Randa












































Randa

Blazono de Randa


Blazono de Randa

Vilaĝocentro de Randa

Kantono
Valezo
Distrikto
Vispo

Koordinatoj 

46°6′1″N 7°47′0″O  /  46.10028°N, 7.78333°O / 46.10028; 7.78333 (Randa)Koordinatoj: 46°6′1″N 7°47′0″O  /  46.10028°N, 7.78333°O / 46.10028; 7.78333 (Randa)
Nombro de enloĝantoj
384 (2007)
Areo
54,51 km²
Alteco
1406 m super marnivelo
Poŝtkodo
3928
Komunumkodo
6287

Mapo de Randa


Situa mapo de Randa







v  d  r


Information icon.svg



Randa estas svisa komunumo
en la germanparolanta parto de kantono Valezo,
ĉirkaŭ 128 km (birdfluge) oriente de Ĝenevo,
ĉirkaŭ 100 km (birdfluge) sude de Bern, kaj
ĉirkaŭ 158 km (birdfluge) sude de Zuriko.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Montofalo de Randa


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Randa situas en la valo de la rivero Matervispa, aŭ Matter Vispa,
ĝia kulmino estas monto Dom, kiu alteco de 4545 metroj estas unu el la plej altaj montopintoj de Svislando kaj la plej alta monto, kiu situas komplete sur svisa teritorio. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Randa la vilaĝoj Wildi, Lerch kaj Attermänze.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 54,51 km², de kiuj 8,9% estas kovritaj de arbaro, 7,2% servas por agrikulturo kaj 1,0% por setlado. Pli ol 80% de la komunuma teritorio konsistas el altmontara dezerto kaj glaĉeroj.[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Randa limas en nordo al Oberems kaj St. Niklaus VS, en oriento al Saas-Fee, en sudo al Täsch, kaj en okcidento al Ayer.



Trafiko |


Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 213, kiu finiĝas iomete pli sude en Täsch. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Materhorno-Gotardo-Fervojo de Zermatt al Disentis.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Randa datiĝas el la jaro 1305 jam sub la hodiaŭa nomo. De la 13-a jarcento ĝis 1552 Randa apartenis al la majorejo Naters kaj poste al la samnoma kastlanejo. Poste ĝi formis kun Täsch apartan kastlanejon de la majorejo kaj libertribunalo Sankt Niklaus. Ekzistas kamparana gildo, kiu fondiĝis en la jaro 1593. En la jaro 1798 Randa fariĝis memstara komunumo.[3]



Montofalo de Randa |


La 18-a de aprilo 1991, grava terglito okazis apud Randa, kaj dua okazis 9-an de majo de sama jaro. Pluraj domoj estis detruitaj kaj bestoj mortigitaj en vilaĝeto Lerch. La vojo al Zermatt kaj la fervojo estis blokitaj.


La damaĝoj kostis 80 milionojn da svisaj frankoj



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: [ Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Bernard Truffer: Randa en Historia Leksikono de Svislando (2010-07-27)



Eksteraj ligiloj |


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Randa – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


  • Oficiala retejo de la komunumo Randa

  • Retpaĝo pri la terglito de Randa


  • Randa en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale












Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár