilin oni tial komencis kopii aŭ skani Esperanto-periodaĵojn. Fine de la 2008 ekzistis precipe du priaj projektoj: Gazetoteko Lanti kaj La Esperanta Gazetejo.



Baza literaturo |


La faka literaturo pri Esperanto-periodaĵoj estas tiel ampleksa, ke ne eblas listigi ĝin iel komplete. Plej bazaj konsult-verkoj estas:




  • 1992: Rondo Takács. Inventaro de planlingvistikaj periodaĵoj. Sant Pau D'Ordal: Hispana Esperanto-Muzeo 1992, 132 p.


  • 1934: Katalogo de la Esperanto-Gazetaro. Jablonné n. Orl. 1934.


  • 1929/1973: Bibliografio de Internacia Lingvo, Genève 1929, represo Hildesheim, New York 1973.


La plej facile konsultebla bibliografio de Esperanto-periodaĵoj estas la datumbazo "Trovanto" de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo



Listo de Esperanto-periodaĵoj |


Jen la listo de kelkaj Esperanto-periodaĵoj, ordigita alfabete laŭ kategorioj, ignorante la artikolon la. Se vi skribas novan artikolon pri gazeto, bonvolu forigi la ekstervikipedian ligilon en ĉi tiu paĝo.



Beletraj |





Beletra Almanako, Februaro 2016




  • Beletra Almanako [1]


  • Fenestro, reta ĉiumonata internacia literatura revuo.


  • Komencanto, dumonata internacia papera revuo por komencantaj aŭtoroj kaj komencantaj esperantistoj. Vidu pli rete: [2]


  • La Gazeto [3], mondkultura revuo en Esperanto: eseoj, rakontoj, tradukoj, recenzoj, ktp.


  • La Karavelo, dumonata kultura revuo en Esperanto, ĉefe beletra.


  • Literatura Foiro, dumonata kultura revuo en Esperanto


  • Penseo, CN, beletra


  • Scienco kaj Kulturo, internacia dumonata esperantlingva revuo pri literaturo, kulturo kaj aktualaj problemoj de scienco



Fakaj |




Titolpaĝo de Scienco kaj Kulturo, 2012


Sciencoj




  • Esperantologio/Esperanto Studies, lingvistika scienco


  • Homarane, kajero pri socio, filozofio, religio

  • Medicina Heroldo


  • Medicina Internacia Revuo (en/eo), oficiala organo de la Universala Medicina Esperanto-Asocio


  • Scienca Revuo, organo de la Internacia Scienca Asocio Esperanta


  • Scienco kaj Kulturo, internacia dumonata esperantlingva revuo pri aktualaj problemoj de scienco, pri kulturo kaj literaturo


  • Teleskopo (revuo) [4], scienca revuo


Religio




  • Ateismo, bulteno de la Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo

  • Dia Regno, protestanta

  • Dio Benu, gazeto de la Ĉeĥa IKUE-sekcio, katolika


  • Espero Katolika [5]


Aliaj



  • Aŭroro (gazeto), por blinduloj


  • Etnismo [6], revuo de la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj


  • Hungara Fervojista Mondo, revuo de la Fervojista Esperanto-Movado en Hungario


  • Merkato, revuo de la Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio (IKEF) ekde aŭgusto 1984


  • La Skolta Mondo, oficiala organo de Skolta Esperanto-Ligo


  • Semajno de enigmoj, la monata revuo de krucvortenigmoj esperante



Tutmondaj |




Kovrilo de la 2015-01a numero de Kontakto


Organo-revuoj




  • Aveno - jara bulteno de Asocio de Verduloj Esperantistaj


  • Esperanto, revuo de la Universala Esperanto-Asocio


  • Familia Esperanto - neregula cirkulaĵo de Rondo Familia


  • Internacia Pedagogia Revuo, revuo de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj por instruistoj


  • Juna Amiko, revuo de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj por lernantoj


  • Kajeroj el la Sudo Bulteno de la Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj [7]


  • Kontakto - Revuo de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. UEA/TEJO, junulara


  • La Juna Penso, organo de la Junulfako de SAT


  • Sennacieca Revuo, jara kultura revuo de SAT


  • Sennaciulo, [8], monata organo de SAT


En Esperanto pri aliaj aferoj




  • Femina - socikultura revuo en Esperanto, ne nur por virinoj

  • Laŭte!


  • Le Monde diplomatique en Esperanto [9] - Esperanta eldono de la franca monatgazeto Le Monde diplomatique; ĉefredaktisto: Vilhelmo Lutermano; vd ankaŭ Monda Asembleo Socia (MAS).


  • La KancerKliniko - politika, kultura, skandalema, ajnista.


  • Monato - Internacia magazino pri kulturo, scienco, politiko kaj moderna vivo.

  • Naturista Vivo


  • Rok-Gazet' - pri muziko


  • Zajn' - revueto pri anarkiismo kaj alternativaj vivstiloj


Pri la Esperanto-movado




  • Eventoj - Eventoj, perantoj, servoj. Krome: Plena Kalendaro de Esperanto-aranĝoj, E-novaĵservo: ret-info, dokumentoj de UEA, ktp.


  • Heroldo de Esperanto - trisemajna informa gazeto pri la Esperanto-mondo


  • TEJO Tutmonde, UEA/TEJO, junulara, nun movada rubriko ene de la revuo Kontakto



Listo laŭ kontinentoj |



Afriko |




  • Inter ni [10] Malagasa reta kaj papera gazeto.


  • KomACE de la Afrika Centro Esperantista, aperanta regule en la retpaĝo de Monda Asembleo Socia (MAS): [11]


  • Esperanto en Afriko estas la bulteno de la Afrika Komisiono de UEA



Ameriko |


Flago-de-Brazilo.svg Brazilo




Kovrilo de la 12-a eldono de Momenton!, 2008




  • Brazila Esperantisto, organo de la Brazila Esperanto-Ligo

  • Momenton!

  • La Lampiro


Flago-de-Kanado.svg Kanado




  • Lumo, organo de Kanada Esperanto-Asocio


  • Alumeto [12]


  • Juna alumeto [13], junulara


  • La Riverego, bulteno de Esperanto-societo kebekia


Flago-de-Kolombio.svg Kolombio



  • Andaj Ondoj [14] - Oficiala ret-revuo de Kolombia Esperanto-Ligo.

Flago-de-Meksiko.svg Meksiko



  • Ni ĉiuj, bulteno de Meksika Esperanto-Federacio

Flago-de-Usono.svg Usono




  • Usona Esperantisto, oficiala bulteno de Esperanto-USA


  • Novjorka prismo [15], NY


  • Ĉizilo, retrevuo ĉe la Universitato de Kostariko


  • La NASKa Fasko, bulteno dumkursara de NASK



Azio kaj Oceanio |



  • Esperanto en Azio, bulteno de la Azia Komisiono de UEA

Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio kaj Flago-de-Nov-Zelando.svg Nov-Zelando



  • Esperanto sub la Suda Kruco [16], komuna oficiala organo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio kaj la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio.

Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio




  • El Popola Ĉinio [17], magazino kun diversaj rubrikoj: novaĵoj pri Ĉinio kaj esperanta movado,

  • ĝeneralaj informoj pri Ĉinio (kulturo, turismo, ktp.)


  • Informilo de ĈEL (zh/eo), oficiala organo de la Ĉina Esperanto-Ligo


  • Tra la mondo,


  • Tra la mondo estas sendependa revuo pri Esperanto-movado. 


  • Fonda dato: La 1-a de januaro 2017.


  • Eldonanto: Esperanto-Centro Ora Ponto, Ĉinio


  • Eldona ritmo: trimonata.


  • Ĉefredaktoro(fondinto de la revuo): Trezoro Huang Yinbao


  • Novaĵo pri la 1-a numero de Tra la mondo:


Post malapero de la papera revuo El Popola Ĉinio en la jaro 2001, oni neniam legis paperan revuon pri Esperanta Movado en Ĉinio escepte la dulingva Informilo de Ĉina Esperanto-Ligo. En januaro 2017 la nova revuo Tra la mondo estis eldonita en Ĉinio. Ĝi estas fondita de Trezoro Huang Yinbao, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto, helpe de kelkaj aktivuloj. Ĝi estas sendependa revuo pri Esperanto en Ĉinio. La sezona revuo estas eldonita kolore papera kaj reta en formato A4(202mm×268mm). 



Dosiero:Tra-la-mondo(reta).pdf


En la revuo Trezoro, ĉefredaktoro, diris: "Dum la volontula laborado en la Centra Oficejo de UEA septembre kaj oktobre 2016, foliumante amason da revuoj en Esperanto el diversaj landoj venis al mi ideo krei revuon pri Ĉinio, kies civitanoj atingas sesonon de la tutmonda loĝantaro. Agado estas pragmata ol resti en pensado. Jen aperas la revueto Tra la mondo. La revuo aperigas/os artikolojn pri diversaj temoj pri Esperanto en Ĉinio." Post reveno al Ĉinio li tuj komencis prepari eldonadon de la revuo.


En la 1-a numero la revuo aperigis 42 artikolojn en ĉirkaŭ dudek rubrikoj, ekzemple, Azia kongreso, Esperanto en Ĉinio, Esperantistoj, Intervjuo, Lernejoj, Ekzamenoj, Kursoj, Libroj, Kunvenoj, Seminario, Pensado, Junuloj, Infanoj, Vojaĝoj, Retejoj, Donaco kpt. El la revuo oni povas facile trovi diversajn informojn, eĉ historiajn materialojn, pri Esperanto-Movado en Ĉinio. Oni povas trovi ankaŭ artikolojn pri literaturo, scienco, arto kaj turismo. La ĵus elektita nova estrarano de ISAE kreis ankaŭ specialan rubrikon Scienco en la revuo. Por plifortigi kaj bonkvalitigi la revueton, la redakcio serĉas internaciajn kunlaborantojn por venontaj numeroj. Kontaktu: trezoro@qq.com aŭ agrikulturo@126.com. (Teksto de Wei Shan) el El Popola Ĉinio


La 1-a numero de 2017 de Tra la mondo estas senpage elŝultebla ĉe http://www.elerno.cn/elibro/Tra-la-mondo(reta).pdf


La reta versio de la 1-a numero 2017 en formato PDF.



Flago-de-Irano.svg Irano


  • Irana Esperantisto

Flago-de-Israelo.svg Israelo



  • Israela Esperantisto [18], revuo de la Esperanto-Ligo en Israelo

Flago-de-Japanio.svg Japanio




Kovrilo de la 89-a numero de La Junuloj, 2011




  • La Revuo Orienta (ja/eo), monata organo de Japana Esperanto-Instituto


  • La Junuloj (ja/eo), du-monata gazeto de Japana Esperanto-Junularo


  • La Movado (ja/eo), organo de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG) en Japanio


  • Nova Vojo (ja/eo/en), oficiala revuo de Esperanto-Populariga Asocio


  • Ponteto, organo de Esperanto-Ligo de Kantoo en Japanio. Du-monata gazeto kun 24 paĝoj en B5-formato.


Flago-de-Sud-Koreio.svg Sud-Koreio



  • La Espero el Koreio


  • La Lanterno Azia (ko/eo), monata organo de Korea Esperanto-Asocio


  • Verda Voĉo (ko/eo), du-monata gazeto de Korea Esperanto-Junularo


Flago-de-Tajvano.svg Tajvano



  • Formoza Folio (zh/eo), ĉiujara revuo de lernejo-klubo de Esperanto en la urbo Pingtongo.


Eŭropo |




Monato, aŭgusto 2015


Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio



  • Belga Esperantisto

  • Flandra Esperantisto

  • Horizontaal

  • Monato

  • Sonorilo


Flago-de-Britio.svg Britio




  • La Brita Esperantisto, revuo de la Esperanto-Asocio de Britio


  • Esperanto en Skotlando, periodaĵo de la Esperanto-Asocio de Skotlando


Flago-de-Bulgario.svg Bulgario



  • Bulgara Esperantisto, organo de la Bulgara Esperanto-Asocio

Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio




  • Starto [19], presorgano de Ĉeĥa Esperanto-Asocio


  • Informilo [20], monata gazeto de la Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj, kun kvaronjara kultura suplemento “Antaŭen”


Flago-de-Danio.svg Danio



  • Esperanto en Danio, membro-organo de la Dana Esperanto-Asocio

Flago-de-Finnlando.svg Finnlando



  • Esperantolehti [21], organo de la Esperanto-Asocio de Finnlando

Flago-de-Francio.svg Francio




  • EsperantÒC (fr/oc)


  • JEFO informas, junulara


  • Le Monde de l'Espéranto (fr/eo), revuo de Espéranto-France


  • Norda Gazeto, norda Francio


  • La SAGO, gazeto de SAT-Amikaro


  • Saluton (S@luton), UK, junulara (nefunkcianta?)


  • La Movado (1909)


Flago-de-Germanio.svg Germanio



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-gazetoj en Germanio.



  • Berlina informilo [22], Berlino


  • Esperanto aktuell [23] (de/eo), Gazeto de Germana Esperanto-Asocio - Zeitschrift des Deutschen Esperanto-Bundes


  • Esperanto Gazeto [24], gazeto de la germana klubo Esperanto-Gruppe Unterweser (Esperanto-Grupo Subvisurgo)


  • Esperanto Hamburg [25], gazeto de la Hamburga Esperanto-Societo, Germanio


  • Kune [26], junulara

  • Magdeburga folio


  • Verda informilo [27], oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN)


Flago-de-Hispanio.svg Hispanio




  • Boletín, bulteno de la Hispana Esperanto-Federacio


  • Eŭska Kverko, Eŭskio

  • Gazeto andaluzia


  • Kajeroj el la Sudo [28], bulteno de la Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj (HALE)


  • Kataluna Esperantisto [29] (ca/eo), oficiala organo de Kataluna Esperanto-Asocio


  • Nia voĉo, flugfolio de la Madrida Esperanto-Liceo


Flago-de-Irlando.svg Irlando



  • Nova Irlanda Esperantisto, oficiala organo de la Esperanto-Asocio de Irlando

Flago-de-Italio.svg Italio




  • L'Esperanto (it/eo) [30], organo de la Itala Esperanto-Federacio


  • Nova Sento, junulara


Flago-de-Kroatio.svg Kroatio




  • Kroata esperantisto [31]


  • Zagreba Esperantisto [32], revuo de la Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj


Flago-de-Litovio.svg Litovio



  • Litova Stelo [33], oficiala organo de la Litova Esperanto-Asocio

Flago-de-Nederlando.svg Nederlando





Jongeren Esperanto Nieuws, JEN, nuntempa junulara gazeto el Nederlando




  • Fenikso, membrogazeto de Esperanto-Nederland


  • JEN [34] (be/nl), junulara


Flago-de-Norvegio.svg Norvegio



  • La norda lumo


  • Norvega Esperantisto, oficiala organo de la Norvega Esperantista Ligo


Flago-de-Pollando.svg Pollando



  • Tamen


  • Kedzierzyn-Kozle Kuriero de Esperanto (nefunkcianta?)


  • Pola Esperantisto, revuo de la Pola Esperanto-Asocio


Flago-de-Rumanio.svg Rumanio




  • Bazaro, Kluĵo


  • ES-TO, Temeŝvaro


Flago-de-Rusio.svg Rusio





La Ondo de Esperanto, 6-a numero de 2015



  • La Ondo de Esperanto


  • Rusia Esperanto-Gazeto, landa revuo en kiu troviĝas la “Bulteno de REU” (Rusia Esperantista Unio) kaj la kultura revuo “La verda KoRo”

  • Scienco kaj Kulturo


Flago-de-Slovakio.svg Slovakio



  • Esperantisto Slovaka, gazeto de la Slovakia Esperanta Federacio

Flago-de-Svedio.svg Svedio




  • La Espero, organo de la Sveda Esperanto-Federacio

  • La Hirundo


Flago-de-Svisio.svg  Svislando



  • SESi (Svisa Esperanto-Societo informas), Informbulteno de SES, aperanta kvaronjare


Songazetoj |



  • Esperanta Songazeto

  • Najtingalo



Retgazetoj |




  • Amuze [35], distraj legaĵoj [ nefunkcianta? ]


  • Aveno [36], Asocio de Verduloj Esperantistaj [37]


  • Ĉau! [38], retmagazino pri la ĉiutago [ nefunkcianta? ]


  • Elektronika Bulteno de EASL [39] [ nefunkcianta? ] [ nefunkcianta? ]


  • Esperantologio / Esperanto Studies [40] [ nefunkcianta? ]


  • Esperanto-Ligo Ciberspaca [41] La kunigilo en eo


  • La Fasko [42] - Faru, Amu, Subtenu, Kuraĝigu, Ofertu. La inicialoj donas la nomon de tiu reta revuo. [ nefunkcianta? ]


  • Flandra Gazetara Elekto [43] - Novaĵoj tradukitaj. [ nedisponebla esperantlingve? ]


  • Forumo [44], LSG, samseksama


  • Ĝangalo E-Portalo - Novaĵoj, magazino, forumo, pri Esperantujo kaj la tuta mondo.


  • Ĝisdatigo, anarkisma


  • Hilelisto [45] [ nefunkcianta? ]

  • La Hodiaŭa Ĵurnalo


  • Interhelpo [46], Anarkiista esperanta bulteno [ nefunkcianta? ]


  • Inter ni [47] Malagasa reta kaj papera gazeto


  • Internacia gazeto organo de KatoDika Klubo


  • Kiosko [48] - Virtuala gazetara kiosko kiu ebligas konsulti multege da diversaj magazinoj kaj gazetoj en diversaj lingvoj.


  • Komentoj [49] La unua ĉiutaga Esperanto-ĵurnalo - Legantpaĝo, Kio okazas en la mondo? Tagaj eventoj en Svislando. Anoncoj, Movado, Sporto, Ŝercoj, Esperanto-Societo Zuriko. [ nefunkcianta? ]


  • Komputora mondo [50], komputoroj, interreto [ nefunkcianta? ]


  • La Krokodil' [51], informbulteno de EKC Tuluzo, dulingva (franca, esperanto).


  • Kva!Kvak! [52] [ nefunkcianta? ]


  • Libera Folio - sendependa movada bulteno


  • Lingva retgazeto, Boris Kolker


  • Male [53] "malaktuale kaj malinterese pri movadaj mal- kaj okazoj" [ nefunkcianta? ]


  • Monato - Internacia magazino pri kulturo, scienco, politiko kaj moderna vivo.


  • Monda solidareco [54] [ nefunkcianta? ]


  • Mozaiko [55] monata vikirevuo, magazino de interesaĵoj bazita plejparte sur Esperanta Vikipedio - aperas ekde septembro 2010 en la retpaĝaro de ĈEA


  • Nordhungaria Informo [56], informilo de Esperanto-Amika Rondo "Király Lajos" en Miskolc, ankaŭ havebla en la hungara


  • Nun [57], aktualaj informoj pri esperanto, internacia [ nefunkcianta? ]


  • La Ondo de Esperanto - Gazeto el Rusio. RU


  • Penseo, CN, beletra


  • Rok-gazet', muziko


  • STUDIO - Novaĵoj - Radio - Televido - Ĵurnalo - Filmo - Librejo - Diversaĵoj en Esperanto


  • La skolta mondo [58] - Oficiala bulteno de Skolta Esperanto-Ligo kun retlegebla versio. [ nefunkcianta? ]


  • Tefloro [59] - [ nefunkcianta? ]


  • TEJO-aktuale - koncizaj novaĵoj pri TEJO


  • Uzino [60], originala kaj tradukita beletro [ nefunkcianta? ]


  • La Verda Krabo - franclingva reta monatletero de JEFO


  • Vikinovaĵoj - nova lingva versio de la Vikimedia projekto


  • Vola Püg' - Reta gazeto tute senpaga (sed ne ĉiam senpuga ;-) nur pri humuro kaj bildstrioj en Esperanto.



Novaĵagentejoj |



Paperaj |


  • Ret-Info


Enretaj |




  • Tutmondaj Voĉoj (Versio en Esperanto de Global Voices)


  • LabourStart [61] - Tutmonda sindikata novaĵservo en pluraj lingvoj.


  • Eventeo http://eo.eventeo.net nova retejo esperantlingva pri la plej diverstemaj mondaj novaĵoj : politiko, ekonomiko, kulturo, natura medio, sciencoj, distraĵoj ktp...


  • Heroldo komunikas - HeKo estas retagentejo je la servo de la establoj en aŭ apud la Pakto por la Esperanta Civito.

  • en Indymedia-reto ekzistas du Esperantlingvaj (vidu la artikolon)


  • Novaĵoj el Rusio (ne plu funkcianta)

  • Ĉilia Aero


  • Raporto.info http://raporto.info/ tutnova liberverkita novaĵagentejo fare de esperantistoj el kaj pri la tutmondo



Nacilingvaj/informaj |




  • El correo del esperanto, ES


  • Esperanto-nyt [62], DK


  • Esperanto-nytt [63], NO


  • Esperantonytt [64], SE


  • Horizontaal [65], NL


  • Monate ĉe vi, ES


  • Notícias interessantes do esperanto, BR


  • Ökumenisches Esperanto-Forum [66], DE


  • Tornado, PL - organo de Varsovia Vento



Malaperintaj/ĉesintaj gazetoj |





PACO, 1967



  • Budapeŝta Informilo

  • La Praktiko


  • Debrecena Bulteno, HU (2003)

  • Eventoj

  • Fokuso

  • Fonto

  • Hungara Vivo

  • Hungara Esperantisto

  • Katolika Mondo

  • Koncize

  • Kooperativa Stelo


  • Ktp!, de USEJ, la usona junularo - eksa

  • Nica Literatura Revuo


  • La Paĝio, HU, iama junulara periodaĵo de HEJ


  • PACO, revuo de Mondpaca Esperantista Movado (MEM)


  • pacaktivulo (bulteno) interna komunikado de MEM

  • Literatura Mondo

  • Nova Civito

  • Norda Prismo



Historiaj Esperanto-gazetoj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Frua Esperanto-gazetaro.


Naciaj kaj aliregionaj |



  • Belga Esperantisto

  • Bohema esperantisto

  • Bohema Revuo Esperantista

  • Germana Esperantisto

  • Irlanda Esperantisto

  • Lombarda Esperantisto

  • Meksikaj revuoj

  • Transalpa Esperantisto





Germana Esperantisto, januaro 1905


Internaciaj, fakaj, politikaj:


  • Lingvo Internacia


  • Geologio Internacia

  • Geografia Revuo

  • Homo kaj kosmo

  • Infanoj sur Tutmondo

  • Internacia Literaturo

  • La Nova Epoko

  • La Nova Etapo

  • La Nova Tago

  • Literatura mondo

  • Planlingvistiko

  • Proleta Literaturo



Bibliografio |



  • "La Esperanto-gazetaro" en Enkonduko en la Librosciencon de Esperanto, Reinhard Haupenthal, 1968. Nürnberg: Ludwig Pickel, p. 37-40.


  • Aleksander Korĵenkov, Ankoraŭfoje pri la Esperanta gazetaro. Eseoj. Sezonoj. Kaliningrado. 2007.



Vidu ankaŭ |




  • Ĝermolisto de Esperanto-eldonaĵoj kiuj ne havas apartan artikolon.


  • Ĵurnalistiko (i.a. kritiko pri novaĵdistribuado en Esperantujo)



Eksteraj ligiloj |




  • “Esperanto-gazetoj tra la tuta mondo„ – video-serio pri dekoj da gazetoj

  • Gazetejo.org - Esperanto-gazetoj rete legeblaj kaj elŝuteblaj

  • Esperanto-gazetoj en DMoz

  • Gazetoteko Lanti - arkivo de la malnovaj kaj novaj Esperanto-gazetoj

  • Germanlingve pri iamaj Esperanto-gazetoj

  • CDELI - Kolekto de periodaĵoj, ampleksa listo de Esperanto-gazetoj







Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár