Infano
- En grafeteorio estadas infano (grafeteorio).
La vorto infano (el la latina infans "kiu ne parolas") signifas :
homon, kiu vivas en la infanaĝa vivofazo. Laŭ difino de Infanjura Konvencio de UN infanoj estas tiuj homoj, kiuj 18-an aĝon ne trapasis.- laŭ leĝo en diversaj landoj "infano estas, kiu ne plenumis sian 14-an jaraĝon", sed ĝenerale ili estas nur parte puneblaj ĝis la 18-a jaro (ĝis 14-a jaro ili estas nepuneblaj en la plej multaj evoluintaj landoj).
- laŭ etapoj en la vivo oni konsideras, ke infano estas homo inter la stadioj de nasko kaj pubero.[1][2] La jura difino de infano ĝenerale referencas al neplenaĝuloo, tio estas persono pli juna ol la aĝo de majoritato.[1]
- infano estas ido en familio[3] aŭ, metafore, aŭtoritata koncepto, aŭ aludo al klara grupa membreco en klano, tribo, aŭ religio; ĝi povas ankaŭ signifi esti forta rilata al specifa tempo, loko aŭ cirkonstanco, kiel ĉe "infano de naturo" aŭ "infano de la Sesdekaj".[4]
- la vira infano de iu persono nomiĝas filo.
- la virina infano de iu persono nomiĝas filino.
Nuntempe la infano signifas koston en la industriizitaj landoj. La (viraj) infanoj en la evoluantaj landoj signifas kapitalon por sia familio. Tial kelkaj nomas la kapitalismon la plej bona kontraŭkoncipilo. (Oni kalkulis en Germanio en 2001, ke 2 infanoj kostas 1.100.000 markojn (=563 000 eŭroj) , el kio la ŝtato pagas nur 40 procentojn).
Komparu kun : infanaĝo, junulo, junaĝo, maturaĝo, puberulo, bubo, maljunaĝo, sociologio, psikologio, pedagogio,
Enhavo
1 Konceptoj kaj protektado de la infano
2 Infandisvolviĝo
3 Infanzorgado
4 Tago de infanoj
5 Homaj vivofazoj
6 Bildaro
7 Vidu ankaŭ
8 Notoj
9 Bibliografio
10 Eksteraj ligiloj
Konceptoj kaj protektado de la infano |
Laŭlonge de la historio ne sammaniere estis konsiderata la infano. En la antikvaj kulturoj kutime la infano estis egaligita, en la familio kaj socio, al propraĵo nemalsimile ol aliaj materiaj aŭ alispecaj propraĵoj. Kutime la patro praktike disponis pri la akcepto kaj malakcepto pri la novnaskito: tio videblas ankaŭ el la etimologio de la latina levi. En la kulturoj plej konataj kiel la greka, aŭ la hebrea, tiu sinteno daŭris laŭ jarcentoj kvankam en ili videblas ŝanĝoj protektemaj pri la infano.
En la antikva greka oni konstatas ke la absolutecon de la plej antikva patro-monarkeco anstataŭis, en la epoko de platonismo, la absoluteco de la monarkeca ŝtato, kiu povis disponi je la infano laŭ siavolo; nur kun la helenismo (ekde la tria jarcentoj a.K.) la filoj ekestis konsiderataj personoj.
Tia helenisma tendenco trovis aprobon kaj novajn motivigojn en la enscenejĝanta kristanismo, por kiu la infano estas ekde naskiĝo persono egalrajta al ĉiu alia plenkreskulo ĉar kreita laŭ la bildo de Dio kaj destinita al la glora eterneco. La kristana defendo kaj protektemo por la infano iom post iom modifis la leĝaron kaj kreis sennombrajn instituciojn por la egalrajta eduko de infanaro. Tiu pensmaniero iom post iom disvastiĝis, eĉ profitante de tiusencaj spuroj ĉeestaj en diversaj kulturoj, kaj pervadis, eĉ se diversmaniere motivite, la diversajn civilizojn.[5]
Tamen en la popola eŭropa kulturo abundas rakontoj de infanoj kiuj estas abandonitaj de sia familio por serĉi sian vivon ekster la familia kadro kaj paogo, kiel respegulo de la ekonomiaj malfacilaĵoj (ekzemple "Hansel kaj Gretel", Lazarillo de Tormes, pikareska romano ktp.).
Infandisvolviĝo |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Infandisvolviĝo.
Infandisvolviĝo aludas al la biologiaj, psikologiaj kaj emociaj ŝanĝoj kiuj okazas en homaj estaĵoj inter nasko kaj la fino de la adolesko, dum la individuo progresas el dependeco al pliiĝanta aŭtonomeco. Temas pri kontinua procezo kun antaŭvidebla sekvenco kvankam kun unika irado por ĉiu infano. Ĝi ne progresas je sama maniero ĉe ĉiu etapo kaj ĝi dependas el antaŭaj tipoj de disvolviĝo. Ĉar tiuj disvolviĝaj ŝanĝoj povas esti tre forte influitaj de genetikaj faktoroj kaj okazaĵoj dum la antaŭnaska vivo, genetiko kaj antaŭnaska disvolviĝo estas kutime inkluditaj kiel parto de la studo de Infandisvolviĝo. Rilataj terminoj estas disvolv-psikologio, reference al disvolviĝo tra la tuta vivodaŭro, kaj pediatrio, nome branĉo de medicino rilata al la infanzorgado. Disvolviĝa ŝanĝo povas okazi kiel rezulto de genetike kontrolitaj procezoj konataj kiel maturiĝo,[6] aŭ kiel rezulto de mediaj faktoroj kaj lernado, sed plej ofte enhavas interagadon inter ambaŭ. Ĝi povas okazi ankaŭ kiel rezulto de homa naturo kaj la kapablo por lerni el la propra medio.
Infanzorgado |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Infanzorgado.
Infanzorgado estas zorgado kaj superrigardo de infano aŭ infanoj, kutime el aĝo de ses semajnoj al aĝo de dektri jaroj. Infanzorgado estas la agado aŭ kapablo zorgi infanojn kutime ĉe infanzorgejo, infanĝardeno, fare de infanvartistino aŭ de aliaj farantoj. Infanzorgado estas larĝa temo kiu kovras ampleksan gamon de kuntekstoj, agadoj, sociaj kaj kulturaj konvencioj, kaj institucioj. La majoritato de infanzorgaj institucioj kiuj estas disponeblaj postulas ke farantoj de infanzorgado havu etendan trejnadon en sukuro kaj korpulma revivigo. Aldone, kutime oni postulas historifonan esploradon, analizon pri drogoj aŭ aliajn postulojn.
Pli alta ŝtupo de infanzorgado estas transpasata al eduka sistemo, nome al lernejoj. Bazlernejo estas la plej kongrua etapo por infanoj. Mezlernejo estas etapo jam por adoleskoj, knaboj, kiuj povas aŭ ne esti nomataj infanoj. Pli altaj niveloj en la eduka sistemo kiel altlernejoj aŭ universitato jam iras for el la infana etoso kaj medio. En la du unuaj menciitaj niveloj, krom la pure eduka (instrua) aktiveco oni metas atenton ankaŭ al sanzorgo, ĉiutaga kontrolado, higieno ktp.
Tago de infanoj |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Tago de la infano.
Oni festas la "Internacian tagon de infanoj" je diversaj tagoj en pluraj lokoj tra la mondo. Inter la gravaj tagoj estas la "Universala tago de infanoj" de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi okazas je la 20a de novembro.
En Barato, oni festas la "Tagon de infanoj" je la 14a de novembro, la naskiĝtago de Jawaharlal Nehru, la unua ĉefministro de Barato. Multaj lernejoj aranĝas tiutage kulturajn festojn en kiuj ĉefrolas la infanoj.
Homaj vivofazoj |
Homaj vivfazoj | ||
Inseksa Homo | Virseksa Homo | |
Bebeco | - | - |
Infaneco | Knabino | Knabo |
Adolesko | Adoleskanto | Adoleskantino |
Plenkreskeco | Virino | Viro |
Bildaro |
2-jaraĝa
3-jaraĝa
4-jaraĝa
5-jaraĝa
6-jaraĝa
7-jaraĝa
8-jaraĝa
9-jaraĝa
11-jaraĝa
12-jaraĝa
Vidu ankaŭ |
- Eduko
- Gastvartisto
- Infana mortindico
- Infana pornografio
- Infana sekseco
- Infanaĝo
- Infandisvolviĝo
- Infanĝardeno
- Infankanto
- Infanlaboro
- Infanrajtoj
- Infansoldato
- Infantimigulo
- Infanvartistino
- Infanzorgado
- Knabino
- Knabo
- Lernejo
- Ludilo
- Mirinfano
- Neplenaĝeco
- Pediatrio
- Seksa misuzo de infanoj
- Unuinfana politiko
Notoj |
- ↑ 1,01,1Child. TheFreeDictionary.com. Alirita January 5, 2013.
↑ Child. Oxford University Press. Alirita 5a de Januaro, 2013.
↑ For example, the US Social Security department specifically defines an adult child as being over 18. Ssa.gov. Alirita 2013-10-09.
↑ American Heritage Dictionary (2007-12-07).
↑ [1]
↑ Toga AW, Thompson PM, Sowell ER (2006). “Mapping brain maturation”, Trends Neuroscience 29 (3), p. 148–59. doi:10.1016/j.tins.2006.01.007.
Bibliografio |
- Gabriella Seveso, Paternità e Vita familire nella Grecia Antica, Studium, 2010.
Eksteraj ligiloj |
Stanislavo Belov (2017-08-18)Kapricaj dioj aŭ Kial ni adoras la infanojn (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-08-19. Alirita 2017-08-19. (meditoj pri rolo de la infanoj en la nuntempa vivo)
Artikoloj pri infanoj esperante