John Cyprian Rust
EdE-R
John Cyprian RUST estis angla pastro anglikana. Mortis en la 29-a de junio 1927. Dum 53 jaroj paroĥestro de Soham. Klera lingvisto, kun bona scio pri lingvoj hebrea, araba, siria krom kelkaj modernaj. La traduko de la Nova testamento estas grandparte lia verko. La unua prediko en Esperanto estis la lia ĉe UK en Ĝenevo, 1906. En 1907 por la Kembriĝa UK li aperigis la unuan kristanan himnaron en Esperanto, Ordo de Diservo, kun kelkaj originalaj tekstoj kaj melodioj.