Motoro

Multi tool use
Multi tool use







Benzinmotoro por konkursaŭto




Diversaj elektromotoroj


Motoro[1] estas ilo, kiu transigas iuspecan energion en mekanikan energion, cele al la realigo de mekanika laboro.


Plejofte la motoroj turnas ŝafton, per kiu oni aktivigas transmisiilon.


Ekzistas diversaj tipoj de motoro, kiuj diferencas depende de la energio uzata kaj de la transformprocezo.






    • Eksplodmotoroj, funkcias per brulo interna de fuelo. Tiamaniere la kemia energio transformiĝas en termika energio, kiu estas utiligata por fari laboron. Antaŭ la ekbruligado la motora fluido estas miksaĵo aero/fuelo. La fuelo povas esti benzino, dizeloleo, tergaso, hidrogeno, ktp.

    • Motoroj kun ekstera brulo de fuelo, estas tiuj en kiuj ne estas bruligata la motora fluido. La fuelo estas bruligata en aparta brulkamero kaj la termika energio estas transmisiata al la motora fluido tra la pareto. Tiuspecaj motoroj estas ekzemple la vapormaŝino, la vaporturbino, kaj la Stirling-motoro.




  • Elektromotoroj, utiligas la fakton, ke al konduktiloj troviĝantaj en magneta kampo kaj trafluataj per elektra kurento efikas forto. Tiu forto produktas tordomomanton kiu turnas la ŝafton.


  • Kvartakta motoro estas piŝtomotoro kun unu laborpaŝo en du rotacioj de la kranko.


Motoro ne povas esti cent-el-cente efika, ĉar parto de la energio perdiĝas pro froto aŭ aliaj fenomenoj. Precipe ĉe varmo-motoroj la leĝoj de termodinamiko ege limigas la efikecon.



Literaturo |


  • Heinz Grohe, Gerald Russ; Otto- kaj Dizelaj motoroj; (faklibro en germana lingvo): Otto- und Dieselmotoren : Arbeitsweise, Aufbau und Berechnung von Zweitakt- und Viertakt-Verbrennungsmotoren; (reĝimo, konstruo kaj kalkulado de (dutakta motoro) kaj (kvartakta motoro) / Heinz Grohe, Gerald Russ; 15-a eldono, loko: Würzburg : Eldonejo Vogel, 2010; 261 p. : il. serio: (Kamprath-Reihe); Vogel-faklibro: (Vogel-Fachbuch) ISBN 978-3-8343-3186-1 (k.); 3-8343-3186-4


Referencoj |





  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 1067





  • Motoro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Motoro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)











YLiYduXX9BG80xz D,hTp4A8wsGzww
sd7bXaRu37 s ebuHkyWk4 aH27wd7uZMzw1flr3rCq,d0ORstlAC39DJe1hvQUuzTA5V GvYhwyA XP1XLIfmr GUhG ENmY3 o Qj

Popular posts from this blog

The minimum number of groups for any class cannot be less than 2 error

Franz Schubert

Prelog