Astronomia simbolo




La astronomaj simboloj estas simboloj iam uzataj en astronomio, kaj ĉiam nun en astrologio por figuri diversajn astrojn, apartajn poziciojn de
astroj aŭ apartajn eventojn de la kosmoobservado.


La jenaj tabeloj montras la nomojn, la simbolojn kaj la unikodajn kodojn de tiuj simboloj.




Enhavo






  • 1 Sunsistemaj astroj


    • 1.1 Planedoj


    • 1.2 Aliaj astroj


    • 1.3 Nanoplanedoj


    • 1.4 Asteroidoj




  • 2 Zodiakaj konstelacioj


  • 3 Ĉielaj eventoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Sunsistemaj astroj |



Planedoj |


La simboloj de la ok planedoj de la sunsistemo estas en la jena tabelo






























































Nomo simbolo Unikodo Signifo
Merkuro U+263F
Kaduceo de Merkuro
Venuso U+2640
Spegulo de Venuso
Tero U+2641 Tera globo
U+2295 Tera globo montranta la ekvatoron kaj unu meridianon
Marso U+2642
Lanco kaj ŝildo de Marso
Jupitero U+2643
Aglo aŭ fulmo de Jupitero
Saturno U+2644
Falĉilo de Saturno
Urano U+2645
H de «William Herschel»
Neptuno U+2646
Tridento de Neptuno


Aliaj astroj |










































Nomo simbolo Unikodo Signifo
Kometo U+2604 Vosthava astro
Suno U+2609 Suna disko
Luno U+263D
Unua kvaronluno
U+25CB
Plenluno
U+263E
Lasta kvaronluno
U+25CF
Novluno


Nanoplanedoj |


La nanoplanedo 134340 Plutono ankaŭ havas simbolon. Ĉar ĝi estis iam
rigardita kiel planedo, en unikodo, tiu simbolo sekvas tiujn de la planedoj.
(1 Cereso estis tiam rigardita ne kiel nanoplanedo, sed kiel asteroido.)















Nomo simbolo Unikodo Signifo
134340 Pluton U+2647
Monogramo, kunfando de P kaj L, du unuaj literoj de «Plutono» kaj komencliteroj de «Percival Lowell»


Asteroidoj |


La unue malkovritaj asteroidoj ankaŭ estis dotitaj per simboloj. Sed
kiam kreskis la nombro da malkovrataj asteroidoj, tiuj bildoj iĝas pli kaj pli
konfuzeblaj kaj malsimple desegneblaj.







































































































Nomo Simbolo
1 Ceres
Malnova simbolo de CeresoAlia versio de la simboloVersio en formo de falĉiletoAlia versio en formo de falĉileto
2 Pallas
Malnova simbolo de PalasoAlia versio
3 Juno
Malnova simbolo de JunonoAlia versio
4 Vesta
Malnova simbolo de Vesta: AltaroMalnova simbolo de VestaSimbolo de Vesta en moderna astrologioMalsimpla figuro: altaro
5 Astraea
Ankro
6 Hebe
Glaso da vino
7 Iris
Ĉielarko kun stelo
8 Flora
Floro
9 Metis
Okulo kun stelo
10 Hygiea
Kaduceo
11 Parthenope
Fiŝo kun stelo
12 Victoria
Stelo kun branĉoj de laŭro
13 Egeria
Ŝildo
14 Irene
Kolumbo portanta olivbranĉon, kun stelo sur la kapo
15 Eunomia
Koro kun stelo
16 Psyche
Papiliona flugilo kun stelo
17 Thetis
Delfeno kaj stelo
18 Melpomene
Ponardo sur stelo
19 Fortuna
Stelo supre de rado
26 Proserpina
Granato kun stelo ene
28 Bellona
Vipo kaj spado de Belona
29 Amphitrite
Konko
35 Leukothea
Malnova lumilo
37 Fides
Kruco

Ekde 1854, la germana astronomo Johann Franz Encke proponis
anstataŭigi tiujn desegnetojn per numero de la astroido skribita en cirklo.
(①,②,③,④,...)



Zodiakaj konstelacioj |


En la jena tabelo estas la dekdu signoj de la konstelacioj de la zodiako.




































































Nom simbolo Unikodo
Ŝafo U+2648
Taŭro U+2649
Ĝemeloj U+264A
Kankro U+264B
Leono U+264C
Virgo U+264D
Pesilo U+264E
Skorpio U+264F
Sagitario U+2650
Kaprikorno U+2651
Akvisto U+2652
Fiŝoj U+2653


Ĉielaj eventoj |

































Nomo Symbolo Unikodo
Suprenira nodo U+260A
Malsuprenira nodo U+260B
Konjunkcio U+260C
Opozicio U+260D
Kvadraturo U+2610


Eksteraj ligiloj |




  • angle Kiam asteroidoj iĝas planedetoj


  • france La astronomaj simboloj




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár