Kivifrukto





Disambig-dark.svgNe konfuzu ĉi tiun artikolon kun kivio.














Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kivifrukto


Verdaj kivifruktoj
Verdaj kivifruktoj


Biologia klasado


































Regno:

Plantoj Plantae

Divizio:

Embriofitoj Embryophyta

Klaso:

Spermatopsidoj Spermatopsida

Subklaso:

Asteredoj Asteridae

Ordo:

Aktinidiacoj Actinidiaceae

Familio:

Erikaloj Ericales

Genro:

Actinidia

Specio:

A. deliciosa



Dunomo


Actinidia deliciosa


Aliaj Vikimediaj projektoj







Commons-logo.svg

Komunejo pri Kivifrukto









v  d  r


Information icon.svg



Kivifrukto[1]kivo[2] estas la manĝebla frukto de kultivataj specioj de aktinidioj, precipe de la delikata aktinidio (verda kivifrukto) kaj la ĉina aktinidio (ora kivifrukto).




Enhavo






  • 1 Nomo


  • 2 Specoj


  • 3 Nutra valoro


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Referencoj





Nomo |


En Ĉinio estis natura frukto nomata míhóutáo (獼猴桃, "rezusa persiko"), kiun rezusoj amis. Eŭropanoj nomis ĝin "ĉina groso", ĉar ĝi venas origine el Ĉinujo, kaj ĉar ĝi similas al groso. Tamen la frukto estis malmulte konata en Eŭropo antaŭ 1959, kiam la novzelanda frukt-eksporta kompanio Turners and Growers ekpropagandis la frukton kaj per la nomo "kiwi" ligis ĝin al la lando (por kiu la kivio estas la nacia birdo). Nun oni multlande kultivas aktinidion por la produktado de kivifruktoj.


En Esperanto konkurencas inter si la formoj "kivifrukto" (formita per kunmetaĵo de la birdonomo "kivio" kun "frukto") kaj la novradika formo "kivo". Iom malpli oftas la uzo de "kivio" sen la aldona "frukt" por la frukto. Dum PIV ekde 2002 registras la formon "kivo", pluraj aliaj vortaroj[1] listigas la formon "kivifrukto". En diskuto okazinta en la Akademio de Esperanto en 2015, la plejmulto de la Akademianoj preferis la formon "kivifrukto", pro kio tiu formo estas uzata en nova Esperanto-kursaro verkita Akademiano Katalin Kováts kune kun aliaj gvidaj Esperantistoj.



Specoj |


Kultivistoj produktis diversajn specojn de kivifruktoj. La plej disvastigitaj estas ovo-formaj kaj havas longon inter 5 kaj 8 cm. Ilia ŝelo estas ore bruna kaj havas mallongajn harojn; la karno estas verda aŭ flave verda. La nigraj semetoj estas manĝeblaj. Ekzistas ankaŭ senharaj specoj, konsiderinde malpli grandaj.


La ora kivifrukto, kun flava pulpo, pli dolĉa kun malpli acida gusto, estas nova kultiv-variaĵo de la ĉina aktinidio, produktata de la New Zealand Crown Research Institute (Novzelanda Krona Esplorinstituto).



Nutra valoro |


100 g da freŝa produkto:








































Ora
Energia valoro 54,9 kkal/226,8 kĴ
Karbonhidrato 11,3 g
Proteino 1,3 g
Graso 0,6 g
Fibro 1,4 g
Vitamino C
108,9 mg
Vitamino E 2,2 mg
Natrio 0,003 mg


Vidu ankaŭ |



  • kivio


  • Actinidia chinensis. Ties fruktoj havas flavan fruktkarnon. Ĝi estas vendata sub la marko „Kiwi Gold“.


  • Actinidia arguta frosttolera specio kun malgrandaj glatajn kaj verdaj fruktoj.


  • Actinidia kolomikta, la fruktoj ne taŭgas por la komerco, ĉar ili rapide falas de la planto.



Referencoj |




  1. 1,01,1La formo "kivifrukto" estas listigita interalie en la jenaj vortaroj:

    • English-Esperanto-English Dictionary (John Wells, 2010)

    • Multlingva tradukvortaro majstro.com

    • Australian and New Zealand to Esperanto Online Dictionary




  2. novaldonaĵo en PIV2002











  • Kivifrukto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Kivifrukto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





  • Kivifrukto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Kivifrukto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)










Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Facebook