Kukoledoj
















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kukoledoj


Flavbeka kukolo (Coccyzus americanus)

Flavbeka kukolo (Coccyzus americanus)


Biologia klasado


























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birdoj Aves

Ordo:

Kukoloformaj Cuculiformes

Familio:
Kukoledoj Cuculidae

Genro:

Coccyzus
Vigors, 1825



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Kukoledoj









v  d  r


Information icon.svg



Birda klaso > Kukoloformaj > kukoledoj
La kukoloj estas familio de birdoj, nome Cuculidae en latinlingva scienca nomo kaj Kukoledoj en Esperanto, de la preskau Paseroformaj birdoj.


Estas konataj genroj kaj specioj (vidu pli ampleksan taksonomion sube) la jenaj:



  • Genro Cuculus


    • Kukolo, Cuculus canorus


    • Akcipitra kukolo, Cuculus varius


    • Hoĝsona akcipitra kukolo, Cuculus fugax



  • Genro Clamator


    • Tufkukolo, Clamator glandarius


    • Makulkukolo, Clamator jacobinus


    • Levaijanta kukolo, Clamator levaillantii






Enhavo






  • 1 Taksonomio


  • 2 Morfologio


  • 3 Kutimaro


    • 3.1 Reproduktado


    • 3.2 Dieto


    • 3.3 Voĉo




  • 4 Genroj kaj specioj


    • 4.1 Subfamilio Cuculinae (Nestoparazitaj kukoloj)


    • 4.2 Subfamilio Phaenicophaeinae (Malkohaoj kaj Malagaskukoloj)


    • 4.3 Subfamilio Coccyzinae (Amerikaj kukoloj)


    • 4.4 Subfamilio Neomorphinae (Tipaj grundokukoloj)


    • 4.5 Subfamilio Centropodinae


    • 4.6 Subfamilio Crotophaginae




  • 5 Notoj





Taksonomio |


La ordo Cuculiformes aŭ Kukoloformaj, krom la kukoloj, inkludas ankaŭ la familio de turakoj, Musofagedoj aŭ Musophagidae, foje traktita kiel separata ordo, MusophagiformesMusofagoformaj. Kelkaj zoologoj inkludis ankaŭ la unikan hoacino en la Kukoloformaj, sed ties taksonomio restas polemika.


La familio de kukoloj, krom la menciitaj specioj, inkludas ankaŭ la vojkurulojn, koelojn, malkohaojn, malagaskukolojn, centropojn kaj aniojn. La centropoj kaj anioj estas foje separataj kiel diferencaj familioj, nome la Centropodedoj kaj la Krotofagedoj respektive.



Morfologio |




Kukoloj en eŭropaj poŝtmarkoj


Kukoloj estas birdoj de varia grando kun sveltaj korpoj, longaj vostoj kaj fortaj kruroj. La piedoj estas zigodaktiloj (la du internaj fingroj estas direktitaj antaŭen kaj la du eksteraj malantauen). Plej parto de la kukoloj loĝas en arbaroj, sed kelkaj preferas pli malferman kamparon. Plej manĝas insektojn, kiel harecaj raŭpoj, kiuj estas evititaj de multaj birdoj, sed por ili estas specialaĵo. La kukoloj varias laŭ grando el la Malgranda bronzokukolo, de 17 g kaj 15 cm al la Kanalbeka kukolo, de 630 g kaj 63 cm.


La genroj de kukoloj diferenciĝas laŭ la nombro de unuaj flugilplumoj jene:




  • Phaenicophaeus, Coccyzus, Piaya - 9


  • Cuculus - 9 aŭ 10


  • Pachycoccyx, Clamator levaillantii, Centropus - 10


  • Microdynamis, Eudynamys, Clamator glandarius - 11

  • Kelkaj centropoj - 12


  • Scythrops novaehollandiae - 13



Kutimaro |



Reproduktado |




Tiu kanbirdo zorgas idon de Komuna kukolo, la plej konata.


Ĉirkaŭ 56 specioj de la Malnova Mondo kaj 3 de la Nova Mondo estas nestoparazitoj, ĉar la ino demetas siajn ovojn en la nestoj de aliaj birdoj.[1] La plej konata ekzemplo estas la eŭropa Komuna kukolo. La ovoj de la kukolo malfermiĝas antaŭ tiuj de la gastiganto kaj la kukolidoj kreskiĝas pli rapide; en plej parto de la kazoj la kukolido elnestigas la ovojn aŭ la idojn de la gastiganto. Tiu ido ne havis tempon por lerni tiun kutimon, ĝi devas esti instinkto trapaŝita genetike. La falsa patrino manĝigas la kukolidon kvazaŭ ĝi estus sia propra ido, dum la malferma buŝo de la kukolido utilas kiel signa stimulo por ke la gastiganto manĝigu ĝin.[2]


La parazitaj kukolinoj ŝajne specialiĝas kaj demetas ovojn kiuj ege similaspektas kun tiu de la elektita gastiganto. Tio estis helpata de natura selektado, ĉar kelkaj birdoj povas diferencigi la ovojn de la kukoloj disde la siaj, kio kaŭzas la elnestigon de la ovoj de la kukolo.[2] Parazitaj kukoloj estas grupitaj en gentoj, kaj ĉiu gento specialiĝas en preciza gastiganto. Estas pruvoj, ke la gentoj estas genetike diferencaj unu de alia.


Tamen, la plej parto de la specioj de kukoloj, inkludante malkohaojn, malgaskukolojn, centropojn, kaj vojkurulojn kaj plej parton de aliaj amerikaj kukoloj, konstruas siajn proprajn nestojn. Plej parto de tiuj specioj nestumas en arboj aŭ arbustejoj, sed la centropoj demetas siajn ovojn en surgrundaj nestoj aŭ en malaltaj arbustoj. Tamen en kelkaj okazoj la neparazitaj kukoloj parazitas aliajn speciojn, la gepatroj helpas manĝi la idon.


Plej parto de la kukoloj kiuj konstruas neston estas monogamaj, sed la anioj kaj la Gvira kukolo demetas siajn ovojn en komunaj nestoj. Ties kutimaro ne estas entute kooperativa; ino povas elnestigi la ovojn de alia dum la demeto de siaj ovoj.[1]


Neparazitaj kukoloj, kiel plej parto de aliaj ne-paseroformaj, demetas blankajn ovojn, sed multaj el la parazitaj specioj demetas koloritajn ovojn kiuj kongruas kun tiuj de la gastiganto el la paseroformaj.


La idoj de ĉiuj specioj estas nelenestiĝantaj antaŭ sendependo. Neparazitaj kukoloj elnestiĝas antaŭ ekflugo kaj kelkaj specioj de la Nova Mondo havas la plej mallongan kovoperiodon inter birdoj.[1]



Dieto |




Diference de plej parto de kukoloj, la Azia koelo estas ĉefe fruktomanĝanto.


Plej parto de la kukoloj estas insektomanĝulaj; kaj precize estas specialigitaj je manĝo de raŭpoj, inkludante venenajn harecajn tipojn evititajn de aliaj birdoj. Ili manĝas ankaŭ ampleksan gamon de aliaj insektoj kaj animaloj. La lacertokukoloj de Karibio, pro relativa malesto de rabobirdoj, specialiĝis en manĝo de lacertoj. Pli grandaj, grundotipoj kiel la centropoj kaj vojkuruloj manĝas ankaŭ serpentojn, lacertojn, etajn ronĝulojn kaj aliajn birdojn, kiujn ili frapegas per siaj fortaj bekoj.


Multaj koeloj, malagaskukoloj kaj la Kanalbeka kukolo manĝas ĉefe frukton,[3] sed ili ne estas ekskluzive fruktovoroj. La parazitaj koeloj kaj la Kanalbeka kukolo precize manĝas ĉefe frukton kiam ili estas manĝigataj de fruktovoraj gastigantoj, kiel la Figobirdo aŭ la Grakulino. Aliaj specioj eventuale manĝas ankaŭ frukton.



Voĉo |




La Afrika kukolo estas identigita kiel separata specio surbaze de sia voĉo.


Kukoloj estas ofte ege sekretemaj kaj en multaj kazoj plej konataj laŭ ties ampleksa aro de alvokoj. La voĉo estas kutime relative simpla, kvazaŭ fajfoj, flutoj aŭ singultoj.[4] La familio de kukoloj prenas la popolajn kaj sciencan nomojn de la voĉo de la Komuna kukolo, kio estas popola ankaŭ pro la kukolhorloĝoj. Kelkaj el la nomoj de aliaj specioj kaj genroj devenas ankaŭ de ties voĉoj, ekzemple la koeloj de Azio kaj Aŭstralazio. En plej parto de la kukoloj la voĉo estas diferencilo por precizaj specioj, kaj estas utilaj por ties specifa identigo. Multaj similaj specioj identiĝis surbaze de ties voĉoj.











Gnome-speakernotes.svg














Call


Voĉo de Strinigra kukolo surbendigita en Wayanad, Barato


Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Kvankam kukoloj estas dumtagaj, multaj specioj alvokas dumnokte.[1]



Genroj kaj specioj |





Kukolo





Akcipitra kukolo





Akcipitra kukolo





Hoĝsona akcipitra kukolo





Tufkukolo




Listo de subfamilioj, genroj kaj specioj:



Subfamilio Cuculinae (Nestoparazitaj kukoloj) |


  • Genro Cuculus


    • Kukolo, Cuculus canorus


    • Sulavesa akcipitra kukolo, Cuculus crassirostris


    • Granda akcipitra kukolo, Cuculus sparverioides


    • Akcipitra kukolo, Cuculus varius


    • Liphara akcipitra kukolo, Cuculus vagans


    • Hoĝsona akcipitra kukolo, Cuculus fugax



  • Genro Clamator


    • Tufkukolo, Clamator glandarius


    • Makulkukolo, Clamator jacobinus


    • Levaijanta kukolo, Clamator levaillantii


    • Avelflugila kukolo, Clamator coromandus



  • Genro Pachycoccyx

    • Maldikbeka kukolo, Pachycoccyx audeberti


  • Genro Cercococcyx, longvostaj kukoloj

    • Malhela longvosta kukolo, Cercococcyx mechowi

    • Olivlongvosta kukolo, Cercococcyx olivinus

    • Strilongvosta kukolo, Cercococcyx montanus



  • Genro Cacomantis


    • Strinigra kukolo, Cacomantis sonneratii


    • Plorkukolo, Cacomantis merulinus


    • Ruĝbrusta kukolo, Cacomantis sepulcralis


    • Grizventra kukolo, Cacomantis passerinus


    • Makiskukolo, Cacomantis variolosus


    • Moluka kukolo, Cacomantis heinrichi


    • Avelbrusta kukolo, Cacomantis castaneiventris


    • Ventumila kukolo, Cacomantis flabelliformis



  • Genro Chrysococcyx , Bronzokukoloj


    • Nigrorela bronzokukolo, Chrysococcyx osculans


    • Horsfilda bronzokukolo, Chrysococcyx basalis


    • Brilbronzokukolo, Chrysococcyx lucidus


    • Ruĝgorĝa bronzokukolo, Chrysococcyx ruficollis


    • Blankorela bronzokukolo, Chrysococcyx meyeri


    • Malgranda bronzokukolo, Chrysococcyx minutillus


    • Azia smeraldokukolo, Chrysococcyx maculatus


    • Viola bronzokukolo, Chrysococcyx xanthorhynchus


    • Flavgorĝa bronzokukolo, Chrysococcyx flavigularis


    • Klaasa bronzokukolo, Chrysococcyx klaas


    • Afrika smeraldokukolo, Chrysococcyx cupreus


    • Strikapa smeraldokukolo, Chrysococcyx caprius



  • Genro Rhamphomantis
    • Longbeka kukolo, Rhamphomantis megarhynchus


  • Genro Surniculus, drongokukoloj


    • Azia drongokukolo, Surniculus lugubris


    • Filipina drongokukolo, Surniculus velutinus



  • Genro Caliechthrus
    • Blankkrona koelo, Caliechthrus leucolophus


  • Genro Microdynamis
    • Nana koelo, Microdynamis parva


  • Genro Eudynamys, veraj koeloj

    • Nigrabeka koelo, Eudynamys melanorhyncha


    • Azia koelo, Eudynamys scolopacea


    • Aŭstralia koelo, Eudynamys cyanocephala


    • Longvosta koelo, Eudynamys taitensis



  • Genro Scythrops

    • Kanalbeka kukolo, Scythrops novaehollandiae



Subfamilio Phaenicophaeinae (Malkohaoj kaj Malagaskukoloj) |


  • Genro Ceuthmochares

    • Flavbekkukolo, Ceuthmochares aereus


  • Genro Phaenicophaeus, malkohaoj aŭ florokukoloj

    • Nigraventra malkohao, Phaenicophaeus diardi


    • Avelventra malkohao, Phaenicophaeus sumatranus


    • Bluvizaĝa malkohao, Phaenicophaeus viridirostris


    • Verdbeka malkohao, Phaenicophaeus tristis


    • Helbruna malkohao, Phaenicophaeus leschenaultii

    • Raflesa malkohao, Phaenicophaeus chlorophaeus


    • Ruĝbeka malkohao, Phaenicophaeus javanicus

    • Flavbeka malkohao, Phaenicophaeus calyorhynchus


    • Avelbrusta malkohao, Phaenicophaeus curvirostris


    • Ruĝvizaĝa malkohao, Phaenicophaeus pyrrhocephalus

    • Ruĝkrona malkohao, Phaenicophaeus superciliosus

    • Skvama malkohao, Phaenicophaeus cumingi



  • Genro Carpococcyx, grundokukoloj


    • Sumatra grundokukolo, Carpococcyx viridis

    • Bornea grundokukolo, Carpococcyx radiatus


    • Koralbeka grundokukolo, Carpococcyx renauldi



  • Genro Coua, Malagaskukoloj

    • Kurkukolo, Coua cursor


    • Giganta malagaskukolo, Coua gigas

    • Kokerela malagaskukolo, Coua coquereli

    • Ruĝbrusta malagaskukolo, Coua serriana

    • Ruĝfronta malagaskukolo, Coua reynaudii

    • Ruĝkrona malagaskukolo , Coua ruficeps

    • Kresta malagaskukolo, Coua cristata

    • Veroksa malagaskukolo, Coua verreaŭi

    • Blua malagaskukolo, Coua caerulea




Subfamilio Coccyzinae (Amerikaj kukoloj) |




Komparo de Nigrobeka kukolo kaj Flavbeka kukolo


  • Genro Coccyzus


    • Nana kukolo, Coccyzus pumilus


    • Cindrokolora kukolo, Coccyzus cinereus


    • Nigrabeka kukolo, Coccyzus erythropthalmus


    • Flavbeka kukolo, Coccyzus americanus


    • Perlobrusta kukolo, Coccyzus euleri


    • Mangleja kukolo Coccyzus minor


    • Kokosinsula kukolo, Coccyzus ferrugineus


    • Malhelbeka kukolo, Coccyzus melacoryphus


    • Grizkrona kukolo, Coccyzus lansbergi


    • Avelventra kukolo, Coccyzus pluvialis


    • Malhelbrusta kukolo, Coccyzus rufigularis


    • Granda lacertokukolo, Coccyzus merlini Saurothera merlini


    • Puerto-Rika lacertokukolo, Coccyzus vieilloti Saurothera vieilloti


    • Jamaika lacertokukolo, Coccyzus vetula Saurothera vetula


    • Hispaniola lacertokukolo, Coccyzus longirostris Saurothera longirostris



  • Genro Hyetornis (jam en Coccyzus)


    • Avelventra kukolo, Hyetornis pluvialis


    • Malhelbrusta kukolo, Hyetornis rufigularis



  • Genro Piaya


    • Sciurkukolo Piaya cayana

    • Nigraventra kukolo Piaya melanogaster


    • Malgranda kukolo Piaya minuta




Subfamilio Neomorphinae (Tipaj grundokukoloj) |


  • Genro Tapera

    • Strikukolo Tapera naevia


  • Genro Dromococcyx


    • Fazankukolo Dromococcyx phasianellus


    • Pavokukolo Dromococcyx pavoninus



  • Genro Morococcyx
    • Malgranda grundokukolo Morococcyx erythropygus


  • Genro Geococcyx, Vojkuruloj


    • Granda vojkurulo, Geococcyx californiana


    • Malgranda vojkurulo, Geococcyx velox



  • Genro Neomorphus

    • Skvama grundokukolo Neomorphus squamiger

    • Ruĝeca grundokukolo Neomorphus geoffroyi

    • Stria grundokukolo Neomorphus radiolosus

    • Ruĝflugila grundokukolo Neomorphus rufipennis

    • Ruĝbeka grundokukolo Neomorphus pucheranii




Subfamilio Centropodinae |


  • Genro Centropus, Centropoj

    • Nigra centropo, Centropus celebensis

    • Ruĝeca centropo, Centropus unirufus

    • Nigravizaĝa centropo, Centropus melanops

    • Sunda centropo, Centropus nigrorufus


    • Avelkapa centropo, Centropus milo

    • Goljata centropo, Centropus goliath

    • Viola centropo, Centropus violaceus

    • Granda nigra centropo, Centropus menbeki

    • Nigrablanka centropo, Centropus ateralbus

    • Fazancentropo, Centropus phasianinus

    • Kaia centropo, Centropus spilopterus

    • Malgranda nigra centropo, Centropus bernsteini

    • Biaka centropo, Centropus chalybeus

    • Mallongfingra centropo, Centropus rectunguis

    • Nigrakapuĉa centropo, Centropus steerii


    • Granda centropo, Centropus sinensis

    • Andamana centropo, Centropus andamanensis

    • Filipina centropo, Centropus viridis

    • Madagaskara centropo, Centropus toulou

    • Nigra centropo, Centropus grillii


    • Verdabeka centropo, Centropus chlororhynchus

    • Bengala centropo, Centropus bengalensis

    • Blankgorĝa centropo Centropus leucogaster

    • Gabona centropo, Centropus anselli

    • Blukapa centropo, Centropus monachus

    • Kuprovosta centropo, Centropus cupreicaudus


    • Senegala centropo, Centropus senegalensis

    • Blankbrova centropo, Centropus superciliosus




Subfamilio Crotophaginae |



  • Genro Crotophaga, anioj


    • Granda anio Crotophaga major


    • Krestobeka anio Crotophaga ani


    • Sulkobeka anio Crotophaga sulcirostris



  • Genro Guira

    • Gvirkukolo Guira guira




Notoj |




  1. 1,01,11,21,3PAYNE, Robert B.. (2005) The Cuckoos. Oxford University Press.

  2. 2,02,1Biology (4a eldono) N.A.Campbell, p.1179 'Fixed Action Patterns' (Benjamin Cummings NY, 1996) ISBN 0-8053-1957-3


  3. Corlett R & Ping I (1995) "Frugivory by koels in Hong Kong" Memoirs of the Hong Kong Natural History Society 20 221-222


  4. BROOKE, Michael deL.; Horsfall, John A.. (2003) “Cuckoos”, Christopher Perrins (Ed.): Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books, p. 312–315. ISBN 1-55297-777-3.









Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Facebook