11-a de decembro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31





































































decembro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di







1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29
30 31

aranĝo de 2019
tagoj

La 11-a de decembro estas la 345-a tago de la jaro (la 346-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 20 tagoj restas.


Je la 11-a de decembro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 361: Juliano la Apostato eniris Konstantinopolon iĝante imperiestro de la tuta Romio


  • 1474: Isabel la 1-a iĝis reĝino de Kastilio


  • 1515: Papo Leono la 10-a cedis Parmon kaj Piaĉencon al Francio (sed sukcesis reteni Milanon)


  • 1618: Armistico en Dieulino (Moskva provinco) finis la polan-rusan militon


  • 1659: Kuronio cedis insulon Tobago al Nederlando


  • 1688: Glora Revolucio: reĝo de Skotlando kaj Anglio Jakobo la 2-a (Anglio) estis kaptita en Faversham dum provo fuĝi al Francio, kion liaj kontrŭuloj konsideris abdiko


  • 1708: Milito de hispana sukcedo: sieĝita de angloj, aŭstroj kaj nederlandanoj fortreso Lille kapitulacis


  • 1769: En Anglio oni patentigis persienon


  • 1789: Usono: Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill fondiĝis


  • 1816: Indianao fariĝis la 19-a ŝtato de Usono.


  • 1866: En Varsovio ekfunkciis Ĉevaltira tramo


  • 1868: Konvencio de Sankt-Peterburgo pri malplermeso de eksplodigaj kaj bruligaj grenadoj de malpli ol 400-grama pezo - subskribita iniciate de caro Aleksandro la 2-a fare de reprezentantoj de 19 ŝtatoj


  • 1909: Usona astronomo Joel Hastings Metcalf malkovris asteroidon Lehigo


  • 1909: Sidney Sonnino la duan fojon iĝis ĉefministro de Italio


  • 1911: Norvego Roald Amundsen iĝis unua homo, kiu atingis la Sudan Poluson


  • 1911: Nov-Delhio: Georgo la 5-a kaj Maria de Teck kroniĝis kiel geimpriestroj de Brita Hindio


  • Unua mondmilito:


    • 1914: En Kievo estis arestita Miĥajlo Hruŝevskij pro kontaktoj kun la aŭstra registaro


    • 1917: Litovio deklaris sendependecon (de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko); brita generalo Edmund Allenby eniris en Jerusalemon kaj deklaris militjuron




  • 1922: En duone malplena salono (pro bojkoto de la solenaĵo fare de politikaj kontraŭuloj), ĵuris Gabriel Narutowicz, elektita du tagojn pli frue, kiel la unua prezidento de Pola Respubliko


  • 1927: Komunista Partio de Ĉinio okupis la urbon Kantono


  • 1931: Niceto Alcalá-Zamora iĝis la unua prezidento de la Dua Hispana Respubliko


  • 1931: Statuto de Westminster nuligis kelke da rajtigoj de la brita registaro super dominioj, kiuj tiel gajnis tutan suverenecon


  • 1936: Georgo la 6-a iĝis reĝo de Britio - post abdiko de sia frato Eduardo la 8-a


  • 1936: En Ĝenevo dum kunsido de Ligo de Nacioj reprezentanto de pola registaro kondamnis volontulojn, kiuj intencis batali en la hispana enlanda milito


  • 1937: Italio forlasis Ligon de Nacioj


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1939: Germanoj pafekzekutis 70 personojn de malliberejo Radogoszcz en Lodzo, de kie ankaŭ deportis la unuajn polojn; germanaj regopovoj en Lublin malpermesis al judoj labori kiel instruistoj kaj lerni; en Poznań germanoj malpermesis al poloj vojaĝi sen skriba permeso de polico kaj komencis likvidi Komercan Akademion; Varsovio: Ludwik Landau en sia taglibro notis oficialajn germanajn donitaĵojn pri setligo de Estonio 13 mil germanojn al polaj teritorioj enkorpigitaj al Nazia Germanio; germana komandanto de la urbo Karl Neumann-Neurode anoncis alvokon: Ĉiuj rezervaj oficiroj de estinta pola armeo , kiuj en la nuna milito soldatservis, sin anoncos la 14-an de decembro je la 8.00 sur Gdansko-Stacidomo, de kie estos transportitaj al oficiraj tendaroj por militkaptitoj en Germanio (...)


    • 1940: En Poznań finiĝis amasaj arestoj de konspira Nacia Partio, kiu daŭris de la 6-a de decembro; germanoj pafekzekutis en Rzechta 10 polojn, akuzitajn pri sabotado


    • 1941: Pollando deklaris militon al Japanio - kvar tagojn post la japana atako kontraŭ Pearl Harbor; gestapo translokigis 111 polojn de malliberejo en Piotrków Trybunalski al koncentrejo en Nazia Germanio; en Varsovio konspira gazeto "Rzeczpospolita Polska" avertas, ke aliaj konspiraj revuoj uzurpe alvokas al partizana agado kaj flankatakoj pri kio kompetentas nur la Ĉefkomandanto; Lodza geto: ĉe str. Przemysłowa en Lodzo ekfunkciis koncentrejo por polaj infanoj en la aĝo de 6 ĝis 16 jaroj - al eta Aŭŝvico trafis kelkiam eĉ 2-jaruloj


    • Nazia Germanio kaj Italio deklaris militon al Usono; en Buzuluk armea generalo Władysław Sikorski komencis 4-tagan inspekton de polaj militistaj tendaroj kun akompano de soveta komisaro pri eksterlandaj aferoj;


    • 1942: Ribelo de Zamość: revenĝe pro atakoj de Kamparanaj Batalionj kaj Pola Enlanda Armeo al germana vilaĝo por deteni deportadon de poloj, germanoj masakris 174 loĝantojn de vilaĝo Kitów (distrikto Zamojski) en Zamość-regiono kune kun dekkelkaj infanoj - aparte kruelaj estis germanaj setliĝintoj; en Niezdów apud Opole Lubelskie germanoj murdis 6 personojn, en tio 2 sovetajn militkaptitojn; membroj de pola rezista movado kaŭzis incendion en unu el fandejoj en Gliwice


    • 1943: Germana polico pafmortigis en Varsovio kelkdekon de poloj kaj en 3 aliaj lokoj 35; soldatoj de Popola Gvardio denove devojigis trajnon apud stacidomo Wilkołazy (distrikto Kraśnicki)


    • Partizana taĉmento, formigita en Jugoslavio de Józef Maciąg el ĉirkaŭ 300 polaj forkurintoj de trudlaborejoj, batalis kun germanoj - la komandanto, perfidita de serbaj partizanoj, mortfalis


    • 1944: Sovetaj partizanoj pafmortigis sur la ŝoseo Pińczów-Działoszyce estintan komandanton de la germana ekstermejo Treblinka; germanoj pafmortigis 35 polojn en 3 lokoj


    • Parizo: franca taggazeto "Le Monde" aperis tuj post foriro de la germana armeo




  • 1945: Funebra manifestacio en Lodzo kun partopreno de ĉirkaŭ 25 mil personoj, pro murdita fare de komunista sekreta servo aganto de Pola Popola Parto


  • 1946: Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj fondiĝis en Nov-Jorko laŭ iniciato de pola kuracisto Ludwik Rajchman - UNICEF en 1965 rivevis Nobel-premion pri paco


  • 1948: Federacia Respubliko Germanio: Libera Demokrata Partio fondiĝis


  • 1954: Arabaj-israelaj militoj: egipta juĝejo mortkondamnis 2 el 11 kaptitaj israelaj spionoj


  • 1958: Supra Voltao (nuna Burkino) iĝis aŭtonomeca respubliko kadre de Franca Komunumo


  • 1970: En Distrikto Brno-provinco 31 personoj pereis, en tio 30 poloj, kaj 18 vundiĝis rezulte de kunpuŝiĝo de pasaĝera trajno kun elreligitaj vagonoj


  • 1972: Projekto Apollo: usonaj kosmonaŭtoj Eugene Cernan kaj Harrison Schmitt piediris sur la Luno


  • 1981: Laŭ iniciato de Interkonsenta Komitato de Kreaj kaj Sciencaj Asocioj en Varsovia Drama Teatro komenciĝis Sendependa Kongreso de Pola Kulturo, kiun partoprenis interalie Krzysztof Penderecki, Witold Lutosławski, Andrzej Wajda, Jan Strzelecki kaj Andrzej Szczypiorski - ĝin rompis enkonduko de milita stato en Pollando


  • 1981: Komenco de la kunsido de Landa Komisiono de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato Solidareco en Gdańsk


  • 1981: Usona boksisto Muhammad Ali okazigis la lastan 61-an pugnobatalon en sia kariero


  • 1981: Intercivitana Milito de Salvadoro: registaraj fortoj dum masakro de El Mozote mortigis 900 personojn


  • 1982: En brita televido la lastan fojon aperis sveda popmuzik-grupo ABBA


  • 1994: Rusa armeo invadis Ĉeĉenion - komenciĝis la unua rusa-ĉeĉena milito, kiun venkis ĉeĉenoj


  • 1996: Protokolo de Kioto: negocado de la traktato pri klimataj ŝanĝoj finiĝis


  • 1997: Adopto de la Protokolo de Kioto fare de 159 landoj, kun la reduktocelo de forceja gaso


  • 2001: Ĉinio aniĝis al la Monda Organizaĵo pri Komerco


  • 2003: En Eŭropo spamistoj estis agnoskitaj krimuloj


  • 2008: Usona juddevena financisto Bernard Madoff estis arestita de FBI kaj akuzita pri valorpapera fraŭdo de 64.8 miliardoj da usonaj dolaroj laŭ skemo Ponzi, plej granda en la historio


  • 2012: Siria enlanda milito: 125-150 civiloj pereis en masakro en vilaĝo Akrab inter Homs kaj Hamao, farita de nekonata flanko de la konflikto


  • 2014: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis Internacian Tagon de Jogo, festatan la 21-an de junio


  • 2017: Estinta membro de Solidareco Batalanta, bankisto kaj menaĝero Mateusz Morawiecki ĵuris kiel ĉefministro de la ĝisnuna registaro de Beata Szydło, kiu iĝis ĉefministrino



Naskiĝoj |




  • 1475: Papo Leono la 10-a el florenca familio Mediĉoj (m. 1521)


  • 1566: Manuel Cardoso, portugala komponisto, kantisto, orgenisto, ĥordirektisto (m. 1650)


  • 1758: Carl Friedrich Zelter, germana komonisto, dirigento, edukisto kaj profesoro (m. 1832)


  • 1761: Joanna Angélica de Jesus, brazila monaĥino kaj heroino (m. 1822)


  • 1781: David Brewster, skota fizikisto, inventinto de la optika aparato kalejdoskopo (m. 1868)


  • 1801: Christian Dietrich Grabbe, germana juristo kaj dramisto, inspirita de la grekj antikvaj verkoj (m. 1836)


  • 1801: Carl-Friedrich Zimpel, germana teknikisto, teozofo kaj hobia apotekisto (m. 1879)


  • 1803: Hector Berlioz, franca romantika komponisto, verkisto, kreinto de romantikisma simfonio (m. 1869)


  • 1810: Alfred de Musset, franca poeto kaj verkisto, konata de esperantigita de Jan Van Schoor libreto La du Amatinoj. La Kapricoj de Mariano (m. 1857)


  • 1824: Kálmán Benkő, hungara aktoro kaj verkisto, patro de Jolán Benkő (m. 1890)


  • 1830: Kamehameha la 5-a, reĝo de Havajo, nepo de la unua reĝo Kamehameha la 1-a (m. 1872)


  • 1838: Emil Rathenau, germana industriisto, fabrikposedanto, pioniro de la eŭropa elektra industrio (m. 1915)


  • 1843: Robert Koch, germana Nobelpremiita kuracisto kaj bakteriologo, malkovrinto de tuberkuloza bacilo (m. 1910)


  • 1856: Georgij Pleĥanov, rusia marksisma teoretikulo (m. 1918)


  • 1863: Annie Jump Cannon, usona astronomino, malkovrintino de multaj variantaj steloj kaj novaoj (m. 1941)


  • 1867: Károly Bérczy, hungara tradukisto kaj poeto, ano de la Societo de Dekopo, Hungara Scienca Akademio kaj de Societo Kisfaludy (n. 1821)


  • 1873: Tilly Aston, aŭstralia blinda verkistino kaj instruisto (m. 1947)


  • 1873: Josip Plemelj, slovena matematikisto, profesoro de Ĉernivca Universitato kaj la unua rektoro de la Universitato de Ljubljana (m. 1967)


  • 1879: Mihály Baja, hungara reformita pastro, poeto (m. 1957)


  • 1882: Max Born, germana-juda Nobelpremiita fizikisto okupiĝanta pri kvantuma fiziko (m. 1970)


  • 1887: István Monoki, hungara bibliografo, laboranto de la Universitata Biblioteko de Kluĵo (m. 1963)


  • 1890: Carlos Gardel, argentina kantisto de tangoj, francdevena (m. 1935)


  • 1894: Rolf Bugge Paulsen, norvega kapitano de infanterio kaj esperantisto (m. nekonata)


  • 1901: György Erdős, rumanuja hungara redaktoro, tradukisto (m. 1979)


  • 1901: Aleksandr Fadejev, rusa verkisto kaj revoluciisto (m. 1956)


  • 1904: Felix Nussbaum, germana pentristo juddevena de socia realismo (m. 1944)


  • 1907: Ernő Számadó, rumanuja hungara poeto, fabelverkisto (m. 1983)


  • 1907: Dániel Tóthpál, hungara ĵurnalisto kaj poeto, raportisto de "Orienta Ĵurnalo" (m. 1936)


  • 1911: Naguib Mahfouz, egipta Nobelpremiita verkisto, en kies romanoj aparte rolis Kairo (m. 2006)


  • 1912: Carlo Ponti, itala filmproduktoro, edzo de Sophia Loren (m. 2007)


  • 1913: Jean Marais, franca aktoro, verkisto kaj pentristo (m. 1998)


  • 1913: Árpád Szabó, rumania hungara fizikisto-kemiisto, profesoro de la Universitato de Kluĵo (m. 2005)


  • 1914: János Antal Kazinczy, hungara pentristo, patro de skulptisto János Árpád Kazinczy (m. 2008)


  • 1916: Sándor Gellért, rumania hungara poeto, tradukisto (m. 1987)


  • 1916: Olgierd Wojtasiewicz, pola lingvisto, ĉinologo, tradukisto (m. 1995)


  • 1918: Aleksandr Solĵenicin, rusia Nobelpremiita historiisto, matematikisto, disidento, aŭtoro de la trilogio La Gulaga Arkipelago verkanta pri komunista teroro (m. 2008)


  • 1921: Iván Kováts, rumania hungara artkritikisto (m. 1983)


  • 1930: Jean-Louis Trintignant, franca teatra komediisto, kina aktoro


  • 1931: Oŝo, barata verkisto kaj guruo, aŭtoro de kelkcent libroj tradukitaj al pli ol 50 lingvoj, rigore malpermesita en Sovetunio, inicinta siajn disĉiplojn (m. 1990)


  • 1943: Alain de Benoist, franca politiko-verkisto, reprezentanto de novdekstrismo


  • 1943: John Kerry, usona politikisto kaj senatano


  • 1946: Jenő Zepeczaner, rumanuja hungara historiisto


  • 1942: Szabolcs Cseh, rumanuja hungara riskaktoro (m. 2014)


  • 1951: Bálint Tüzes, rumania hungara instruisto, ĵurnalisto, poeto (m. 2013)


  • 1969: Viswanathan Anand, barata mondĉampiono pri ŝako


  • 1972: Paulo Santos, portugala futbalisto, membro de la portugala nacia teamo de futbalo


  • 1974: Rey Mysterio, meksika spektakla luktisto


  • 1981: Javier Saviola, argentina futbalisto ,membro de la argentina nacia teamo de futbalo


  • 1991: Anna Bergendahl, sveda kantistino, reprezentantino en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2010



Mortoj |




  • 384: Damaso la 1-a, papo, populariganto de la kulto pri martiriĝo kristana, sanktulo (naskiĝis ĉirkaŭ 305)


  • 420: Sankta Savino, itala episkopo en Antioĥio, sanktulo (n. 330)


  • 704: Eanflaed, edzino de reĝo Oswiu de Northumbria kaj anglosaksa sanktulino (n. 626)


  • 861: Al-Mutavakil, abasida kalifo de la ora epoko, plifortiginta provizoran ĉefurbon Samaro, posedanto de haremo kun 4 mil virinoj, murdita (n. 822)


  • 1066: Conan la 2-a, duko de Bretonio, murdita (n. 1030)


  • 1474: Henriko la 4-a, reĝo de Kastilio edziĝinta al Johanino de Portugalio (n. 1425)


  • 1513: Pinturicchio, itala pentristo de renesanco (naskiĝis ĉirkaŭ 1452)


  • 1552: Paolo Giovio, itala kuracisto, verkisto, kronikisto de italaj militoj (n. 1483)


  • 1582: Fernando Álvarez de Toledo, hispana generalo, guberniestro de Nederlandoj, vicreĝo de Portugalio (n. 1507)


  • 1610: Adam Elsheimer, germana pentristo kaj artisto (n. 1578)


  • 1630: Franciscus Dousa, nederlanda klasika erudiciulo (n. 1577)


  • 1686: Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé, franca princo, generalo kaj marŝalo (n. 1621)


  • 1718: Karolo la 12-a, reĝo de Svedio el dinastio Vitelsbaĥoj (n. 1682)


  • 1740: Sidonia Hedwig Zäunemann, germana poetino kaj feministino (n. 1711)


  • 1757: Fortunato Chelleri, itala-germana kapelestro kaj komponisto de klasika muziko (naskiĝis ĉirkaŭ 1690)


  • 1784: Anders Johan Lexell, sved-finna matematikisto kaj astronomo vivanta en Rusio, kontribuinta al sfera trigonometrio kaj ĉiela mekaniko (n. 1740)


  • 1826: Maria Leopoldina de Aŭstrio, arkidukino de Aŭstrio, imperiestrino de Brazilo (n. 1797)


  • 1840: Kokaku, imperiestro de Japanio, konstruinto de multaj temploj (n. 1771)


  • 1872: Kamehameha la 5-a, reĝo de Havajo, kies posteulo iĝis Lunalilo (n. 1830)


  • 1880: Oliver Winchester, usona industriisto kaj konstruisto de pafilo (n. 1810)


  • 1894: Jean-François Gigoux, franca pentristo kaj ilustristo (n. 1806)


  • 1898: Calixto García, kuba generalo sukcese balatinta por sendependeco (n. 1839)


  • 1900: Edmond de Sélys Longchamps, belga politikisto kaj zoologo, spertulo pri libeloj kaj zigopteroj (n. 1813)


  • 1901: Lev Ivanov, rusa dancisto, koreografo, baletestro (n. 1834)


  • 1918: Ivan Cankar, slovena verkisto kaj politika aktivulo, kies teatraĵo Taso da kafo en esperantlingva versio estis prezentita dum UK 1968 fare de Srdjan Flego (n. 1876)


  • 1956: Stefi Geyer, hungara-svisa violonistino kaj instruistino (n. 1888)


  • 1958: Alfons Walde, aŭstra pentristo kaj arkitekto (n. 1891)


  • 1964: Alma Mahler, aŭstra-juda pentristino kaj komponistino, gvidantino de literaturaj salonoj (n. 1879)


  • 1976: Elmyr de Hory, hungara pentristo kaj pentraĵ-falsisto (n. 1905)


  • 1977: György Gera, hungara verkisto kaj tradukisto (n. 1922)


  • 1978: Vincent du Vigneaud, usona Nobelpremiita biokemiisto pro esploro de organikaj kombinaĵoj de sulfuro (n. 1901)


  • 1994: Stanisław Maczek, pola generalo kroatdevena, kies polaj soldatoj batalis kontraŭ germanaj okupantoj en Okcidenta Eŭropo, honora civitano de Nederlando, posedanto de tri Militaj Ordenoj Virtuti Militari (n. 1892)


  • 2000: Johannes Virolainen, ĉefministro de Finnlando devenanta de Karelio (n. 1914)


  • 2001: John Wilkinson Taylor, usona edukisto, ĝenerala direktoro de Unesko (n. 1906)


  • 2003: Ahmadou Kourouma, eburborda verkisto franclingva devenanta de malinkeoj (n. 1927)


  • 2004: Arthur Lydiard, novzelanda kuristo, trejnisto de trejnistoj, distingita per la Ordeno de la Brita Imperio (n. 1917)


  • 2012: Ravi Shankar, bengal-barata muzikisto kunlaboranta kun okcidentaj muzikistoj (n. 1920)


  • 2013: Kate Barry, angla fotistino, filino de Jane Birkin (n. 1967)



Specialaj tagoj kaj festoj |



  • Internacia Tago de Montaroj - fiksita en 2002


  • Nacia tago en Burkino, proklamo de la respubliko (1958)


  • Romkatolika Kalendaro: Sankta Damaso la 1-a, papo



Tagoj de semajno |


La 11-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.




  • 11-a de decembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 11-a de decembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Facebook