Mohamed Reza Pahlavi
Mohamed Reza Pahlavi | ||
---|---|---|
Ŝaho de Irano, Reĝo de Reĝoj | ||
Mohamed Reza ŝaho Pahlavi kaj lia edzino, Imperiestrino Farah | ||
Regado | 26-a de septembro 1941 – 11-a de februaro 1979 | |
Antaŭulo | Reza Ŝaho Pahlavi | |
Sekvanto | La monarkio abolita, deklarita Islama respubliko | |
Persona informo | ||
Devena nomo | محمدرضا شاه پهلوی | |
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1919 en Teherano, Persa imperio | |
Morto | 27-a de julio 1980 en Kairo, Egiptio | |
Mortokialo | limfomo [#] | |
Tombo | Al-Rifa'i Mosque [#] | |
Religio | Ŝijaismo [#] | |
Motto | Kiel mi jam anoncis al vi en la tempo de la kreigado de registaro, mi sentas min laca kaj mi bezonas ripozi. Mi diris ankaŭ, ke kiam la registaro ekprenos la funkcion kaj mi akiros impreson, ke la situacio trankviliĝis, mi forvojaĝos por libertempi. Tiu libertempo komenciĝas ĝuste nun. | |
Ŝtataneco | Irano [#] | |
Alma mater | Institut Le Rosey [#] | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Dinastio | Dinastio Pahlavi | |
Patro | Reza Ŝaho Pahlavi | |
Patrino | Tadj ol-Molouk | |
Gefratoj | Shams Pahlavi • Fatimeh Pahlavi • Aŝraf Pahlavi • Hamdamsaltaneh Pahlavi • Ali Reza Pahlavi I • Ahmad Reza Pahlavi • Abdul Reza Pahlavi [#] | |
Edzino | Faŭzia Ŝirin aŭ Faŭzia bint Fuad (1941–1948) Soraja Esfandijari Baĥtijari (1951–1958) Farah Diba (1959–1980) | |
Idoj | Ŝahnaz, Reza Cirus, Farahnaz, Ali Reza, Leila Pahlavi | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Mohamed Reza Pahlavi (naskiĝis 26-an de oktobro 1919 en Teherano; mortis je 27-a de julio 1980 en Kairo) estis ŝaho de Persio (Irano) kaj lasta reganto sur la pava trono. Li estis filo de Reza Ŝaho Pahlavi. Unua edzino de Mohamed Reza Pahlavi estis la egiptia princino Faŭzia Ŝirin, dua edzino ekde la 12-a de februaro 1951 Soraja Esfandijari Baĥtijari. Sed ĉar post Faŭzia ankaŭ la imperiestrino Soraja dum sep jaroj ne naskis knabon, kiu kiel princo povus heredi la imperiestran postenon, la geedzeco el politikaj kialoj estis nuligita la 6-an de aprilo 1958. Tria edzino, kiu ja naskis filon, nomiĝis Farah Diba.
Mohamed Reza Pahlavi estas portanto de la Ordeno de la Blanka Leono, la plej alta ŝtata honorigo de Ĉeĥio (antaŭ 1993 de Ĉeĥoslovakio).