Gargojlo






Gargojlo sur katedralo Sacre Coeur, Parizo (akvo-kanalo bone videbla)


Gargojloj (laŭ la franca lingvo; vd. malsupren) aŭ akvosputiloj (laŭ la germana Wasserspeier) estas finaĵoj de akvo-defluilo, kondukantaj akvon foren de la tegmentaj defluiloj, ofte timige skulptitaj por forpeli la demonojn for de preĝejoj. Trans ĝia simbola signifo, ĝi estas nun aparte ŝatita kiel arkitektura kuriozaĵo.




Enhavo






  • 1 Priskribo


  • 2 Ĥimeroj


  • 3 Bildaro


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Notoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Priskribo |




Gargojloj de la Katedralo de Sieno.


La funkcio de gargojlo estas forkonduki pluvakvon laŭeble for de la konstruaĵa fundamento. Laŭ PIV gargojlo estas Elstaranta kanaleto, ofte skulptita en formo de vomanta besto aŭ homo, el kiu la akvo de tegmentoj falas eksteren, distance de la muroj. Kaj de tie oni markas sinonimojn defluilo, vomtubo.[1]


La nomo devenas la franca gargouille, origine signifanta gorĝo, komparu la latinajn gurgulio, gula, kaj similaj vortoj derivataj de la radiko gar = gluti, reprezenti la sonon de akvo. Laŭ Francisko Azorín gargojlogargolo (!) estas Elstaranta tegmenta kanaleto.[2] Li indikas etimologion el latina gargula (gorĝo).[3]


Plej ofte, Gargojloj estas figuraĵoj groteskaj. Sanktan Romanon ("Romain") (631-641), la eksan kancelieron de Clotaire la 2-a, oni igis episkopo de Rouen. Malnova legendo de tie rakontas pri kiel li liberigis la regionon ĉirkaŭ Rouen de monstro nomata Gargouille.


La esprimo Gargojlo pli precipe aplikatas pri mezepokaj verkaĵoj, sed similaj troviĝas en ĉiuj epokoj. En Egiptio estas gargojloj por elĵeti la akvon uzatan dum la lavo de sanktaj kruĉoj; en helenaj temploj, la akvo de la tegmento fluis tra la buŝoj de leonoj. En Pompejo, granda kvanto da gargojloj terakotaj estis trovataj, formitaj laŭ la formo de diversaj bestoj.



Ĥimeroj |





Notre Dame, Parizo: Galerie des Chimières (ne gargojlo)


Gargojloj sen akvoforgvidaĵo - do, pli ĝuste ĥimeroj - estis uzataj kiel dekoraĵoj en konstruaĵoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj en urboj kiel Novjorko (kie famas la aluminaj gargojloj sur la Chrysler Building), Ĉikago ktp. La ĥimero de Notre Dame ne estas gargojlo, nur imagu kiel ĝi kapablu forfluigi akvon. La misuzo de la vorto (anstataŭ ĥimero, monstro, drako) estas anglismo.



Bildaro |




Vidu ankaŭ |



  • Arkitekturo

  • Mezepoko

  • Ĥimero

  • Ĥimero (arkitekturo)



Notoj |





  1. PIV [1] Alirita la 22an de Decembro 2017.


  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 81.


  3. Azorín, samloke.




Eksteraj ligiloj |



  • Multaj bildoj de monstroj, inter ili ankaŭ veraj gargojloj

  • en:Randall's Lost New York City

  • [2]

  • El ŝtontajlora metiejo




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár