Politikisto







G20


Politikisto estas profesiulo, kiu laboras en politiko.


En multaj demokratioj la termino estas ĝenerale uzata nur en elekt-kampanjoj, anstataŭ anoj de ŝtata burokratio. Tamen, tia distingo estas malpli klara en nedemokratiaj formoj de registaro.


En ŝtato, individuaj politikistoj konsistigas la administran kaj leĝfaran fakojn de registaro. Aliajn organojn de registaro kiel juĝistaro, policoj, militistaro norme oni ne rigardas politikaj, malgraŭ la fakto ke ili laboras por registaro. Iufoje politikaj sciencistoj aŭ estro de politika partio ankaŭ estas nomata politikistoj.



Kutimaj oficoj |


Oficoj por politikistoj povas inkluzivi:



  • Ŝtatestron

  • Urbestron

  • Kongresanon

  • Parlamentanon

  • Ŝtatprezidanton

  • Ĉefministron

  • Ministron

  • Ĉefkonsiliiston

  • Senatanon

  • Partiestron



Ekzemploj de famaj politikistoj |


Jen listo de famaj politikistoj:




  • Kofi Annan - Ĝenerala Sekretario de la Unuigitaj Nacioj


  • Lazaro Cardenas - Prezidento de Meksiko dum 1930-aj jaroj


  • Winston Churchill - Dummilita ĉefministro de Britio


  • Mohandas Karamchand Gandhi - Naciisma estro de Barato


  • Adolf Hitler - Diktatoro de Germanio


  • Rudy Giuliani - Urbestro de Novjorko


  • Thomas Jefferson - Verkisto de la usona Deklaro de Sendependeco.


  • Petra Kelly - Fondintino de la Verda Partio de Germanio


  • Romano Prodi - Eksa prezidanto de la Eŭropa Komisiono


  • SUN Yat-sen - Estro de Kuomintang, unua prezidento de Respubliko de Ĉinio


  • Eugen Macko - Vicprezidanto de la federacio de EDE (Eŭropo - Demokratio - Esperanto)




  • Kategorio Politikisto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár