Jonathan Pool



































Jonathan Robert Pool

Photos-pool-park2008.jpg
Jonathan Robert Pool sur la retpaĝo de fondaĵo Utilika
Personaj informoj

Naskiĝo

5-an de septembro 1942
en Chicago, Illinois, Usono

Ŝtataneco

Usono

Alma mater

Universitato Harvard

Profesio
politikologo, esperantisto

Lingvoj

Esperanto
Esperanto

Esperantistiĝis en

1961







v  d  r


Information icon.svg



Jonathan POOL, naskita en 1942 en Ĉikago, estas usona fakulo pri politika scienco. Li interalie okupiĝas pri lingvopolitikaj kaj socilingvistikaj demandoj.


Pool estis profesoro pri politika scienco ĉe pluraj universitatoj usonaj kaj alilandaj: Ŝtata Universitato de Novjorkio, Vaŝingtonio, Mannheim, Bielefeld; en la universitato de Paderborn li laboris pri maŝina instruado kun Helmar Frank. Kune kun Reinhard Selten li verkis la libron Ĉu Mi Lernu Esperanton? Enkonduko en la Teorion de Lingvaj Ludoj, en kiu ili ludoteorie esploras la situacion de ebla lernonto de planlingvo.


Pool kunfondis la Fondaĵon por Esperantiko kun E. James Lieberman kaj Humphrey Tonkin en 1968.


Pool estas fondinto kaj prezidanto de Fondaĵo Utilika, kies celo estas subteni "universalan interagadon" (speciale lingvan). Li kunlaboris en la redakstistaro de la revuo LPLP.



Bibliografio |


  • Pool, Jonathan 1977 : De LMLP al LPLP. Nova vesto por la faka revuo, Esperanto, 853 (1), p. 3-4


Eksteraj ligiloj |



  • Paĝo de Pool ĉe Fondaĵo Utilika (angle)









Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Facebook