Saas-Balen
Saas-Balen | |
---|---|
Blazono de Saas-Balen | |
Saas-Balen | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Vispo |
Koordinatoj | 46°9′14″N 7°55′44″O / 46.15389°N, 7.92889°O / 46.15389; 7.92889 (Saas-Balen)Koordinatoj: 46°9′14″N 7°55′44″O / 46.15389°N, 7.92889°O / 46.15389; 7.92889 (Saas-Balen) |
Nombro de enloĝantoj | 418 |
Areo | 30,18 km² |
Alteco | 1483 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3908 |
Komunumkodo | 6289 |
Situa mapo de Saas-Balen | |
Saas-Balen estas komunumo en la distrikto Vispo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 418 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Enhavo
1 Geografio
2 Najbaraj komunumoj
3 Trafiko
4 Historio
5 Notoj kaj referencoj
6 Eksteraj ligiloj
7 Bildoj
Geografio |
La komunumo Saas-Balen situas en Supra Valezo en la mezo de la Valo de Saas, kiun trafluas la rivero Saaservispa. Sur la komunuma teritorio situas en okcidento la Balfin-Glaĉero kaj Bider-Glaĉero, kiuj estas konektitaj kun Ried-Glaĉero, kaj en oriento la Gruben-Glaĉero. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Saas-Balen kaj Bidermatten, kaj la setlejoj Niederguet, Meiggerli, Brend, Rittmal kaj Tewaldji.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 30,18 km², de kiuj 21,3% estas kovritaj de arbaro, 10,8% servas por agrikulturo kaj 1,3% por setlado. Du trionoj de la komunuma teritorio Estas kovritaj de altmontara dezerto kaj de glaĉeroj.
[2]
Najbaraj komunumoj |
La komunumo Saas-Balen limas en nordo al Eisten, en oriento al Sempiono, en sudoriento al Saas-Grund, en sudokcidento al Saas-Fee, kaj en okcidento al Sankt Niklaus.
Trafiko |
Tra Saas-Balen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 212, kiu kondukas de Vispo al la Saaser-Valo. Per de la poŝtaŭtolinio de Saas-Grund al Vispo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio |
La unua dokumenta mencio de Saas-Balen datiĝas el la jaro 1304 kielo Baln. Sur la teritorio de Saas-Balen estis trovita hakilo el la neolitiko. Dum mezepoko Saas-Balen apartenis al la grandkomunumo Saas, kiu estis parto de la Majorujo Vispo. Saas en la jaro 1392 estis dividita al kvar kvartaloj, kiuj estas la hodiaŭaj kvar komunumoj de la Saas-Valo.[3]
Notoj kaj referencoj |
↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
↑ Fonto: Paul Martone: Saas-Balen en Historia Leksikono de Svislando (2011-02-09)
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo de la komunumo Saas-Balen
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Saas Balen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj |
Saas-Balen
|