Hori Jasuo



































Hori Jasuo

Aprilo 2008
Aprilo 2008
Personaj informoj

Naskiĝo

17-an de decembro 1941 (1941-12-17) (77-jara)
en Tokio, Flago-de-Japanio.svg Japanio

Nacieco

japano

Ŝtataneco

Japanio

Profesio

esperantisto, profesoro

Lingvoj

Esperanto
Esperanto

Verkis en Esperanto

Raportoj el Japanio







v  d  r


Information icon.svg



HORI Jasuo (japane: 堀 泰雄, naskiĝis la 17-an de decembro 1941) estas japana esperantisto, verkisto kaj honora membro de UEA.[1]




Enhavo






  • 1 Vivo


  • 2 Verkoj


  • 3 Rete legebla


  • 4 Referencoj





Vivo |




Jasuo Hori dum la kunveno pri Ĝemelaj Urboj en UK 2011


Li naskiĝis en Tokio en 1941 kaj kreskis en la gubernio Gunma. En 1965 li finis studadon en la universitato de Kioto kaj poste instruis la anglan lingvon en altlernejoj kaj universitatoj.


En 1960 Hori Jasuo memlernis Esperanton. Ekde 1993 ĝis 2014 li estis estrarano de la Japana Esperanto-Instituto. Dum 12 jaroj li ĉefredaktore respondecis pri La Revuo Orienta kaj ekde 2001 estas redaktoro de Esperanto en Azio, organo de la Azia Komisiono de UEA (KAEM). Li estis ties prezidanto de 2001 ĝis 2006. Li partoprenis en dudeko da UK-oj, de Varsovio (UK 1987) ĝis Lille (UK 2015) kaj en ĉiuj 8 aziaj kongresoj.


Dum la jaroj 2007 ĝis 2010 li estis estrarano de UEA pri landa kaj regiona agadoj.


Li estis honorita per la Premio Oosaka en 2004 pro la agado en KAEM kaj pro la eldono de Raportoj: Ekde la jaro 1998 li verkas serion de Raportoj el Japanio - ĉiun jaron li eldonas volumon pri la antaŭa jaro. En 2015, la numero atingis 18.


Li estis honorigita per la premio Onisaburo Deguĉi de UEA en 2011.


En 2009 li iniciatis la Internacian Esperanto-Sumoon, por ke esperantistoj legu pli multe da Esperanto-libroj. En januaro 2016 okazis la 38a Esperanto-sumoo, en kiu partoprenis 277 homoj el 29 landoj. Ĝi multege kontribuas al la libro-kulturo de Esperanto. Li celas 500 partoprenantojn en du jaroj. ILEI morale subtenas la Esperanto-Sumoon.


En 2010 li iniciatis Societon por parkere kanti la himnon Espero en klopodo antaŭenigi parkeran scipovon de la Esperanto-himno kaj per tio doni al la esperantistoj pli da memfido pri ilia Esperanto-kapablo.


Krome li faris 6-fojajn prelegturneojn en Francio, kaj kontribuis al amikeco inter la du landoj, kaj precipe post 2011, kiam okazis la Japana Katastrofo, li prelegis pri la temo: “Japanio post la katastrofo„.


De la 11-a de marto 2011 li regule informadis la esperantistaron pri la evoluo de la situacio en Japanio kaj raportadas rektajn spertojn. Ĉiuj raportaĵoj aperas sur la retejo de SAT[2] kaj ankaŭ en la franca kaj esperanta sur la retejo de Espéranto-Indre en la rubriko Nouvelles du Japon. Ekzemple li prelegis prie dum la 90-a SAT-Kongreso 2017 en Gimpo-Seulo.[3]


La 15-an de decembro 2018 aperis la novaĵo, ke li estas elektita Esperantisto de la Jaro 2018.



Verkoj |


Hori Jasuo verkis:




  • Kantu Nian Naŭan Simfonion (en la japana),


  • Angla Gramatiko Cougar (en la japana kaj la angla),


  • Raportoj el Japanio (14 volumoj), aperinta ekde 1997,


  • Invito al Esperanto (en la japana kaj Esperanto),


  • 1400 citaĵoj klasifikitaj laŭ gramatikaj eroj (en la japana kaj la angla),


  • Monatoj tra la Mondo (verkita de diverslandaj 11 esperantistoj),


  • Vivoj tra la Mondo (verkita de 11 diverslandaj esperantistoj).


Li estas tre regula kunlaboranto de la gazeto Monato kaj ankaŭ regule verkas por Sennaciulo.



Rete legebla |



  • Taglibro de nia Kamarado Jasuo HORI dum la japanaj katastrofoj sur la retejo de Sennacieca Asocio Tutmonda


Referencoj |





  1. Gazetaraj Komunikoj de UEA: N-ro 463 (2012-07-30)


  2. http://satesperanto.org/-Taglibro-de-nia-Kamarado-Yasuo-.html


  3. Kongreslibro, SAT, Gimpo, 2017. paĝo 30

















Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Facebook