Observatorio Oak Ridge






La observatorio Oak Ridge en 2009


La Observatorio Oak Ridge (angle Oak Ridge Observatory),
ankaŭ konata sub la nomo de George R. Agassiz Station estas
astronoma observatorio de Usono, dependanta de la
Harvard-Smithsonian Center for Astrophysics, fako de la
Smithsonian Astrophysical Observatory (SAO).


Ĝi estis establita en 1933 en Harvard (Masaĉuseco)[1] (42 Pinacle Road, 42°30′18″N 71°33′30″U  /  42.50500°N, 71.55833°U / 42.50500; -71.55833 (Observatorio Oak Ridge)). Ĝia MPC kodo estas 801[2].


Dum ĝia 40 unuaj jaroj, ĝi utilis ĉefe por la serĉo de la asteroidoj. Ekde la 1980-aj jaroj, oni tie uzis aparatojn celantajn mezuri la lumon de steloj dum longaj daŭroj, en la kadro de la seĉo de ekstersunsistemaj planedoj. Pluraj el tiaj planedoj estis malkovritaj en Oak Ridge.


Ĝis kiam granda parto de ĝiaj aktivecoj ĉesis en 2005, ĝi loĝigis plej grandan teleskopon oriente de Teksaso, kun spegulo de 61 coloj (155 cm) de diametro. Estis ankaŭ direktebla radioteleskopo uzita en la "Projekto BETA", serĉo de ekstertera inteligento, kaj teleskopo Cassegrain de 16 coloj (41 cm), nun in la Publika Observatorio de la National Air and Space Museum[3]


La projekto "Optical SETI", de Universitato Harvard daŭras ĉe ĉi-tiu ejo.



Notoj kaj referencoj |




  1. Ne konfuzu kun la Universitato Harvard en la apuda urbo Kembriĝo (Masaĉuseco).


  2. Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)



  3. http://blog.nasm.si.edu/2009/03/29/international-year-of-astronomy-public-observatory-project-at-the-national-air-and-space-museum/ Public Observatory Project at The National Air and Space Museum] (angle)




Eksteraj ligiloj |




  • angle Oak Ridge Observatory


  • angle YouTube video


  • angle Harvard Optical SETI


  • angle Boston Globe: "Lights out", June 28, 2005


  • angle Bok, B. J., Ewen, H. I., & Heeschen, D. S., "The George R. Agassiz radio telescope of Harvard Observatory", Astronomical Journal, Vol. 62, p. 8, 1957




  • Observatorio Oak Ridge en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Observatorio Oak Ridge en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)







Portala ikono Portalo pri Astronomio








Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Facebook