Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto)




Universitato de Dramo kaj Filmo, origine hungare Színház- és Filmművészeti Egyetem (mallonge SZFE) estas unu el la universitatoj en Budapeŝto, kie lernas estontaj artistoj pri teatro, filmo kaj televizio.





SZFE




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Elektitaj rektoroj


  • 3 La plej konataj personoj


  • 4 Fontoj





Historio |


En 1865 oni establis lernejon pri komencantaj aktoroj fare de Leó Festetics kaj aliaj apud Nacia Teatro (Budapeŝto). Ĝi havis 3 lernoĉambrojn. En 1875 la lernejo ricevis pli grandan lokon. Motoro de la instruado estis longe Ede Paulay. Inter 1887 kaj 1893 la lernejo estis kuntirita kun Muzikakademio Franz Liszt, poste oni fondis por la aktoroj tutlandan hungaran draman akademion. En la 1920-aj jaroj la plej signifa profesoro estis Sándor Hevesi. Lia posteulo estis Árpád Ódry. En la lernojaro 1932 startis la unua klaso pri filmistoj. En 1948 la akademio ricevis la titolon altlernejo, en 2000 universitato. Dum la socialismo menciindas legenda profesoro (ankaŭ rektoro) Zoltán Várkonyi.



Elektitaj rektoroj |




  • Leó Festetics (1865–1880)


  • Ede Paulay (1893-1894)


  • Antal Váradi (1894–1907)


  • Sándor Somló (1907–1916)


  • Árpád Ódry (1930–1937)


  • Ferenc Hont (1945–1948)


  • Zsuzsa Simon (1950–1956)


  • Magda Olthy (1957–1961)


  • Kálmán Nádasdy (1964–1972)


  • Zoltán Várkonyi (1972-1979)


  • Jenő Simó (1979–1987)


  • Károly Kazimir (1987–1989)


  • György Illés (1989–1991)


  • László Babarczy (1991–1994)


  • Péter Huszti (1994–2001)


  • Gábor Székely (reĝisoro) (2001–2006)


  • Tamás Ascher (2006–2014)



La plej konataj personoj |



  • Miklós Jancsó

  • Lajos Koltai


  • Gábor Máté (aktoro) (vicrektoro)

  • Béla Tarr

  • Vilmos Zsigmond



Fontoj |



  • oficiala paĝo hungare



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár