Pecica














































Pecica
Urbo
Lando

Flago-de-Rumanio.svg Rumanio

Distrikto

Arad
Alinome
(Ó)pécska. Oláhpécska (hungare), Alt-Petschka (germane)

Iama hungara departemento

Arad
Situo

46° 10′ N, 21° 4′ O46.1721.07Koordinatoj: 46° 10′ N, 21° 4′ O


Pecica (Rumanio)

DMS

Red pog.svg




Alto super maro

100 m

Poŝtkodo
317235
Loĝantaro
12.762 (en 2011)
Kodo laŭ SIRUTA
11584







v  d  r


Information icon.svg



Pecica [peĉka] (hungare: Ópécska [opeĉka], Oláhpécska) estas urbo en Rumanio sur la maldekstra bordo de rivero Mureș okcidente de Arad. Oni aligis al ĝi Rovine. Ĝi administras ankaŭ la vilaĝojn Bodrogu Vechi, Sederhat kaj Turnu.


Tra Pecica pasas la rumana nacia vojo DN 7 (samtempe eŭropa vojo E 68) kaj la loka fervojo inter Arad kaj Nădlac. Norde de la urbo preterpasas la aŭtovojo A 1 inter Arad kaj Hungario. La urbo havas ponton super Mureș, la vojo iras suden al Sânpetru German.




Enhavo






  • 1 Loĝantaro


  • 2 Historio


  • 3 Fonto


  • 4 Renomaj personoj


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





Loĝantaro |


En 1910 Ópécska havis kune kun Rovine 20.562 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, slovakoj, serboj) kaj en 1992 12 mil 930 (rumanoj, hungaroj).



Historio |


Ĝia unua skriba mencio estis en 1335. Ĝis 1919 Magyarpécska apartenis al Hungario, (Arad).



Fonto |



  • Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.


Renomaj personoj |




  • Sándor Apácai Bölöni: instruisto, lokhistoriisto


  • Frigyes Fülöp Balla (Magyarpécska, 5-a de februaro 1871 – Arado, 5-a de decembro 1937): pentristo.


  • Ignác Balla (23-a de aŭgusto 1885 – Budapest, 10-a de septembro 1976): verkisto, poeto, tradukisto, ĵurnalisto.


  • János Balta (n. 9-a de januaro 1953): ĵurnalisto.


  • András Gugyelka, G. Pataky, (n. 21-a de februaro 1948) poeto


  • Ștefan Guleș (n. 19-a de junio 1933): pentristo.


  • Magda Hadik (Ópécska, 1-a de junio 1914 – Budapeŝto, 24-a de aprilo 2004): medalartistino, skulptistino.


  • József Kocsik (n. 8-a de novembro 1928): popolkultivanto, publicisto.


  • Kunó Klebelsberg, grafo (13-a de novembro 1875 – Budapest, 11-a de oktobro 1932): politikisto, ministro por la publikedukado.


  • Ferenc Lelik (8-a de novembro 1903 – julio 1941, Sovetunio): ĵurnalisto, redaktoro.


  • János Martinszky (8-a de aŭgusto 1909 – Mohács, 1-a de septembro 1949): pentristo Arto en Hungario.


  • János Mester (15-a de septembro 1879 – Solymár, 1-a de junio 1954): filozofo, pedagogo, universitata profesoro, papa prelato.


  • Oszkár Nagy (1883 – 1965): pentristo Arto en Hungario.


  • Zsigmond Ormós (20-a de februaro 1813 – Budapest, 16-a de novembro 1894): verkisto, arthistoriisto, ano korespondanta de la Hungara Scienca Akademio (1861), fondinto de artmuzeo en Temesvár.


  • Péró Jovánovics Szegedinác (ĉ. 1655 – Buda, 4-a de aprilo 1736): unu el organizantoj de kamparribelo de 1735-a jara en departamento Békés.


  • András G. Pataky, familinomo Gugyelka (n. 21-a de februaro 1948): poeto.


  • István Mátyás Török (n. 5-a de aŭgusto 1933): ĵurnalisto, redaktoro.


  • Dezső Zágoni (26-a de septembro 1891 – Budapeŝto, 23-a de julio 1939): ĵurnalisto, redaktoro



Vidu ankaŭ |



  • Pécskai Újság (hungarlingva gazeto)


Eksteraj ligiloj |



  • Retejo de la urbo

  • Popolnombrado 2002




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár