Migdalujo


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Migdalujo


Migdalujo kun maturigantaj fruktoj. Majorko, Hispanio.
Migdalujo kun maturigantaj fruktoj. Majorko, Hispanio.


Biologia klasado






































Regno:

Plantoj Plantae

Divizio:

Angiospermoj Magnoliophyta

Klaso:

Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida

Ordo:

Rozaloj Rosales

Familio:

Rozacoj Rosaceae

Subfamilio:

Prunoideoj Prunoideae

Genro:

Prunuso Prunus

Subgenro:

Amygdalus

Specio:

P. dulcis



Dunomo


Prunus dulcis
(Mill.) D.A.Webb

Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Migdalujo









v  d  r


Information icon.svg



Migdalujo (latine: Prunus dulcisAmygdalus communis) estas arbo el la familio rozacoj (latine: Rosaceae), kies rozblankaj floroj aperas antaŭ la folioj. La migdalujo estas la simbolo de virgeco, kaj ĝia frukto estas la migdalo.




Floroj de migdalujo


Arbo estas maldika sed abunda per folioj, alta inter 8 kaj 12 m. Ĝiaj branĉoj estas pikaj kaj branĉetoj nudaj, glataj ruĝetaj. Folioj estas simplaj, ovformaj kun pika fino. Supra flanko de folioj estas malhelverda kaj brila, suba flanko iom hara.


Floroj estas blankaj ĝis rozkoloraj, meze grandaj, du seksaj kaj unuopaj.


Fruktoj, migdaloj, estas eliptaj ĝis rondformaj, iom plataj kun unu sola semo en la kerno. Oni rompas lignetan ŝelon por preni semon kiun oni manĝas.






Floranta migdalarbo en Retamal de Llerena, suda Hispanio.




Floranta migdalujo en vitejo de Bensheim, Germanio.


La migdalujo estas unu el la arboj kiuj plej frue floras, en Mediteraneo ekde januaro aŭ februaro kiam ankoraŭ aliaj arboj ne floris kaj kiam la arbo mem ankoraŭ ne havas foliojn, pro tio ili konsistigas belegajn vidindaĵojn kaj eĉ pejzaĝojn.



Vidu ankaŭ |



Emin-vala stepo

Flaŭro de Maroko


Kopetdago, Kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo

Zagros-montara arbarstepo




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár