Marie Strejčková-Šamlová
Marie Strejčková-Šamlová | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 9-an de februaro 1891 (1891-02-09) en Pohořelice |
Morto | 30-an de aprilo 1970 (1970-04-30) (79-jara) en Brno |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Profesio | esperantisto |
Lingvoj | Esperanto, ĉeĥa lingvo |
Familianoj | |
Infano | Jiří Vítězslav Šamla |
Marie STREJČKOVÁ-ŠAMLOVÁ (naskiĝis en la 9-a de februaro 1891 en Pohořelice - mortis la 30-an de aprilo 1970 en Brno) estis ĉeĥa esperantistino.
Esperantisto de 1927. Precipe aktiva en radio, ofte parolis en Radio-Brno, unuan fojon en aprilo 1931, de kiam Esperanto-disaŭdigoj el Brno restis oftaj sub la nomo Verda Stacio.
Ŝi gvidis kurson por polico (1929-1930) en Brno.
Ŝi estis patrino de Jiří Vítězslav Šamla.
Ŝiaj prelegoj en Verda Stacio |
- 24.VI. 1931 Marie Strejčková: La Napoleona ekspozicio en Slavkov.
- 17.4.1932 Marie Strejčková: IX-a tutsokola kongreso en Praha.
- 31.5. 1932 Prof. Dr. H. Traub (Strejčková): Ĉeĥoslovakio, historia skizo.
- 7.6. 1932 Dir. Antonín Humpolík (Strejčková): Ĉeĥoslovakio, geografia skizo.
- 21.6. 1932 Prof. Dr. J. Staněk (Strejčková): La ĉeĥoslovaka literaturo. Evolua skizo.
- 26.7. 1932 Marie Strejčková-Jiří V. Šamla: La ĉeĥoslovaka industrio kaj komerco.
- 2.8. 1932 Božena Němcová: Avineto. Legaĵo el romano (Strejčková).
- 13.9. 1932 Jan Welzl: Tridek jaroj en la ora nordo. Legado el samnoma libro (Strejčková).
- 20. 3. 1933 Marie Strejčková: Internacia Esperanto-libertempejo en Ĉeĥoslovakio.
- 25. 3. 1933 Marie Strejčková: Jan Amos Komenský.
- 9. 12. 1933 Marie Strejčková: La praktika uzo de Esperanto.
- 28. 4. 1934 Marie Strejčková: Esperantaj aktualaĵoj.
- 12. 5. 1934 Marie Strejčková: La internacia Esperanto-libertempejo en Lázně Bělohrad.
- 15. 12. 1934 Marie Strejčková: Ni sekvu la verdan stelon.