Ilerdo
Ilerdo | |
---|---|
Flago | Blazono |
La Malnova Katedralo | |
Oficiala nomo | Lleida |
Ŝtato | Hispanio |
Aŭtonoma Komunumo | Katalunio |
Provinco | Ilerdo |
Komarko | Segrià |
Poŝtkodo | 25001–25008 |
Areo | 155 km² |
Alteco | 238 m. |
Distanco | 130 km de Barcelono |
Loĝantaro | 131.731 loĝ. (2008) |
Riveroj | Segre |
Retejo | http://www.paeria.es |
Koordinatoj | 41°37′N 0°37′O / 41.617°N, 0.617°O / 41.617; 0.617 (Ilerdo) |
Ilerdo (laŭ la latina origina nomo Ilerda) aŭ Lejdo[1] (Lleida en kataluna lingvo) estas urbo en Katalunio, Hispanio. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma provinco (la plej okcidenta en Katalunio) kaj de distrikto (comarca) Segrià.
Ĝi estis sidejo de unu el la unuaj eŭropaj universitatoj, kvankam ĝi poste perdis gravecon.
Ĝi situas ĉe la rivero Segre kaj posedas tre bonan komunikeblecon, situanta mezvoje de Zaragozo kaj Barcelono.
Enhavo
1 Provinco
2 Bildaro
3 Eksteraj ligiloj
4 Notoj
Provinco |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Provinco de Ilerdo.
Lleida estas ĉefurbo de samnoma provinco, havanta 370.000 loĝantojn. Ĝi estas varia el pejzaĝa vidpunkto: la nordo troviĝas en la pirenea montaro.
Al tiu provinco apartenas la Valo de Arano, kie estas parolata la arana lingvo, variaĵo de la okcitana.
En ĝi troviĝas la Nacia Parko Aigüestortes i Estany de Sant Maurici.
Ĉefaj urboj: La Seu d'Urgell (kie havas sian sidejon la ĉefepiskopo, kiu samtempe estas la kun-princo de Andoro), Mollerussa, Cervera kaj Tàrrega.
Bildaro |
Malnova Katedralo de Ilerdo
Klostro de la Malnova Katedralo
Detalo de la kapitelo de la Malnova Katedralo
Eksteraj ligiloj |
Magistrato de Ilerdo (katalune, hispane, angle kaj france)
Universitato de Ilerdo (katalune, hispane kaj angle)
Statistiko pri Ilerda (katalune, hispane kaj angle)
Notoj |
↑ La latina formo estis elektita kiel kompromisa formo inter la kataluna kaj la hispana; Lejdo estis proponita en: Alos i Font, Hektor 1995: Propono por la esperantigo de katalunlingvaj loknomoj. Barcelono: la aŭtoro.