Dayton (Ohio)






Urbocentro de Dayton


Dayton (en Esperanto Dajtono) estas urbo en konteo Montgomery en Ohio en Usono, administra centro de la konteo. Dum la censo de 2000 oni registris 166.179 loĝantojn; je 2004-07-01 oni nombris 160.293.


Dayton situas en la valo de rivero Great Miami River, ĉe la enfluejo de Stillwater River, Mad River kaj Wolf Creek. La riveroj en 1913 kaŭzis seriozan inundon, post kiu oni konstruis digojn.



Urboĝemelecoj |


Dayton ĝemeliĝis kun jenaj urboj:




  • Germanio Augsburg en Germanio


  • Serbio Belgrado en Serbio


  • Flago-de-Bosnio kaj Hercegovino.svg Sarajevo en Bosnio kaj Hercegovino



Interkonsento de Dayton |


Inter la 1-a kaj la 21-a de novembro 1995 en la aer-armea bazo Wright Patterson okazis traktadoj por fini la jugoslavian militon, daŭrintan jam pli ol tri jarojn. Ili rezultigis la Interkonsenton de Dayton, subskribitan la 14-an de decembro 1995 en Parizo.


Koordinatoj: 39°45′46″N 84°11′48″U  /  39.76278°N, 84.19667°U / 39.76278; -84.19667 (Dayton (Ohio))







Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Facebook