Kolín




Koordinatoj: 50°01′41″N 15°12′05″E  /  50.02806°N, 15.20139°O / 50.02806; 15.20139 (Kolín)
















































































































Kolín

germane: Kolin, germane: Köln an der Elbe
urbo

Kolin CZ town hall.JPG

Konstruaĵo de urbodomo en Kolín






Flag of Kolin.svg

Flago


Kolín coa.png

Blazono



Oficiala nomo: Kolín

Ŝtato

Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono

Mezbohemia regiono
Distrikto

Distrikto Kolín
Administra municipo

Kolín
Historia regiono

Bohemio

Riveroj

Elbo, Klejnárka

Situo
Kolín
 - alteco
220 m s. m.
 - koordinatoj

50°01′41″N 15°12′05″E  /  50.02806°N, 15.20139°O / 50.02806; 15.20139 (Kolín)

Areo
34,97 km² (3 497 ha)

Loĝantaro
30 823 (2006)
Denseco

881,41 loĝ./km²

Unua skribmencio

1261

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)
Poŝtkodo
280 02

NUTS 3
CZ020

NUTS 4
CZ0204

NUTS 5
CZ0204 533165

Katastraj teritorioj
4
Partoj de urbo
10
Bazaj sidejunuoj
42




Situo enkadre de Ĉeĥio

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Ĉeĥio



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kolín

Retpaĝo: www.mukolin.cz


Portal.svgPortalo pri Ĉeĥio



Preĝejo de sankta Bartolomeo




Bastiono de mezepoka fortikaĵo


Kolín estas urbo en la mezbohemia regiono de Ĉeĥio.


Ĉe enfluejo de rivero Klejnárka en Elbon, en loko de kolonigita vilaĝo Nový Kolín (Nova Kolín), kiu havis komunan preĝejan talenton kun proksima Starý Kolín (Malnova Kolín), fondis ĉirkaŭ la jaro 1257 Přemysl Otakar la 2-a pli junan vilaĝon, kiu ricevis nomon Kolín. La nova urbo elkreskis sur regula bazplano, kies centro estis longforma placo kun plurbloka konstruaĵaro en suda parto. El la tempo de la fondo de la urbo estas konataj nur tri masonitaj konstruaĵoj: paroĥeja preĝejo, urbodomo kaj jam neekzistanta dominikana monaĥejo kun preĝejo de sankta Virgulino Mario. La urbo estis ankaŭ fortikigita antaŭ la jaro 1261 per duzonaj remparoj, malfermitaj per tri pordegoj. La remparoj estis detruitaj en la 1-a duono de la 19-a jarcento, konserviĝis nur restaĵoj de muroj en la suda parto de la urbo.


Dominaĵo de Kolín estas preĝejo de sankta Bartolomeo, kies konstruado estis komencita en 1261 kaj ĝi daŭris ĝis la fino de la 13-a jarcento. En la jaro 1349 incendio difektis la preĝejon, al kies renovigo dediĉin monon imperiestro Karolo la 4-a. Komence de la 15-a jarcento trafis la urbon baldaŭ post si du grandaj incendioj (1413 kaj 1416), post kiu komenciĝis masonita konstruado de burĝaj domoj en la okcidenta parto de la placo. Dum husanaj militoj estis detruita dominikana preĝejo kaj en la liberigita spaco konstruis kolína hetmano Bedřich el Strážnice en la jaroj 1437 – 1448 gotikan burgon, el kiu konserviĝis portaloj, pordego kaj restaĵoj de muroj. En la 16-a jarcento la burgo estis alikonstruita al renesanca kastelo, pli malfrue ĝi estis reguligita barokstile kaj en la 19-a jarcento ĝi estis ŝanĝita en bierfarejon.


La urbo estis ofte suferigata de incendioj, tial renesancaj reguligoj estis rekovritaj per reguligoj barokaj, kiuj okazis post incendio en 1743. Tiam estis stile unuiĝinta ankaŭ aspekto de stratoj. Sudokcidente de la placo ekloĝis juda komunumo, el kies gheto konserviĝis tombejo kun tombŝtonoj el la 15-a ĝis la 19-a jarcentoj.


Regiona muzeo proponas ekspoziciojn pri la historio de la urbo kaj ĝi rememorigas ankaŭ famajn naskintojn el Kolín, inter kiuj apartenis rožmberka regento Jakub Krčín el Jelčany kaj Sedlčany (1535 – 1604), „la plej granda el pierotoj“ mimo Jean Gaspar Debureau (1796 – 1846), poeto Josef Svatopluk Machar (1869 – 1943) kaj pentristo Rudolf Kremlička (1886 – 1932). Longajn jarojn agadis en la urbo kapelestro František Kmoch, por honorigi lin ĉiam en junio okazas festivalo de blov-orkestroj nomata Kmochův Kolín (Kolín de Kmoch).



Transporto |


Tra Kolín gvidas grava elektrizita fervoja linio por trajnoj de Ostrava kaj Brno en direkto Prago kaj male.













Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)