12-a de marto









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31





































































marto

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di





1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31

aranĝo de 2019
tagoj

La 12-a de marto estas la 71-a tago de la jaro (la 72-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 294 tagoj restas.


Je la 12-a de marto okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 515 a.K.: Jerusalemo: post reveno de judoj el ekzilo babilona dum regado de la persa reĝo Dario la 1-a oni finkonstruis la Templon de Jerusalemo


  • 538: Ostrogotoj rezignis plu sieĝi Romon


  • 1088: Franca nobelo iĝis papo kiel Urbano la 2-a


  • 1144: Lucio la 2-a iĝis papo


  • 1365: Universitato de Vieno fondiĝis


  • 1550: Hispanoj supervenkis indianojn de la tribo mapuĉoj en Ĉilio


  • 1560: Ŝiparo de Ĝenovo kokeris apartenantan al Turkio insulon Ĝerbao


  • 1600: Pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa anoncis aligon de Estonio al la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, kio estis kaŭzo de invado de sveda armeo al Latgalio - la teritorio estis pola dum 29 jaroj


  • 1622: Papo Gregorio la 15-a kanonizis: Ignaco Lojola, Francisco Xavier, Tereza el Avilo, Isidro Labrador kaj Filipo Neri


  • 1679: Pola reĝo Johano la 3-a Sobieski donis al tataroj kvar vilaĝojn, 3 en distrikto Sokólski kaj 1 en distrikto Białostocki


  • 1689: Albordiĝo de reĝo de Anglio kaj Skotlando Jakobo la 2-a al irlanda graflando Cork komencis jakobitan militon dum regado de monarko Vilhelmo la 3-a


  • 1781: Pierre Méchain estis la unua astronomo, kiu observis la postan galaksion nomatan M109 en la konstelacio Granda Ursino


  • 1794: Insurekcio de Kościuszko kontraŭ Rusia Imperio komenciĝis - generalo Antoni Madaliński fronte de Grandpoluja Brigado de Nacia Kavalerio ekmarŝis de Ostrołęka tra polaj teritorioj, aneksitaj de Reĝlando Prusio, direkte al Krakovo


  • 1799: Aŭstrio deklaris militon al Francio


  • 1821: Karlo Felikso de Savojo iĝis reĝo de Sardio


  • 1849: Karlo Alberto de Savojo rompis armisticon kun Aŭstrio


  • 1854: Krimea milito: Francio kaj Britio kontraktis kontraŭrusan aliancon kun Turkio


  • 1879: Venko de zuluoj kontraŭ brita armeo en batalo de Intombe (nun Sud-Afriko)


  • 1884: Mahdanoj komencis sieĝon de Ĥartumo


  • 1894: Misisipio: en Vicksburg oni komencis vendi Koka-kolaon en boteloj


  • 1913: Konstruiĝanta ĉefurbo de Aŭstralio ricevis la nomon Kanbero


  • 1921: Himno de Turkio oficialiĝis


  • 1922: Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko kreiĝis


  • 1930: Germana parlamento akceptis Young-planon pri militaj reparacioj


  • 1930: Brita Hindio: salomarŝo de Mohandas Karamchand Gandhi komenciĝis


  • 1937: Aimo Cajander la trian fojon iĝis ĉefministro de Finnlando


  • 1937: Pollando: ministro pri armeaj aferoj ordonis krei taĉmentojn de la teritoria Nacia Defendo - ĝis fino de la defenda milito en 1939 kreiĝis 83 batalionoj de infanterio (1600 oficiroj, 50 mil suboficiroj kaj soldatoj)


  • 1938: En Moskvo komenciĝis granda montra proceso pri komploto kontraŭ Stalin, mortigo de Sergej Kirov kaj ekonomia sabotado - oni akuzis 21 komunistajn aktivulojn kaj 17 kondamnis al mortpuno


  • 1938: Germana armeo Wehrmacht sen pafo aneksis Aŭstrion - Hitler Anschluss-dekrete enkorpigis ĝin al Nazia Germanio


  • 1939: Pio la 12-a iĝis papo


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1940: Germanaj regopovoj deportis de Piła al Ĝenerala Gubernio 160 judojn


    • Moskvo: subskribo de packontrakto finanta la Vintran militon inter Sovetunio kaj Finnlando; en Nov-Jorko okazis manifestacio de la pola diasporo - kolektiĝis 16 mil poloj


    • 1941: Germana polico pafmortigis en Lodza geto 13-jaran knabon; gestapo malkovris en Poznań konspiran multobligejon kaj radiostacion de Nacia Partio


    • Ateno: gazeto "Kathimerini" informis pri distingo de mortfalinta batale pola piloto Jan Poniatowski, kiu dum du monatoj pafalterigis plurajn malamikajn aviadilojn, per la plej alta greka militista ordeno


    • 1942: Germana polico transportis de Varsovia malliberejo Pawiak 62 personoj al koncentrejo Aŭŝvico; en Lodzo polico fondis trudlaborejon por poloj


    • Japana armeo venkis en la batalo pri Javo; gestapo pendumis en distrikto Oberbarnim polan trudlaboriston pro intima rilato kun germanino


    • 1943: Partizana taĉmento "Jędrusie" kaj loka gardejo de Pola Enlanda Armeo frakasis malliberejon en Opatów liberigante ĉirkaŭ 80 malliberulojn; Volinia masakro: ukrainaj naciistoj bruligis en distrikto Lucko 3 polajn vilaĝojn Teraż, Marianówka, Hołodnica murdante ties loĝantaron; regopovoj de ĜG sekrete ordonis devigan trudlaboron de pola junularo lernanta en fakaj lernejoj


    • Rabenoj de Usono kaj Kanado sendis memorialon al Usono pri reprezalioj de judoj en Pollando


    • 1944: Volinia masakro: 365 poloj estis murditaj en vilaĝo Palikrowy (proksime al Brodi) fare de taĉmento de la 4-a Polica Regimento de SS kune kun Ukraina Ribela Armeo; en Główno apud Radzyń Podlaski germana polico pafmortigis 10 personojn, revenĝe pro plenumo de mortpuno fare de Pola Subtera Ŝtato kontraŭ kunlaborantoj kun okupantoj


    • 1945: Provizora registaro de Pollando dekretis pri deviga persona kontribuo al rekonstruo de Varsovio - ĝi koncernis permanan aŭ intelektan laboron dum maksimume 3 monatoj jare por 16-60 jaruloj; Ruĝa Armeo okupis kvin polajn urbojn: Kostrzyn-Nowe Miasto, Puck, Reda, Tczew kaj Wejherowo




  • 1947: Proklamo de la Truman-doktrino: prezidento de Usono Harry S. Truman samtempe vokis Usonana Kongreson por doni tujan ekonomian kaj militistan helpon al Grekio kaj Turkio por rebati komunismon


  • 1956: Bolesław Bierut, komunista gvidanto de Pollando, la unua sekretario de Pola Unuiĝinta Laborista Partio, mortis en Moskvo en nekonataj cirkonstancoj


  • 1958: La 3-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Hilversum en Nederlando


  • 1967: Suharto iĝis prezidento de Indonezio


  • 1968: Maŭricio fariĝis sendependa de Britio.


  • 1972: Lastaj barataj taĉmentoj forlasis Bangladeŝon


  • 1975: Etiopio iĝis respubliko


  • 1983: Ribelantoj de Nacia Kuniĝo por la Tuta Sendependeco de Angolo forkondukis 66 civitanojn de Ĉeĥoslovakio


  • 1987: En Okcidenta Germanio kreiĝis la tria registaro de Helmut Kohl


  • 1992: Ĉeĉena parlamento proklamis konstitucion de Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio


  • 1993: Barato: pli ol 250 personoj pereis en serio de bombaj atencoj en Bombajo


  • 1999: Ĉeĥio, Hungario kaj Pollando aliĝis al NATO - la solenaĵoj okazis en Independence


  • 2003: Monda Organizaĵo pri Sano anoncis alarmon pri monda epidemio de netipa pneŭmonio


  • 2007: Parlamento de Hungario elektis la 23-an de marto Tago de Pola-Hungara Amikeco


  • 2008: Pola pastro kosmologo Michał Heller iĝis laŭreato de la Premio Templeton


  • 2009: En Latvio la unua registaro de Valdis Dombrovskis estis ĵurigita


  • 2011: Niĝero: Mahamadou Issoufou gajnis prezidentan balotadon


  • 2013: Komenco de konklavo post rezigno de la papo Benedikto la 16-a


  • 2014: Nov-Jorko: 8 personoj pereis kaj pli ol 60 grave vundiĝis pro gas-ekplodo kaj detruo de du konstruaĵoj en Manhatano



Naskiĝoj |




  • 1475: Luko Gaŭriko, itala humanisto, episkopo. matematikisto kaj astrologo italiginta Almageston de Ptolemeo (m. 1558)


  • 1501: Pietro Andrea Mattioli, itala kuracisto kaj botanikisto (m. 1577)


  • 1541: Ipacij Pacej, ukraina teologo kaj verkisto, kunkreinto de Bresta religia unio (m. 1613)


  • 1607: Paul Gerhardt, germana evangelia-lutera teologo kaj poeto (m. 1676)


  • 1613: André Le Nôtre, ĝardenisto de franca reĝo Ludoviko la 14-a (m. 1700)


  • 1626: John Aubrey, angla antikvaĵisto, filozofo, verkisto, registrinto de megalitoj (m. 1697)


  • 1703: László Amade, hungara poeto verkanta ankaŭ latine kaj germane (m. 1764)


  • 1728: Anton Raphael Mengs, germana pentristo kaj artologo (m. 1779)


  • 1732: Joseph Gärtner, germana kuracisto kaj botanikisto (m. 1791)


  • 1737: Vasilij Baĵenov, rusa arkitekto kaj artisto, membro de la Rusia Akademio de Belartoj (m. 1799)


  • 1784: William Buckland, angla geologo kaj paleontologo, kiu kiel la unua science priskribis dinosaŭron (m. 1856)


  • 1788: Pierre Jean David d'Angers, franca skulptisto por la Tombejo Père-Lachaise (m. 1856)


  • 1809: Gustav Werner, germana teologo kaj predikisto (m. 1887)


  • 1810: Pál Hunfalvy, hungara lingvisto kaj etnografo germandevena esplorinta finn-ugran lingvaron (m. 1891)


  • 1824: Gustav Robert Kirchhoff, germana fizikisto kontribuinta al kompreno de elektraj cirkvitoj, spektroskopio kaj termoradiado (m. 1887)


  • 1831: Clement Studebaker, usona industriisto establinta ĉareg-fabrikon, kunfondinto de Studebaker (m. 1901)


  • 1832: Alfred Fournier, franca kuracisto esplorinta sifilison (m. 1914)


  • 1834: Konstantinos S. Kontos, greka filologo, eldonisto, profesoro (m. 1909)


  • 1835: Simon Newcomb, kanada-usona astronomo kaj matematikisto, aŭtoro de efemeridoj (m. 1909)


  • 1837: Alexandre Guilmant, franca orgenisto kaj komponisto de romantisma muziko (m. 1911)


  • 1845: Gergely Moldován, hungara etnografo, universitata profesoro (m. 1930)


  • 1854: Mahendranath Gupta, bengala verkisto, jogano, disĉiplo de Ramakriŝna, hinduisma sanktulo (m. 1932)


  • 1858: Josef Eiselt, ĉeĥa gimnazia direktoro, prezidanto de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista (m. 1936)


  • 1860: Bernát Munkácsi, hungara lingvisto kaj etnografo esplorinta udmurtojn kaj osetojn (m. 1937)


  • 1863: Vladimir Vernadskij, rusia biologo, geologo kaj kemiisto (m. 1945)


  • 1863: Gabriele D'Annunzio, itala piloto, poeto, dramaturgo (m. 1938)


  • 1865: Anna Tutsek, hungara verkistino kaj redaktorino (m. 1944)


  • 1875: Giacomo Bianchini, itala esperantisto, pastro el Friulo, poligloto, fondinto de la Itala Instituto de Esperanto (m. 1954)


  • 1877: Julius Glück, germana inĝeniero kaj fabrik-direktoro, disĉiplo de Wilhelm Ostwald, eminenta esperantisto, viktimo de Aŭŝvico (m. 1942)


  • 1878: Gema Galgani, itala virgulino, mistikulino kaj stigmatulino (m. 1903)


  • 1880: Idris, la unua kaj sola reĝo de reĝlando Libio (m. 1983)


  • 1881: Mustafa Kemal Atatürk, ĉefministro kaj la unua prezidento de Turkio (m. 1938)


  • 1888: Þórbergur Þórðarson, islanda esperantisto kaj verkisto, aŭtoro de E-lernolibroj (m. 1974)


  • 1889: Wacław Niżyński, pola-rusa dancisto kaj koreografo (m. 1950)


  • 1890: Idris, unusola reĝo de la reĝlando Libio (m. 1930)


  • 1905: Shimura Takashi, japana aktoro rolinta en filmoj de Akira Kurosawa (m. 1982)


  • 1910: Zygmunt Szendzielarz, pola oficiro, anatemita soldato, unu el la plej famaj komandantoj de kontraŭkomunista subtera movado, murdita (m. 1951)


  • 1911: Manyi Kiss, hungara aktorino ĉefrolinta en la filmo Ambaŭ vivoj de onklino Mici (m. 1971)


  • 1915: Jiří Mucha, ĉeĥa romanisto, filo de Alfons Mucha (m. 1991)


  • 1919: Erzsébet Kékedy, rumania hungara kemiistino (m. 2009)


  • 1921: András Ney, rumania hungara-israela matematikisto (m. 2010)


  • 1922: Jack Kerouac, usona verkisto de franckanada deveno, reprezentanto de Beat-generacio (m. 1969)


  • 1925: Harry Harrison, usona scienc-fikcia verkisto, esperantisto, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (m. 2012)


  • 1927: Raúl Alfonsín, argentina adovokato, prezidento de Argentino (m. 2009)


  • 1928: Edward Albee, usona dramisto, trifoja ricevinto de la Premio Pulitzer (m. 2016)


  • 1930: Ryszard Badowski, pola ĵurnalisto, verkisto, raportisto, publicisto, vojaĝisto, la unua polo vizitinta ses kontinentojn


  • 1931: Józef Tischner, pola filozofo, etikisto, katolika kleriko, kapelano de Solidareco (m. 2000)


  • 1934: György Moldova, hungara verkisto juddevena, aŭtoro de biografio pri János Kádár


  • 1935: Ede Terényi, rumania hungara komponisto, muziksciencisto kaj profesoro pri komponado


  • 1936: Michał Heller, pola naturfilozofo, kosmologo, fizikisto, romkatolika pastro esploranta rilatojn scienco-religio, ricevinto de la Premio Templeton


  • 1940: M. A. Numminen, finna muzikisto, verkisto, reĝisoro, plurlingva kantisto kaj esperantisto


  • 1942: Ratko Mladić, serba generalo respondeca pri la masakro de Srebrenico


  • 1946: Petr Chrdle, ĉeĥa entreprenisto kaj esperantisto, posedanto de libro-agentejo KAVA-PECH


  • 1946: Liza Minnelli, usona aktorino, dancistino kaj kantistino, Grammy-laŭreatino


  • 1946: Ádám Szabó T., hungara lingvisto, filo de lingvisto Attila Szabó T. (m. 1995)


  • 1947: Mitt Romney, usona politikisto, ŝtatestro de la usona subŝtato Masaĉuseco, kritikisto de la prezidento Barack Obama


  • 1955: Janina Ochojska, pola astronomino, socia aktivulino, fondintino de ne-registara organizaĵo por humanitara helpo, distingita per la titolo Virino de Eŭropo fare de la Eŭropa Ekonomia Komunumo kaj Honora legio


  • 1956: Steve Harris, angla basgitaristo kaj rokmuzikisto, membro de la brita metalroka muzikgrupo Iron Maiden


  • 1958: Baciro Dabó, politikisto de Gvineo Bisaŭa (m. 2009)


  • 1963: Kazik Staszewski, pola muzikisto, kantisto, saksofonisto, tekstaŭtoro, aranĝisto


  • 1965: Liza Umarova, ĉeĉena kantistino kaj aktorino, aŭtorino de la furorkanto Patrujo


  • 1971: Szabolcs Borsos, rumania hungara filozofo, teologo, fakulo pri mentalhigieno


  • 1976: Zhao Wei, ĉina aktorino kaj kantistino, vegetaranino


  • 1977: Erika Mihálycsa, rumania hungara verkistino, tradukistino


  • 1994: Christina Grimmie, usona kantistino kaj lirikistino, murdita (m. 2016)



Mortoj |




  • 415: Hipatia, greka filozofino kaj matematikistino, adeptino de novplatonismo (naskiĝis ĉirkaŭ 370)


  • 417: Inocento la 1-a, papo kunvokinta sinodon kondamninta Pelagion, filo de la papo Anastazio la 1-a, sanktulo


  • 604: Gregorio la 1-a, papo, teologo, doktoro de eklezio, reformisto, sanktulo (naskiĝis ĉirkaŭ 540)


  • 1496: Johannes Heynlin, svisa humanisto germandevena, teologo, rektoro de Sorbono, kunfondinto de la Universitato de Tubingeno (n. 1425)


  • 1507: Cezaro Borgia, itala politikisto, princo de Romanjo (n. 1475)


  • 1648: Tirso de Molina, hispana dram-verkisto de la Hispana ora epoko (n. 1579)


  • 1673: Margareta Teresa de Hispanio, hispana princino (n. 1651)


  • 1681: Frans van Mieris, nederlanda baroka pentristo (n. 1635)


  • 1790: Andreo Hadik, hungara generalo kaj militestro (n. 1710)


  • 1792: Charles-Simon Favart, franca opera kaj komedia verkisto (n. 1710)


  • 1809: György Méhes hungara instruisto, verkisto, patro de Sámuel Méhes (n. 1746)


  • 1832: Friedrich Kuhlau, germana-dana komponisto klasika kaj romantika (n. 1786)


  • 1839: Frederiko la 6-a, reĝo de Danio kaj Norvegio, filo de Kristiano la 7-a (Danio) (n. 1768)


  • 1858: Julius von Plänckner, germana oficiro kaj kartografo (n. 1791)


  • 1871: Leonard Chodźko, pola-belorusa historiisto, geografo, kartografo, arkivisto, eldonisto, elmigrinta aktivulo (n. 1800)


  • 1887: Sándor Péterfi, hungara unitariisma pastro en Toplița (n. 1817)


  • 1894: August Cieszkowski, pola filozofo, ekonomikisto, reprezentanto de pola mesianismo kaj politika filozofio (n. 1814)


  • 1898: Zacharias Topelius, finna verkisto svedlingva, rektoro de la Universitato de Helsinko (n. 1818)


  • 1909: Herrmann Julius Meyer, germana eldonisto kaj enciklopediisto (n. 1826)


  • 1916: Marie von Ebner-Eschenbach, aŭstra verkistino ĉeĥdevena, konata de spiritaj aforismoj (n. 1830)


  • 1925: Sun Jatsen, ĉina politikisto, gvidanto de Kuomintango, teoriisto de la ĉina socialismo, prezidento de la Respubliko de Ĉinio (n. 1866)


  • 1928: Daniel Ozro Smith Lowell, usona edukisto, prezidanto de la Esperanto-Asocio de Norda Ameriko, tradukinto de la Evangelio laŭ Johano (n. 1851)


  • 1930: Alois Jirásek, ĉeĥa verkisto, aŭtoro de historiaj romanoj (n. 1851)


  • 1937: Charles-Marie Widor, franca orgenisto kaj komponisto, konata de la tokato el sia orgensimfonio n-ro 5 (n. 1844)


  • 1937: Jenő Hubay, hungara violonisto, komponisto kaj profesoro (n. 1858)


  • 1940: Luiso Orione, itala kleriko, fondino de katolika ordeno (n. 1872)


  • 1946: Ferenc Szálasi, faŝisma politikisto, ĉefministro de Hungario, ekzekutita (n. 1897)


  • 1950: Bertalan Bagossy, hungara historiisto pri la historia departemento Szatmár (n. 1869)


  • 1950: Heinrich Mann, germana verkisto, kies romano estis filmigita kiel La blua anĝelo (n. 1871)


  • 1953: Nándor Kóra-Korber, rumania hungara grafikisto, pentristo (n. 1897)


  • 1955: Charlie Parker, usona ĵaza saksofonisto, patro de bibopo (n. 1920)


  • 1956: Bolesław Bierut, pola komunisto, agento de soveta NKVD, ĉefministro kaj prezidento de Pollando respondeca pri reprezalioj de Anatemitaj Soldatoj, mortinta en nekonataj cirkonstancoj (n. 1892)


  • 1962: Miklós Nagy, hungara bibliotekisto, akademiano (n. 1881)


  • 1979: Viktor Vaszy, hungara komponisto, dirigento, teatrestro (n. 1903)


  • 1980: Ernő Gerő, hungara komunisto juddevena, ekonomikisto, unu el ekzekutistoj de Andreu Nin (n. 1898)


  • 1982: György Belia, hungara literaturhistoriisto kaj kritikisto (n. 1923)


  • 1985: Jenő Ormándy, hungara-usona violonisto kaj muzikisto (n. 1899)


  • 1996: László Sztojka, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1909)


  • 1991: William Heinesen, feroa poeto, komponisto kaj pentristo (n. 1900)


  • 1999: Yehudi Menuhin, usona violonisto kaj dirigento ukrain-juddevena, vegetarano, jogano (n. 1916)


  • 2008: Erwin Geschonneck, germana komunisto kaj aktoro en GDR (n. 1906)


  • 2010: Miguel Delibes, hispana verkisto, membro de Real Academia Española (n. 1920)


  • 2010: Zádor Tordai, hungara filozofo, arthistoriisto, laŭreato de Kossuth-premio (n. 1924)


  • 2014: Věra Chytilová, ĉeĥa filma reĝisorino, konata de la filmo Heredo aŭ Kurvaknabojgutntag (n. 1929)


  • 2015: Zoltán Makfalvi, rumania hungara geologo (n. 1936)


  • 2015: Terry Pratchett, angla verkisto de fantasta literaturo kaj de sciencfikcio (n. 1948)


  • 2016: Rudolf Sarközi, aŭstra cigano, kultura aganto (n. 1944)



Specialaj tagoj kaj festoj |




  • Romkatolika Eklezio:


    • Inocento la 1-a, papo


    • Gregorio la 1-a, papo, teologo kaj reformisto


    • Paŭlo Aŭreliano, unu el la sanktuloj fondintoj de Bretonujo




  • Nacia tago en Maŭricio, tago de la sendependiĝo (1968)



Tagoj de semajno |


La 12-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.




  • 12-a de marto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio 12-a de marto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 12-a de marto en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)









Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Facebook