Sankta gralo






La sankta gralo, Arthur Rackham, 1917


La sankta gralo estas fama vazo el la legendo de la reĝo Arturo. La unua mencio troveblis fine de la 12-a jarcento en la mezepoka literaturo. Laŭ la legendo, la gralo estis la kaliko, el kiu Jesuo kaj liaj disĉiploj trinkis vinon dum la Lasta Vespermanĝo antaŭ la morto de Jesuo per krucumado, kaj poste entenis la sangon de Jesuo prenitan ĉe la kruco.


La deveno de la vorto gralo ne estas tute klara: plejverŝajne ĝi devenas de la okcitana vorto grazal, malnovfrance graal 'ujo, vazo', kiu verŝajne etimologie devenas de la greka kratér (miksujo) tra la latina cratalis/gradalis. La malnovhispana vorto grial kaj la malnovportugala gral estis kutimaj nomoj por pistujopistujforma trinkujo.



Vidu ankaŭ |




  • Kategorio Sankta gralo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • Reĝo Arturo

  • Artura legendo



Eksteraj ligiloj |



  • Perceval kaj la serĉado de la gralo

  • graal.be: diversaj difinoj de la gralo

  • wiki pri gralo

  • La serĉado de la sankta gralo kaj imago

  • Gralo ĉe Religiologiques, UQAM, Montréal. Georges Bertin

  • La gralo en la arkivoj de la mezepoka literaturo

  • Legendoj pri la gralo




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár